Till sidans innehåll

Hajko en Esparanto?

av dyale, 20 februari 2010

Meddelanden: 106

Språk: Esperanto

patrik (Visa profilen) 9 mars 2010 14:23:43

zan:@patrik
Viaj hajkoj havas karakteron. Al mi ili donis novan impreson.

Tanagao interesis min. Mi pensis, ke tanagao pli taŭgas ol hajko por Esperanto. Malfacile estas krei esperante verson per nur 5 silaboj.
En japanio ekzistas(is?) "dodoicu", 7/7/7/5-silaba humura poezio.
Hmm, "dodoicu" ankaŭ estas interesa. Kaj dankon por via aprezo. rideto.gif

Jen alia:

"Kvazaŭknabaĉaj
nian mondon detruos
uloj kavmensaj.
"

lango.gif

zan (Visa profilen) 10 mars 2010 08:04:36

@patrik
Plaĉas al mi viaj hajkoj. Ne tradicie sed signifoplene.

Hodiaŭa hajko:
Tiu ĉi mateno
blankas tra la kurteno.
Ho! Marta neĝo!


Estis neĝo tio,kion mi vidis hieraŭ vespere en la lumo. Malofte neĝas en marto.

Estas plezuro
hajko de Esperanto
Bonvolu provi!

mariezou (Visa profilen) 10 mars 2010 08:32:27

Saluton al ĉiuj,
mi esperas, ke vi ne forgesis voĉdoni por esperanto sur
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_e...
Restas nur 1 tago. Rapidu!
Marie Anne.

Eddycgn (Visa profilen) 10 mars 2010 11:37:56

mariezou:Saluton al ĉiuj,
mi esperas, ke vi ne forgesis voĉdoni por esperanto sur
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_e...
Restas nur 1 tago. Rapidu!
Marie Anne.
Mi voĉdonis, sed change.org sendas spamojn ĉiutage al retpoŝtadreso... tre ĝenante!
Kial ĉesigi tion?
Eddi

Eddycgn (Visa profilen) 10 mars 2010 11:45:02

Miaj hajkoj de la tago

Via vizaĝo
en romantika nokto
kiel luno splendas

Mi nun kisas vin
delikata anĝelo
al la lunlumo

patrik (Visa profilen) 10 mars 2010 14:24:12

zan:@patrik
Plaĉas al mi viaj hajkoj. Ne tradicie sed signifoplene.
Mu ĵus eltrovis, ke miaj poemoj ne estas hajkoj, sed estas fakte senrjuoj. lango.gif Tre bonegas scii tion.

Jen mia unua "vera" hajko:

"Nun, la tervapor'
nazon jukigas sange --
sur tero, infer'.
"

Tervaporo [tagaloge, "alimuom"] estas ia vaporo leviĝanta el la grundo, kiam oni ŝutas akvon al varmega grundo. Laŭ ni, tio estas naŭziga. Nun, ke someraĉas ĉe mi nun... rideto.gif

Aliaj senrjuoj:

"Tajpi babile
ameme, plendediĉe --
amik-soifo.
"

"Ni forkuru de
la mondo detruota --
Aŭtun' la fina!
"

Kaj tiu ĉi resumo estas legenda por hajko-amantoj: Hajko - Historio kaj Arto okulumo.gif

Abras (Visa profilen) 10 mars 2010 19:18:17

Jen ne estas hajko, sed ĝi ja estas mallonga poemo (eble eĉ ia proverbo) kaj mi ja esperas ke vi ŝatas ĝin.

La mezregulo, al stultulo
estas vojo sen oro.
Sed moderulo kaj saĝulo
Tenas ĝin en la koro

zan (Visa profilen) 12 mars 2010 00:09:30

Mi ĝojas legi ĉi tie diversajn hajkojn kaj poeziojn. La lastaj hajkoj de Eddycgn estas romantikaj! La poemo de Abras estas bela kun rimo.

@patrik
Jes, "hajkeca" hajko bezonas sezonon. Kaj sezono dependas de loĝlando. Esperanton uzas homoj de la mondo. Do, kiam oni skribas hajkecan hajkon, pli bone estas iom da noto.

'Jam baldaŭ floros.'
Videblas malproksime
arboj sur bordo

Arboj estas sakuro. Oni atendas la disfloradon.

"Senrju"ecaj hajkoj:
Serĉante vorton,
per nekutima lingvo
mi skribas hajkon.

Eĉ komencanto
povas esti hajkisto!
Mi fanfaronas.

Eddycgn (Visa profilen) 12 mars 2010 10:44:38

@abras
Mi ne komprenas la vorton "mezregulo", kiel vi tradukas angle au france?

@zan
Ĉu en la japana vi kalkulas en hajko "tsu" kiu ne estas vere elparolata, kiel silabo?
Ekz. "Den-wa-shi-tsu" (telefonbudo)
Dankon

Abras (Visa profilen) 12 mars 2010 16:10:43

Eddycgn:@abras
Mi ne komprenas la vorton "mezregulo", kiel vi tradukas angle au france?
Ĝi signifas laŭvorte en angla, "middle rule" -- la mez-regulo. Mi volis alporti la "golden mean"-on (la ora mezo) al la menso de la leganto.

Tillbaka till toppen