Ujumbe: 11
Lugha: Esperanto
Ironchef (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2010 1:32:08 alasiri
Kiam oni uzas "etc." en la angla lingvo, oni diras "et cetera" voĉe kaj ne "e.t.c."
Ĉu ne estas pli bone por diri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
szczepan2 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2010 7:02:39 alasiri
* itd. = i tak dalej (ebla prononco: [itedu]e[/u]])
* itp. = i tym podobne (ebla prononco: [itepu]e[/u]])
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2010 7:13:22 alasiri
Ironchef:Tio fakte estas tute indiferenta. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj kaj kompreneblaj.
Ĉu ne estas pli bonepordiri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2010 7:42:06 alasiri
darkweasel:Mi ne konsentas, kotopo ne estas same bone komprenebla. Kaj ankaŭ ne estas sencodona uzi mallongigon kiu ŝparas unu silabon, 3 anstataŭ 4.Ironchef:Tio fakte estas tute indiferenta. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj kaj kompreneblaj.
Ĉu ne estas pli bonepordiri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
Skribante mi ankaŭ uzas ĝin, oni ja ŝparas plurajn literojn.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Aprili 2010 7:53:35 alasiri
horsto:Eble. Ĉiuokaze eĉ laŭ PMEG: Elparolo de mallongigo eblas elparoli ko to po (kun akcento sur la lasta silabo).darkweasel:Mi ne konsentas, kotopo ne estas same bone komprenebla. Kaj ankaŭ ne estas sencodona uzi mallongigon kiu ŝparas unu silabon, 3 anstataŭ 4.Ironchef:Tio fakte estas tute indiferenta. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj kaj kompreneblaj.
Ĉu ne estas pli bonepordiri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
Skribante mi ankaŭ uzas ĝin, oni ja ŝparas plurajn literojn.
galvis (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2010 4:01:11 alasiri
Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.Mi pensas ke "kaj tiel plu" sonas pli bone ol "kotOpo".
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2010 2:11:21 alasiri
galvis:Mi neniam aŭdis kotOpo-n sed ĉiam kotopO-n. Kaj tio estas tiel simple ĉar tio ne estas vorto, tio estas liternomoj. Kaj fakte devas soni tiel sed skribe nur devas aperi la literoj kaj ne ilia nomo.Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.Mi pensas ke "kaj tiel plu" sonas pli bone ol "kotOpo".
Ĝis, Novatago
gyrus (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2010 9:54:35 alasiri
galvis (Wasifu wa mtumiaji) 30 Aprili 2010 8:47:00 alasiri
Se al iu el vi ne plaĉas la sono aŭ la skribado de "kotopo" do, uzu : kaj cetere-- k.c.
-ĝis-
utku (Wasifu wa mtumiaji) 16 Mei 2010 10:04:05 asubuhi