Al la enhavo

Nenecesaj Neoglismoj!

de Demian, 2010-marto-14

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-24 17:54:23

Iu problemo pri ĉinlingva mondorego estos, ke en la ĉina ekzistas tro da samsonaj vortoj. La situacio nur malpliboniĝas se vi forigas la 4 tonojn, kiuj almenaŭ helpis distingi iom da signoj.

Legu la faman rakonton "ŜiŜiŜiŜi" (Sinjoro Ŝi Manĝas Leonon)

Oportune, se Esperanto pruntos vortojn el la ĉina, la prutota vorto eble ne temas pri simpla, unusilaba vorto, sed pri la pli longa. Tio helpus preventi TokiPanigado de Esperanto.

-----------------------------------------
@Demian
Nedankinde~!

Kaj vi pravas pri tio. Ĉine "teleskopo" estas "望遠鏡" (Ŭang-jŭen-ĝing), laŭvorte "Rigard-malproksim-vitraĵo". Sed mi eble proponus "forenrigardilo" aŭ simple "rigardilo" kiel anstataŭo.

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-24 20:34:12

LyzTyphone:Iu problemo pri ĉinlingva mondorego estos, ke en la ĉina ekzistas tro da samsonaj vortoj. La situacio nur malpliboniĝas se vi forigas la 4 tonojn, kiuj almenaŭ helpis distingi iom da signoj.

Legu la fama rakonto "ŜiŜiŜiŜi" (Sinjoro Ŝi Manĝas Leonon)
Freneze!!! Mi sciis ke la ĉina havas multajn vortojn kiuj diferencas nur pro la tono. Sed ĝi havas ankaŭ multajn tutegalaj vortoj! Tio estas tro multe por mia cerbo lango.gif

Mi kredas ke eĉ ĉinianoj ne komprenas tion per laŭtlegado, ĉu ne? Ordinare oni uzus aliajn vortojn por rakonti la saman rakonton, ĉu ne?

Estas interese ke laŭ la traduko la teksto estas klere verkita. Unue mi erare kredis ke la teksto estus tro simpla rakonto sen kompleksaj lingvostrukturoj.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-25 04:24:35

Jene estas mia esperantigo de la teksto, rekte nature el la ĉina.
Poeto s-ro Ŝi de la ŝtonĉambro manĝemas leonon, kaj juĝis manĝi dek leonojn. La sinjoro fojfoje iras al la merkato por trovi leonojn. La dekan horon, hazarde dek leonoj iris al la merkato. Tiam ĉi, s-ro Ŝi iris al la merkato. La sinjoro vidis la dek leonojn. Per sago-povo li igis la dek leonojn pasintaj. La sinjoro surprenis tiuj leonaj restkorpoj, kaj iris al la ŝtonĉambro. La ŝtonĉambro malvekiĝis malsekiĝis. La sinjoro igis servulo ŝvabri la ŝtonĉambron. La ŝtonĉambro ŝvabriĝis. La sinjoro ek-provis manĝi la dek leonojn. Manĝante, li ek-sciis ke tiuj dek leonaj restkorpoj, vere estis dek ŝtonleonaj restkorpoj. Provu ekspliki ĉi tiun aferon!
Nu, la ludan tekston skribis la fama ĉina lingvisto, sinjoro ĈAO Jŭenren. Laŭ mia opinio ĉi tiu almenaŭ montras la kvalitaton de Louis Karolo per Alico serio.

zan (Montri la profilon) 2010-marto-25 07:01:16

"ŜiŜiŜiŜi" estas interesa. Mi komprenas la sencon de ĉinaj literoj kaj nebule povas imagi la sonon de tiuj, kvankam mi ne povas legi ilin. Eble "malvekiĝi" estas "malsekiĝi", ĉu ne? Se mi ne vidus la ĉinan tekston, me ne komprenus la esperantigitan tekston. okulumo.gif

Cetere mi opinias, ke la bazaj radikoj jam difinitaj esperante ne ŝanĝiĝos estontece. Nebazaj specialaj vortoj povas pli faciliĝi laŭ la klopodo de tiaj homoj. Kaj el kiu lingvo oni elprenos novajn nuntempajn vortojn, tion neniu povas diveni. Efektive nuntempe oni pruntas ilin el la angla, ĉu ne? Al mi oportuna estas tia realo. Ĉar mi scias pli bone pri anglaj vortoj ol pri francaj aŭ hispanaj. Des pli ol la latina kaj la greka.lango.gif

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-marto-25 09:02:12

zan:Eble "malvekiĝi" estas "malsekiĝi", ĉu ne?
Vi pravas. OTZ Mi korektis la eraron. rideto.gif
nebule povas imagi la sonon de tiuj,
efektive je la fino de la paĝo estas laŭtlegado de tiu teksto~ La sono, sen rimarko de tono, estus tute sama ĉiam.

Reen al la supro