ورود به محتوا

Latino

از Fuzzy, 16 آوریل 2010

پست‌ها: 49

زبان: Esperanto

crescence (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2010،‏ 18:22:11

Mi lernis la latinan dum sep jarojn. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.

darkweasel (نمایش مشخصات) 4 مهٔ 2010،‏ 17:27:33

crescence:Mi lernis la latinan dum sep jaroj. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.
Bennon: En Aŭstrujo, tre multas homoj, kiuj lernas aŭ lernis Latinon. Tamen oni ne lernas paroli ĝin, nur traduki tekstojn de ĝi al la germana, kaj oni iom lernas pri la romia kulturo (iuj historiinstruistoj ne tre detalas tiun temon, ĉar la lernejanoj lernas pri ĝi en la latinaj lecionoj).

Uppsala (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2010،‏ 20:17:38

Mi komenciis lerni Latinon kiam vizitadis la superan lernejon kaj havis dek kvar jarojn. Nun, si repensas al la iamo tempo, mi estas tre feliĉa, ĉar ĝi min helpis studi aliajn lingvojn kaj kompreni la ilian belecon.

sev (نمایش مشخصات) 23 ژانویهٔ 2011،‏ 15:15:16

Fifine,
Chu iu el vi scipovas flue paroli la latinon ?

marcuscf (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 0:16:47

Mi havas (veran) anekdoton por rakonti:

En la esperanta Vikipedio (kiel ĉiuj scias), oni parolas nur Esperanton. Tamen, en la latina vikipedio, tiam oni pridiskutis la artikolojn plej ofte en la angla!

Eble nun tio ŝanĝiĝis, sed tiam tio ŝajnis al mi kiel pruvo ke mankas io en la latina lingvo (eble tio kio mankas estas simple vivo lango.gif ). Io similega okazas al Klingon (en wikia.com, ne en wikipedia.org) Oni kreas artikolojn en la lingvo, sed pridiskutas ilin angle. Tamen, oni scias ke Klingon estas alia afero: ĝi estas lingvo por amuzo, ne por monda interkompreno.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 11:59:55

Bonvolu iri al la Vatikano. La latina estas la lingvo de la sanktuloj, papoj, kardinaloj, prelatoj, episkopoj.

Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.
Komencu frue lerni!

Nur la svisaj gardistaroj kiuj kontrolas la vatikanajn pordojn estas multkoloraj kaj mi ne kredas ke ili bone parolas la latinan...
ili parolas la zurikan dialekton (Züritütsch = Zürcherdeutsch).

horsto (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 12:28:50

Terurĉjo:
Eddycgn:Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.
Ĉu Adamo kaj Eva kaj iliaj posteuloj parolis latine? Oo
Verŝajne oni tute ne parolis en la ĉielo antaŭ ol ekzistis la latina lingvo. okulumo.gif

sev (نمایش مشخصات) 29 ژانویهٔ 2011،‏ 12:47:54

marcuscf:En la esperanta Vikipedio (kiel ĉiuj scias), oni parolas nur Esperanton. Tamen, en la latina vikipedio, tiam oni pridiskutis la artikolojn plej ofte en la angla!
Interesege !!!!!

Eddycgn (نمایش مشخصات) 23 فوریهٔ 2011،‏ 9:42:54

Oni uzas la latinan internacie por la sciencaj nomoj de bestoj kaj plantoj.
Almenaŭ unu utila uzu!

glig (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2011،‏ 19:04:33

Eddycgn:Oni uzas la latinan internacie por la sciencaj nomoj de bestoj kaj plantoj.
Almenaŭ unu utila uzu!
Vi tute forgesis medicinon; la tuta medicino bazatas sur la latina. Ankaŭ la angla uzas latindevenajn vortojn por medicinvortoj, sed kun ŝanĝita elparolo.

Nulla est medicina sine lingua Latina

La latina estas ankaŭ tre melodia lingvo, kiu estus facile parolebla se ĝin je ĝusta maniero oni instruus. Do la lernejoj estas la problemo. Almenaŭ kiam mi iris al la lernejo, ili instruis nin nur kiel traduki tekstojn el unu je alia lingvo.

Kaj por la fino:
Nulla lingua tam dificillis est quin disci possit. , aŭ "neniu lingvo estas tiom malfacila ke ne povus esti lernata".

lango.gif okulumo.gif sal.gif

بازگشت به بالا