Więcej

freŝiga aŭ mojosa?

od qwertz, 14 czerwca 2010

Wpisy: 46

Język: Esperanto

qwertz (Pokaż profil) 14 czerwca 2010, 20:27:12

Slu/Sal'/Saluton,

kiu vi favorigas?

"freŝiga" aŭ "mojosa"? Tiu vortoj signifus aferojn, kiun entuziasmiĝos homoj pri diskonigado de speziala muzika, filma k.t.p. kulturon.

eo.wikipedia.org

Mi opinas ke "modernjunstila" pri aĝo de psiko. "Modernjunstila" ne pri oni reala vivaĝon.

Mi opinas, ke freŝiga/mojosa/cool estas indigo por filtri kultura ekspondeklamojn. Mi komprenas freŝiga/mojosa/cool indigon kiel rekomendo de mia amikojn.

ĝp,

ŝangis: eo.wikipedia.org diskuto pri Mojosa

www.reta-vortaro.de (kun klarigojn pre frazoj)

Donniedillon (Pokaż profil) 14 czerwca 2010, 21:00:20

Mi elektis Mojosa, sed vere mi uzus "dolĉa" en parolo.

zan (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 01:44:25

Mi pensas, ke "mojosa" jam estas nova vorto. Mi ne preferas novajn vortojn, sed mi ne scias taŭgan vorton por esprimi "cool".
Moderna juna stilo ŝanĝiĝas laŭ la tempo. Kaj nacilingva vorto, kiu signifas modernan stilon, ankaŭ ŝanĝiĝas. Nuntempe oni uzas "hot", ĉu ne? En la japana lingvo ekzistis diversaj vortoj, kiuj signifas tiaman junulan stilon. Tia vorto malnoviĝis same kiel tiama moderna stilo. Mojosa ne ŝanĝiĝos, ĉar tio havas laŭvortan signifon. Kiam la stilo ŝanĝiĝos, la vorto restos.

qwertz (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 07:15:08

Donniedillon:
Mi elektis Mojosa, sed vere mi uzus "dolĉa" en parolo.
Dankon por via avizo de "dolĉa". Mi komprenas tiun ideo, sed kulpiĝe de mia germana nacialingvo mi ne uzas "dolĉa". Mi nur uzus "dolĉa" al manĝojn. Hhm, malfacila aferon. okulumo.gif

zan:
Mi pensas, ke "mojosa" jam estas nova vorto. Mi ne preferas novajn vortojn, sed mi ne scias taŭgan vorton por esprimi "cool".
Moderna juna stilo ŝanĝiĝas laŭ la tempo. Kaj nacilingva vorto, kiu signifas modernan stilon, ankaŭ ŝanĝiĝas. Nuntempe oni uzas "hot", ĉu ne? En la japana lingvo ekzistis diversaj vortoj, kiuj signifas tiaman junulan stilon. Tia vorto malnoviĝis same kiel tiama moderna stilo. Mojosa ne ŝanĝiĝos, ĉar tio havas laŭvortan signifon. Kiam la stilo ŝanĝiĝos, la vorto restos.
Ĉu vi ankoraŭ skribos ekzistaj vortoj de japana lingvo, kiuj signifas junula psika stilon?

Mi pensas, ke "freŝiga" antaŭ ne ŝangos. Por mi, "freŝiga" signifas pensaĵon, memorojn pri brizo sur monto, marobrizo, trinkaĵo k.t.p. "Hot" nur uzas pri erotiko (pleje en Germanio).

Kia oni opinios pri "perlgustega" por "cool"?

gyrus (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 13:28:22

Honeste, mi ne opinias ke necesas havi novan vorton. Norme oni povas diri "Tio estas bona" aŭ "Mi trovas tion bona" aŭ ion similan.

Radio~! (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 14:10:39

Mi jam alkutimiĝis al la vorto "mojosa", ĉar tiom da homoj uzas ĝin ĉe junularaj aranĝoj ktp.

Mi mem uzas ĝin de tempo al tempo kaj mi kredas ke ĝi ja necesas por ke Esperanto estu vivanta lingvo.

Tamen ĝenas min kiam homoj ĝin tro uzas. Mi havas kelkajn amikojn ĉe Facebook kiuj ŝajne enmetas la vorton en ĉiun frazon, kaj laŭ mi tio stultas malgajo.gif

vajsxnavisto (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 19:55:18

Sal' ĉiuj, kio okazas?

Mi tre ŝatas la vorton mojosa ĉar ĝi estas necesaĵo por ni kiel parolantoj de Esperanto. Speciale kiam mi jam uzas la vorton en ĉiutagaj situacioj kaj aliaj aferoj por priskribi ion bonegan.

Nun, por traduki la vorton 'dude, bro' (angla) aŭ 'tío, ese' (hispana), kion ni povas uzi? Nun mi provas kun 'fraĉjo'. Mi kelkfoje frustriĝis ĉar mi ne povas esprimi min kun vortoj kiel 'cute, mono, chouchou' (respektive la angla, hispana, kaj franca... beleta?).

Donniedillon (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 20:18:52

vajŝnavisto:
Nun, por traduki la vorton 'dude, bro' (angla) aŭ 'tío, ese' (hispana), kion ni povas uzi? Nun mi provas kun 'fraĉjo'.
Mi ŝatas sal.gif

vajsxnavisto (Pokaż profil) 15 czerwca 2010, 20:34:03

Donniedillon:
vajŝnavisto:
Nun, por traduki la vorton 'dude, bro' (angla) aŭ 'tío, ese' (hispana), kion ni povas uzi? Nun mi provas kun 'fraĉjo'.
Mi ŝatas sal.gif
Aŭ, post serĉante je interreto, oni povas diri ankaŭe 'iĉjo', dude, guy, aŭ injo, chick, girl. La injoj signifas la virinojn, kaj sendube la iĉjoj signifas la virojn. ridego.gif

Ho iĉjo (aŭ fraĉjo, bro), kie estas mia aŭto? (Esperanto)
Hey dude, where's my car? (angla)
Tío, ¿donde está mi coche? (español)
Hoy pare, nasaan ang kotse ko? (tagaloga)

Mi esperas ke ĝi helpos vin, iĉjo... ridego.gif

Mi esperas ke mia uzadmaniero de iĉjo estas propra kaj okej, hohoho...

qwertz (Pokaż profil) 17 czerwca 2010, 10:02:55

Hhm, mi ne volus marki tion videon "freŝiga", pli multe "mojosa", ĉu ne?

Penumbra: Overture (horora adventuro ludo). Kelkaj uloj tradukas (angle) tion al e-o.

Wróć do góry