Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 20:21:36

Ne, mi ne havas tiun. La plej aferojn tia poŝtelofono povas, mi faras kun la komputilo.

La ulo sub mi neniam havas kontantan monon kun si, nur bankan karton.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 20:44:31

Mi havas ambaŭ. Por malaltaj sumoj mi uzas monon kaj por la pli altaj karton.

La ulo post mi regalis hodiaŭ iun gaston.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 23:32:44

Ne, mi ne regalis hodiaŭ iun gaston, ĉar mi bedaurxinde ne havis gaston.
La ulo post mi hodiaŭ estis pensanta pri la vivo kaj la morto.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 14:02:25

Certege, en filozofia leciono en la mezlernejo.

La ulo sub mi nuntempe kaj tajpas kaj manĝadas samptempe.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-03 14:15:24

Tio estus malkonvena. Mi unue manĝas kaj poste tajpas.

La ulo post mi ĉevalkonkursis.

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 07:37:45

Ne, mi neniam faris tion.

La ulo sub mi havas liberan tempon je la 'bona vendredo'.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 12:19:05

Jes kaj ne, ĉar mi uzos tutan mian liberan tempon por praktiki E-on.

La ulo post mi iros al dentisto hodiaŭ.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 14:15:19

Feliĉe tio dume ne necesas.

La ulo post mi ŝatas manĝi skombrojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 16:41:08

Jes, mi volonte manĝas fiŝon.

La ulo post mi kaj lia edzino morgaŭ kolorigos ovojn por liaj nepoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 18:35:15

Morgaŭ certe ne, eble dimanĉe.

La ulo post mi prenis kontraŭmigrenan pilolon.

Reen al la supro