Al la enhavo

Bonvolu klarigi

de JBen, 2010-majo-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

JBen (Montri la profilon) 2010-majo-05 02:57:10

Mi legis "Leona Sukceso" de Piron. Mi ne komprenas "kapo-perdo" aŭ "perdi la kapo". Ĉu ĝi signifas "freneziĝi", aŭ "agi sen senco"?

crescence (Montri la profilon) 2010-majo-05 06:19:23

JBen:..."perdi la kapo". Ĉu ĝi signifas "freneziĝi", aŭ "agi sen senco"?
Jes, kiel en la franca : "perdre la tête". = teruriĝi, perdi la prudenton.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-07 19:40:46

JBen:Mi legis "Leona Sukceso" de Piron. Mi ne komprenas "kapo-perdo" aŭ "perdi la kapo". Ĉu ĝi signifas "freneziĝi", aŭ "agi sen senco"?
eble ankaŭ keil en la itala "enamiĝi" (get mad with love about somebody)

darkweasel (Montri la profilon) 2010-majo-07 19:44:35

Ĉu vi povas doni la kuntekston?

horsto (Montri la profilon) 2010-majo-07 20:05:41

darkweasel:Ĉu vi povas doni la kuntekston?
Ĉu tio vere necesas? perdi la kapon ja ankaŭ ekzistas en la germana lingvo. La signifo estas: ne plu agi prudente, ĉu pro amo, ĉu pro timo aŭ ĉu pro iu ajn alia kialo.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-08 11:59:13

darkweasel:Ĉu vi povas doni la kuntekston?
[url=http://en.lernu.net/biblioteko/rakontoj/vere_aŭ_fantazie/14.php]Jen[/url] la plena kunteksto - la 14-a rakonto el la libro Vere aŭ Fantazie de Claude Piron.

Jen la proksima kunteksto:
.. la leonino koleris pri sia malsukceso trovi viandon, kaj ankaŭ pro la timo perdi sian famon de bona viando-donanto por sia ido. La kolero perdigis al ĝi la kapon. La leonino saltis sur la virinon, kaj ŝin mortigis. Ĝi alportis la korpon al sia leonido, por ke tiu satiĝu manĝante el ĝi.

yugary (Montri la profilon) 2010-majo-25 08:23:25

Mi surpriziĝis pro tio ke usonano ne komprenas la esprimon perdi la kapon, ĉar la angla havas tute samforman kaj samsignifan esprimon: lose one's head.

Reen al la supro