글: 44
언어: Esperanto
KoLonJaNo (프로필 보기) 2010년 3월 30일 오후 4:56:32
white knight:Kaj ankaŭ ne plaĉas al mi la mallongigon "k", ĉar oni ne scias ĉu estas "kaj" aŭ "kun".En miaj pepajhoj mi foje uzas "k" -- ghi ja estas utila pro la limo de 140 signoj -- sed chiam por "kaj", neniam anstatau "kun".
Salsate ,
Kolonjano
darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 30일 오후 7:10:11
Verdire, jen listo de kelkaj bonaj respondoj al sal:
- "Ĉu via salo ne estas tro valora por doni al mi?"
- "Sal! Eh, mi celas - mi havas sufiĉe da salo, do mi redonas ĝin al vi!"
- "Pipr!"
ktp ktp ktp
zan (프로필 보기) 2010년 3월 31일 오전 1:54:14
Mi kredis, ke en eŭropo salo estis tre valora, kaj saluto per "sal" signifas, ke oni tiom bonvenigas vin.
RiotNrrd (프로필 보기) 2010년 4월 1일 오전 1:24:44
formiĉjo (프로필 보기) 2010년 4월 1일 오전 3:58:40
RiotNrrd:Mi komprenas "sal'", sed tute ne ŝatas ĝin. Mi preferas "saluton".Se oni DEVAS mallongigi la vorton "Saluton", mi dirus s'luton
Oni ne devas buĉi la lingvon.
Leporino (프로필 보기) 2010년 4월 1일 오전 8:28:40
Mi tute ne ŝatas "sal"!
Laŭ mia opinio "saluton" estas la ekkonilo de Esperanto.
Kiam vi diras "saluton", ĉiu Esprantisto ekscias ke vi scipovas paroli Esperanton.
Amike,
Åsa
Roberto12 (프로필 보기) 2010년 4월 1일 오전 8:31:35
Tiel mi skribis antaŭe: sal' = salo, sal = saluton. Neniu problemo.
darkweasel (프로필 보기) 2010년 4월 3일 오후 8:37:05
lavagulo (프로필 보기) 2010년 4월 4일 오전 11:45:31
Junpe (프로필 보기) 2010년 4월 4일 오후 4:39:28
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?