Přejít k obsahu

Futbala Mondĉampionado

od uživatele pl74 ze dne 10. června 2010

Příspěvky: 169

Jazyk: Esperanto

herger27 (Ukázat profil) 28. června 2010 8:47:47

Kiu estas viaj teamoj kiu ludos la finalon.
miapunkto pensas la germanujo kontraŭ la Nederlandujo.

Hedilla (Ukázat profil) 29. června 2010 17:35:22

Mi esperas ke nek Portugalujo...nek Paragvajo

horsto (Ukázat profil) 29. června 2010 19:39:42

Duontempo nun, Hispanujo kontraŭ Portugalujo 0:0, ambaŭ havis malmultajn ŝancojn. Mi esperas ke ni ne vidos plian 0:0, kiel Paragvajo kontraŭ Japanujo.

jan aleksan (Ukázat profil) 29. června 2010 21:33:10

kvaronfinalo[/i][/u]

Urugvajo 1 (4) - 1 (2) Ganao
Nederlando 2 - 1 Brazilo

Argentino 0 - 4 Germanio
Paragvajo 0 - 1 Hispanio

duonfinalo[/i][/u]

Urugvajo 2 - 3 Nederlando
Germanio - Hispanio

Frankouche (Ukázat profil) 29. června 2010 22:14:14

Huhuhu, Portugalio malvenkis. Miaj najbaroj kaj multaj homoj en mia urbo estas portugalaj. Ili fiere metas la portugalan flagon ĉie. Mi malĝojas por ili malgajo.gif

Ajajaj, miaj japanoj ankaŭ malvenkis ! Ja samurajoj !
Nu, tio estas malbona tago por mi malgajo.gif

Ek, ek, ek mia Arĝentino, jalla Diegoooo !

Revigu min ! rideto.gif

zan (Ukázat profil) 30. června 2010 0:57:09

Japanio malvenkis. Sed nia teamo bone ludis ol mi atendis. La venko nur dipendis de la sorto. Niaj ludantoj ne havas lertecon sed bone ĵetadis sin kontraŭ oftaj danĝeroj. Ja mirinde estas ke malforta teamo tiel strebis, ĉu ne?

....En Esperanto mi ne povas skribi kion mi volas esprimi pri futbalo. Pri sporto ni uzas vortojn, kiuj devenas de nia sento-maniero. Kiel esprimi tiajn vortojn?

sergejm (Ukázat profil) 30. června 2010 4:30:58

Por ne estu eraroj en juĝado, Apple povus fari iPhone-ojn por la juĝisto povu rapide spekti dubajn momentojn de la matĉo. Post ĉampionado oni povus vendi la uzitajn iPhone-ojn kun enskribita matĉo en aŭkcio, la ricevitan monon dividos FIFA kaj Apple.
Por ordinaraj matĉoj oni povos uzi pli malmultekostajn ilojn.

LyzTyphone (Ukázat profil) 30. června 2010 7:22:57

zan:....En Esperanto mi ne povas skribi kion mi volas esprimi pri futbalo. Pri sporto ni uzas vortojn, kiuj devenas de nia sento-maniero. Kiel esprimi tiajn vortojn?
Kion vi volas esprimi? Ĉu temas pri futbalaj terminoj? Vian opinion?

zan (Ukázat profil) 30. června 2010 9:08:57

LyzTyphone:
zan:....En Esperanto mi ne povas skribi kion mi volas esprimi pri futbalo. Pri sporto ni uzas vortojn, kiuj devenas de nia sento-maniero. Kiel esprimi tiajn vortojn?
Kion vi volas esprimi? Ĉu temas pri futbalaj terminoj? Vian opinion?
Se temas pri terminoj, oni povas iel trovi. Mi ne scias precizajn terminojn sed iel povas skribi. Ekz: Kiel esperantigi "Free kick"? Mi ne sciis precize, sed mi povis skribi "libera ŝoto" sen serĉi en Jp-Eo vortaro. Poste mi trovis ĉi tiun vorton en vortaro.
Se temas pri opinio, mi povas skribi minimume ion ajn. Ĉar tio estas abstrakta afero.

Mi ne povis esprimi kiel agas ludantoj. Ekz:(ボールを)はじき返す、パス回しが遅い、シュートをふかす、コロコロPK・・
Eble jam ekzistas kutimaj esprimoj pri la movo de pilko aŭ ludanto. Ĉu ie troviĝas?

patrik (Ukázat profil) 30. června 2010 10:13:08

zan:Eble jam ekzistas kutimaj esprimoj pri la movo de pilko aŭ ludanto. Ĉu ie troviĝas?
En la jena ligilo pri tradukado troviĝas sub la rubriko "sportaj terminaroj" tekstodosiero titolita "La Sporta Lingvo en Esperanto". Ene de ĝi estas sufiĉe plena (sed ne tiom ĝisdata) klarigo pri futbalo (aŭ "piedpilkado"), ties reguloj kaj movoj. Almenaŭ, mi esperas, ke tio helpas vin. okulumo.gif

P.S. Estas ankaŭ futbala terminaro, sed nur E-o - Deutsch/Deutsch - E-o. ^^'

Zpět na začátek