Vai all’indice

Fotokonkurso pri esperantaĵoj de PEJ

di LukiZ, 02 aprile 2010

Messaggi: 4

Lingua: Esperanto

LukiZ (Mostra il profilo) 02 aprile 2010 10:37:32

Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.

Nun PEJ lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.

La proponojn oni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe foto.pej.pl.

kaha (Mostra il profilo) 06 aprile 2010 19:25:38

+1

mi provu fari ion

kaha (Mostra il profilo) 06 aprile 2010 19:25:55

+1

mi provu fari ion

amike,
Alekĉjo

LukiZ (Mostra il profilo) 04 giugno 2010 12:10:48

Mi memorigas, ke limdato estas la 15-a de junio, do restis jam malpli ol 2 semajnoj!

Torna all’inizio