去目錄頁

Kion vi opinias pri "sal'"?

Junpe, 2010年3月29日

讯息: 40

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2010年3月30日下午7:10:11

Sal, amikoj! Ĉu vi ŝatas salon? Ĉu salo ne estas mojosega spico? Ni disdonu salon ĉie en Esperantujo! Sal, sal, sal!

Verdire, jen listo de kelkaj bonaj respondoj al sal:
- "Ĉu via salo ne estas tro valora por doni al mi?"
- "Sal! Eh, mi celas - mi havas sufiĉe da salo, do mi redonas ĝin al vi!"
- "Pipr!"
ktp ktp ktp rido.gif

zan (显示个人资料) 2010年3月31日上午1:54:14

Mi aŭdis, ke en rusujo oni bonvenigas gastojn per salo kaj pano. Kaj en mia lando oni diras, ke en romio batalistoj gajnis salon kiel salajron, kaj tio estas fonto de la vorto salajro(angle salary). Ĉu vere?
Mi kredis, ke en eŭropo salo estis tre valora, kaj saluto per "sal" signifas, ke oni tiom bonvenigas vin.okulumo.gif

RiotNrrd (显示个人资料) 2010年4月1日上午1:24:44

Mi komprenas "sal'", sed tute ne ŝatas ĝin. Mi preferas "saluton".

Leporino (显示个人资料) 2010年4月1日上午8:28:40

sal.gif-uton!

Mi tute ne ŝatas "sal"!

Laŭ mia opinio "saluton" estas la ekkonilo de Esperanto.

Kiam vi diras "saluton", ĉiu Esprantisto ekscias ke vi scipovas paroli Esperanton.

Amike,
Åsa

Roberto12 (显示个人资料) 2010年4月1日上午8:31:35

Al tiuj personoj kiuj diras ion pri salo aŭ pipro kiam oni diras "sal" al ili, oni diru ion pri kajo kiam ili diras "kaj".

Tiel mi skribis antaŭe: sal' = salo, sal = saluton. Neniu problemo.

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月3日下午8:37:05

2010-04-03 22:32:20 <darkweasel> mi pensas ke mi eksalutos per "natriklorid"

lavagulo (显示个人资料) 2010年4月4日上午11:45:31

Mi ankaŭ preferas uzi "saluton". Miaopinie, "sal" estas slanga vorto kaj ni devus eviti ĝin.

Junpe (显示个人资料) 2010年4月4日下午4:39:28

Sed "saluton" povas rigardiĝi kiel sufiĉe longa.
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?

horsto (显示个人资料) 2010年4月4日下午11:05:15

Junpe:Sed "saluton" povas rigardiĝi kiel sufiĉe longa.
En vortaroj troviĝas salutvorto "he". Ĉu oni uzas ĝin?
he ne estas salutvorto, ĝi estas nur interjekcio, laŭ mia vortaro.

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月5日上午10:02:59

Kiam mi pigras tajpi aŭ diri saluton, mi diras la neoficialan haj (de la angla lingvo, sed uzata almenaŭ ankaŭ en la germana).

回到上端