Zum Inhalt

Aperis nova komputila vortaro itala-Eo-itala

von WinstonSmith, 25. Februar 2010

Beiträge: 2

Sprache: Esperanto

WinstonSmith (Profil anzeigen) 25. Februar 2010 17:19:03

Saluton al ĉiuj!

En januaro 2010 aperis la nova senpaga programo hVortaro, prizorgita de Danio Manetta, kiu enhavas la tutan vortaron itala- Eo-itala de Carlo Minnaja, eldonita en 1996 de la eldonejo CoEdEs.

Jen la retejo por elŝuti la programon:
http://hvortaro.altervista.org/

Interesa informo estas, ke Itala Esperanto Federacio starigis laborgrupon por ĝisdatigi la vortaron kaj korekti la eventualajn erarojn. La laborgrupo jam ekfunkciis kaj baldaŭ aperos la unuaj rezultoj (ekzemple, la aldono de la vorto "eŭro", kiu ne ekzistis en 1996...).

Se vi helpemas, bonvolu ne nur profiti la novan programon, sed ankaŭ sciigi min aŭ Danio (ĉe la menciita retpaĝo) pri eraroj, fuŝoj aŭ plibonigindaj artikoloj!

Bonan vortarumadon al ĉiuj italemuloj. ridulo.gif

Eddycgn (Profil anzeigen) 25. Februar 2010 19:05:32

WinstonSmith:Saluton al ĉiuj!

En januaro 2010 aperis la nova senpaga programo hVortaro, ....

Bonan vortarumadon al ĉiuj italemuloj. ridulo.gif
Mi ĵus elŝutis hvortaron. Ŝajnas al mi ke tio estas nova versio de evortaro, kiun mi jam uzis ekde 4 jaroj.

Tiu estas tre bona, riĉa vortaro, tre klara kaj kompleta. Varŝajne hvortaro estas plibonigita versio.

Dankegon!
Eddi

Zurück nach oben