Til innholdet

netbook?

fra maratonisto,2010 3 9

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

maratonisto (Å vise profilen) 2010 3 9 15:51:56

Kiel traduki el angla?
notebook estas laŭ vortaro notbloko-komputilo (iome longa esprimo), sed netbook mi ne trovis.

RiotNrrd (Å vise profilen) 2010 3 12 06:57:31

Komputileto?

giltias (Å vise profilen) 2010 3 12 09:16:17

eble retlibro aŭ retkopmutilo

Rogir (Å vise profilen) 2010 3 12 10:38:28

La vorto estas 'tekkomputileto'. Tiun uzas preskaŭ ĉiuj novaĵpaĝoj.

maratonisto (Å vise profilen) 2010 3 13 10:56:17

Rogir:La vorto estas 'tekkomputileto'. Tiun uzas preskaŭ ĉiuj novaĵpaĝoj.
Vi pravas: en Komputeko
subnotebook = tekokomputileto

subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.

horsto (Å vise profilen) 2010 3 13 12:02:28

maratonisto:
subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.
Ili ne estas samaj.
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi kreis dufoje la saman fadenon.

darkweasel (Å vise profilen) 2010 3 13 12:14:57

horsto:
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi kreis dufoje la saman fadenon.
Tio povas akcidente okazi, kiam la servilo de lernu! malrapidas post klako al la sendbutono kaj oni reklakas pro malpacienceco. Ankaŭ al mi jam okazis tio.

Tibake til toppen