Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

Uralo (Å vise profilen) 2012 4 2 20:21:36

Ne, mi ne havas tiun. La plej aferojn tia poŝtelofono povas, mi faras kun la komputilo.

La ulo sub mi neniam havas kontantan monon kun si, nur bankan karton.

dobri (Å vise profilen) 2012 4 2 20:44:31

Mi havas ambaŭ. Por malaltaj sumoj mi uzas monon kaj por la pli altaj karton.

La ulo post mi regalis hodiaŭ iun gaston.

zaratustro (Å vise profilen) 2012 4 2 23:32:44

Ne, mi ne regalis hodiaŭ iun gaston, ĉar mi bedaurxinde ne havis gaston.
La ulo post mi hodiaŭ estis pensanta pri la vivo kaj la morto.

Ryuuichi (Å vise profilen) 2012 4 3 14:02:25

Certege, en filozofia leciono en la mezlernejo.

La ulo sub mi nuntempe kaj tajpas kaj manĝadas samptempe.

dobri (Å vise profilen) 2012 4 3 14:15:24

Tio estus malkonvena. Mi unue manĝas kaj poste tajpas.

La ulo post mi ĉevalkonkursis.

Uralo (Å vise profilen) 2012 4 4 07:37:45

Ne, mi neniam faris tion.

La ulo sub mi havas liberan tempon je la 'bona vendredo'.

Kelli (Å vise profilen) 2012 4 4 12:19:05

Jes kaj ne, ĉar mi uzos tutan mian liberan tempon por praktiki E-on.

La ulo post mi iros al dentisto hodiaŭ.

dobri (Å vise profilen) 2012 4 4 14:15:19

Feliĉe tio dume ne necesas.

La ulo post mi ŝatas manĝi skombrojn.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 4 4 16:41:08

Jes, mi volonte manĝas fiŝon.

La ulo post mi kaj lia edzino morgaŭ kolorigos ovojn por liaj nepoj.

dobri (Å vise profilen) 2012 4 4 18:35:15

Morgaŭ certe ne, eble dimanĉe.

La ulo post mi prenis kontraŭmigrenan pilolon.

Tibake til toppen