본문으로

Latino

글쓴이: Fuzzy, 2010년 4월 16일

글: 53

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2010년 5월 1일 오후 6:22:11

Mi lernis la latinan dum sep jarojn. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 5월 4일 오후 4:41:51

crescence:Mi lernis la latinan dum sep jarojn. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.
Tio estas normale kaj kompreneble. La latina lingvo estas mortinta lingvo tute ne parolebla en la nuna tempo. La romkatolika eklezio ne parolas la latinan sed la italan (interne) kaj francan aŭ anglan (eksterne)... kaj ankaŭ ne esperanton...

darkweasel (프로필 보기) 2010년 5월 4일 오후 5:27:33

crescence:Mi lernis la latinan dum sep jaroj. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.
Bennon: En Aŭstrujo, tre multas homoj, kiuj lernas aŭ lernis Latinon. Tamen oni ne lernas paroli ĝin, nur traduki tekstojn de ĝi al la germana, kaj oni iom lernas pri la romia kulturo (iuj historiinstruistoj ne tre detalas tiun temon, ĉar la lernejanoj lernas pri ĝi en la latinaj lecionoj).

Uppsala (프로필 보기) 2010년 6월 9일 오후 8:17:38

Mi komenciis lerni Latinon kiam vizitadis la superan lernejon kaj havis dek kvar jarojn. Nun, si repensas al la iamo tempo, mi estas tre feliĉa, ĉar ĝi min helpis studi aliajn lingvojn kaj kompreni la ilian belecon.

super-griek (프로필 보기) 2010년 6월 17일 오후 6:25:29

Mi nun studas la italan kaj latinan en la universitato de Loveno ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Katolika_universitato... ). Mi tre ŝatas la latinan lingvon kaj deziras akiri legan fluecon en ĝi - mi estas progresanta, sed mi devos ankoraŭ pliboniĝi.

sev (프로필 보기) 2011년 1월 23일 오후 3:15:16

Fifine,
Chu iu el vi scipovas flue paroli la latinon ?

marcuscf (프로필 보기) 2011년 1월 29일 오전 12:16:47

Mi havas (veran) anekdoton por rakonti:

En la esperanta Vikipedio (kiel ĉiuj scias), oni parolas nur Esperanton. Tamen, en la latina vikipedio, tiam oni pridiskutis la artikolojn plej ofte en la angla!

Eble nun tio ŝanĝiĝis, sed tiam tio ŝajnis al mi kiel pruvo ke mankas io en la latina lingvo (eble tio kio mankas estas simple vivo lango.gif ). Io similega okazas al Klingon (en wikia.com, ne en wikipedia.org) Oni kreas artikolojn en la lingvo, sed pridiskutas ilin angle. Tamen, oni scias ke Klingon estas alia afero: ĝi estas lingvo por amuzo, ne por monda interkompreno.

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 1월 29일 오전 11:59:55

Bonvolu iri al la Vatikano. La latina estas la lingvo de la sanktuloj, papoj, kardinaloj, prelatoj, episkopoj.

Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.
Komencu frue lerni!

Nur la svisaj gardistaroj kiuj kontrolas la vatikanajn pordojn estas multkoloraj kaj mi ne kredas ke ili bone parolas la latinan...
ili parolas la zurikan dialekton (Züritütsch = Zürcherdeutsch).

Terurĉjo (프로필 보기) 2011년 1월 29일 오후 12:04:47

Eddycgn:Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.
Ĉu Adamo kaj Eva kaj iliaj posteuloj parolis latine? Oo

horsto (프로필 보기) 2011년 1월 29일 오후 12:28:50

Terurĉjo:
Eddycgn:Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.
Ĉu Adamo kaj Eva kaj iliaj posteuloj parolis latine? Oo
Verŝajne oni tute ne parolis en la ĉielo antaŭ ol ekzistis la latina lingvo. okulumo.gif

다시 위로