Ujumbe: 53
Lugha: Esperanto
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2010 6:22:11 alasiri
Senegaùlo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Mei 2010 4:41:51 alasiri
crescence:Mi lernis la latinan dum sep jarojn. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.Tio estas normale kaj kompreneble. La latina lingvo estas mortinta lingvo tute ne parolebla en la nuna tempo. La romkatolika eklezio ne parolas la latinan sed la italan (interne) kaj francan aŭ anglan (eksterne)... kaj ankaŭ ne esperanton...
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 4 Mei 2010 5:27:33 alasiri
crescence:Mi lernis la latinan dum sep jaroj. Nun, mi ne povas paroli per tiu lingvo.Bennon: En Aŭstrujo, tre multas homoj, kiuj lernas aŭ lernis Latinon. Tamen oni ne lernas paroli ĝin, nur traduki tekstojn de ĝi al la germana, kaj oni iom lernas pri la romia kulturo (iuj historiinstruistoj ne tre detalas tiun temon, ĉar la lernejanoj lernas pri ĝi en la latinaj lecionoj).
Uppsala (Wasifu wa mtumiaji) 9 Juni 2010 8:17:38 alasiri
super-griek (Wasifu wa mtumiaji) 17 Juni 2010 6:25:29 alasiri
sev (Wasifu wa mtumiaji) 23 Januari 2011 3:15:16 alasiri
Chu iu el vi scipovas flue paroli la latinon ?
marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2011 12:16:47 asubuhi
En la esperanta Vikipedio (kiel ĉiuj scias), oni parolas nur Esperanton. Tamen, en la latina vikipedio, tiam oni pridiskutis la artikolojn plej ofte en la angla!
Eble nun tio ŝanĝiĝis, sed tiam tio ŝajnis al mi kiel pruvo ke mankas io en la latina lingvo (eble tio kio mankas estas simple vivo ). Io similega okazas al Klingon (en wikia.com, ne en wikipedia.org) Oni kreas artikolojn en la lingvo, sed pridiskutas ilin angle. Tamen, oni scias ke Klingon estas alia afero: ĝi estas lingvo por amuzo, ne por monda interkompreno.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2011 11:59:55 asubuhi
Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.
Komencu frue lerni!
Nur la svisaj gardistaroj kiuj kontrolas la vatikanajn pordojn estas multkoloraj kaj mi ne kredas ke ili bone parolas la latinan...
ili parolas la zurikan dialekton (Züritütsch = Zürcherdeutsch).
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2011 12:04:47 alasiri
Eddycgn:Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.Ĉu Adamo kaj Eva kaj iliaj posteuloj parolis latine? Oo
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2011 12:28:50 alasiri
Terurĉjo:Verŝajne oni tute ne parolis en la ĉielo antaŭ ol ekzistis la latina lingvo.Eddycgn:Kiam vi mortos, en la ĉielo vi aŭdas nur paroli latine.Ĉu Adamo kaj Eva kaj iliaj posteuloj parolis latine? Oo