去目錄頁

"Kotopo" kaj "Kaj tiel plu"

Ironchef, 2010年4月12日

讯息: 11

语言: Esperanto

Ironchef (显示个人资料) 2010年4月12日下午1:32:08

Dum mia aŭskultado de Radio Verda ĉi-semajne, mi aŭdis almenaŭ dufoje ke Karlina diris "kotopo" (ktp.) voĉe.

Kiam oni uzas "etc." en la angla lingvo, oni diras "et cetera" voĉe kaj ne "e.t.c."

Ĉu ne estas pli bone por diri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?

szczepan2 (显示个人资料) 2010年4月12日下午7:02:39

En pola oni uzas
* itd. = i tak dalej (ebla prononco: [itedu]e[/u]])
* itp. = i tym podobne (ebla prononco: [itepu]e[/u]])

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月12日下午7:13:22

Ironchef:
Ĉu ne estas pli bone por diri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
Tio fakte estas tute indiferenta. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj kaj kompreneblaj.

horsto (显示个人资料) 2010年4月12日下午7:42:06

darkweasel:
Ironchef:
Ĉu ne estas pli bone por diri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
Tio fakte estas tute indiferenta. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj kaj kompreneblaj.
Mi ne konsentas, kotopo ne estas same bone komprenebla. Kaj ankaŭ ne estas sencodona uzi mallongigon kiu ŝparas unu silabon, 3 anstataŭ 4.
Skribante mi ankaŭ uzas ĝin, oni ja ŝparas plurajn literojn.

darkweasel (显示个人资料) 2010年4月12日下午7:53:35

horsto:
darkweasel:
Ironchef:
Ĉu ne estas pli bone por diri "kaj tiel plu" ol "kotopo" legante?
Tio fakte estas tute indiferenta. Ambaŭ dirmanieroj estas korektaj kaj kompreneblaj.
Mi ne konsentas, kotopo ne estas same bone komprenebla. Kaj ankaŭ ne estas sencodona uzi mallongigon kiu ŝparas unu silabon, 3 anstataŭ 4.
Skribante mi ankaŭ uzas ĝin, oni ja ŝparas plurajn literojn.
Eble. Ĉiuokaze eĉ laŭ PMEG: Elparolo de mallongigo eblas elparoli ko to po (kun akcento sur la lasta silabo).

galvis (显示个人资料) 2010年4月13日下午4:01:11

Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.
Mi pensas ke "kaj tiel plu" sonas pli bone ol "kotOpo".

novatago (显示个人资料) 2010年4月14日下午2:11:21

galvis:
Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.
Mi pensas ke "kaj tiel plu" sonas pli bone ol "kotOpo".
Mi neniam aŭdis kotOpo-n sed ĉiam kotopO-n. Kaj tio estas tiel simple ĉar tio ne estas vorto, tio estas liternomoj. Kaj fakte devas soni tiel sed skribe nur devas aperi la literoj kaj ne ilia nomo.

Ĝis, Novatago

gyrus (显示个人资料) 2010年4月15日下午9:54:35

Mi ŝategas "kotopo", ĉar ĝi sonaspektas tre bele. Ne forportu ĉi feliĉecon de mi! malgajo.gif

galvis (显示个人资料) 2010年4月30日下午8:47:00

Saluton :

Se al iu el vi ne plaĉas la sono aŭ la skribado de "kotopo" do, uzu : kaj cetere-- k.c.

-ĝis-

utku (显示个人资料) 2010年5月16日上午10:04:05

Liternomoj estas nomoj, do ili finiĝas kun "o". Sed, ĉar "kaj tiel plu" estas adverbo, ne nomo (diskuteble), uzi la adveban formon de la mallongigo (kotope) eble estas pli esperantece.

回到上端