Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-28 23:54:34

Montara Vilaĝo 269
山 村
"Kiam mi forlasis la Urbegon,
“我离开‘大城市’的时候,
la milito ĝuste komenciĝis."
战争 还不过是 刚刚开始。”
"Kredu min, finite," diris Onklo Pejfu.
“请相信我,它结束了。” 佩甫伯说,
"Batato, la kuriero de Ĉu Min,
“储敏的跑信人 红苕
ĝuste hodiaŭ matene re-venis de la Urbego.
就在 今天早晨 从‘大城市’ 回来了。
Li diris, ke ĝi finiĝis.
他说 战争 已经结束了。
Vi scias, ke Batato estas honesta, fidinda oldulo.
你知道,红苕 是个 老实可靠的人呀。
Vi ofte petis lin porti hejmen viajn leteron.
你 常常 托他 带信回家。
Neniam li mensogas, kredu min."
他 从来不 讲假话,你得 相信我。”
Finiĝis la ducent sesdek naŭa
第269段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 00:04:56

Paroladoj de L.L. Zamenhof 230
柴门霍夫 演讲集
mi analizis tiun demandon detale,
我 详细地 分析了 这个问题。
kaj mi montris tute klare tion,
而且,我还明确地指出来了。
pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto dubas,
把现时 任何研究工作者 都已经无所怀疑的那一点
nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis,
就是 我所说的 那个委员会,
neniel povus elekti ian lingvon nacian,
既无法 选出一种民族 语言,
nek ian lingvon mortintan,
又不能选出一种死掉的语言,
nek ian lingvon kun plene el-pensita vortaro,
也不能选 出一种词汇完全是 臆造的语言,
sed ĝi devus nepre elekti nur
它 只能 选出
aŭ Esperanton en ĝia nuna formo,
具有现在形式的 世界语,
aŭ Esperanton iom ŝanĝitan.
或稍加 变化了的 世界语。
Finiĝis la ducent trideka
第230段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 01:02:55

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 152
战斗在 中国
Ankaŭ L bone parolas kun ili.
刘仁 也 与他们 很好得 说着话
Mi ne komprenas kial ili povas sin-teni tiel gaje
我 不明白 为什么他们 会感到 如此快乐
kaj sen-ĝene sur tiu ĉi diabla hamako.
在 自由自在的 魔似的 吊床上
Al mi ŝajnas ke ili estas homoj el alia planedo.
在我看来,他们 是 来自 另一个星球的 人
Fariĝas al mi ĉiam pli neelporteble.
我变得 越来越 难以忍受了。
Estas nenia distraĵo.
是 没有什么 分心的 事
Ĉiujn librojn ni metis ĉe l' amikoj de alia kajuto,
我们 把所有书 都放在另一个船舱的 朋友那里,
ĉar de kiu flanko venu cenzuro,
因为 要从他们那面 来 检查
por ni estas sekure sen tiaj objektoj.
对我们来说,没有 这些东西 我们是安全的。
Finiĝis la cent kvindek dua
第152段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 23:55:51

Montara Vilaĝo 270
山 村
"Jes, Batato estas tre fidinda," mia patro diris.
“是的,红苕 是个很可靠的 信差,”父亲说,
"Sed kiel povis tiel rapide finiĝi tia granda batalo?
“这样 一场大战 怎么能 如此匆促地 就结束了呢?
Mi konfuziĝas." "Laŭ mia kompreno
我 倒有点被弄糊涂了。” “我听说
io pri la municio de l' atakanta Norda Armeo estis mal-ĝusta.
那就是 进攻 北军的 军火 出了毛病,”
Ili kolapsis post la unua batalo.
一开火 他们 就垮下来了。
" Li subite mallevis la voĉon
他 忽然 放低声音,
kaj liaj okuloj komencis nervoze palpebrumi.
他的 眼睛神经质地 眨了几下,
"Parto de la venkitaj soldatoj
“有一部分 溃兵
moviĝas ĉi-direkten al la Nordo.
现在 正朝我们这边 向北方撤退。
Finiĝis la ducent sepdeka
第270段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 23:59:35

Paroladoj de L.L. Zamenhof 231
柴门霍夫 演讲集
Se la komitato,
如果该委员会
kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento,
不顾正确的要求,
volus fari ian alian decidon,
要作其他决定,
ĝia decido restus nur decido papera
则其决定 只能是 纸上谈兵,
kaj praktike absolute sen-valora.
在实际上 却毫无价值
Nun ni rigardu,
现在 我们 倒要看一看,
kia estas la sola maniero,
用什么一种方法
en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.
该委员会 来作出 那最后的 选择。
Finiĝis la ducent tridek unua
第231段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-30 01:38:57

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 153
战斗在 中国
Kaj eĉ se mi kunhavus libron,
即使 如果 我 拿有 一本书,
terura balanco, sufoka aero
可怕的平衡,令人窒息的空气
kaj duonluma lampo detenas min de legado.
一盏半亮的 灯泡 阻止了我的 阅读。
L diras ke mi ne pensu pri la ondoj,
刘仁 说,我 不要去想 那些海浪吧
plej bone se mi parolu por forgesi ilin
最好 如果 我 要说话 就是 忘记 它们
Tamen kion kaj en kia lingvo?
然而 说什么呢 用什么样的 语言呢
Mi ne speciale pensas pri la ondoj,
我 不再 特意 去想 那些海浪了
sed tuj ekstere ili batas la ŝip-flankon,
但是 它们在 外面 立刻 就敲打着 船体
kaj tiu eligas mal-agrablan metalecan knaron.
那里 就传来了 令人烦恼的 金属 咔咔声。
Finiĝis la cent kvindek tria
第153段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-31 01:35:38

Montara Vilaĝo 271
山 村
Bienulo Ĉu Min diris, ke tiel mal-bona estas ilia spirito,
储敏大爷 说,他们的 纪律非常坏,
ke ili estas pli kruelaj ol banditoj.
他们 连土匪 都不如。
Ili jam pri-rabis plurajn urbojn mal-supre de la rivero."
他们 已经 在下游 抢劫了 好几个城市了。”
"Ĉu ili tra-pasos nian urbeton?"
“他们 将要 经过我们镇上吗?”,
"Ne-eviteble, ĉar ĝi troviĝas sur-voje."
“不可能 避免了,因为 它 正在 路上”
Nun Onklo Pejfu, ek-aspektante mistera,
现在 佩甫伯,看起来 挺神秘的
flustrigis sian voĉon.
把自己的 声音 降低了,
"Bienulo Ĉu Min petis,
“储敏大爷 吩咐
ke mi plenumu grandan taskon,
我 要完成一件大事,
taskon tre grandan."
一件很重大的 事。”
Finiĝis la ducent sepdek unua
第271段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-31 02:11:53

Paroladoj de L.L. Zamenhof 232
柴门霍夫 演讲集
Plej nature kaj plej kredeble estas,
最自然 而 最可信得 是:
ke la komitatanoj rezonados
很有可能 该委员会的委员们 简单地推论
simple en la sekvanta maniero:
只有 在 随后的 方法里:
" Ekzistas lingvo arte-farita,
“现在 已经 有了一种人造语,
kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias,
它 充满生气,作用显著,
bonege sin tenas jam multe da jaroj,
持续了 多少年,
kreis grandan literaturon,
又创造了 伟大的 文学,
el-laboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.;
形成了自己的精神和生活 等等。
sekve, anstataŭ fari tute sen-bezone
因此,我们无须 去作 完全盲目
kaj sen-cele riskajn novajn eksperimentojn,
而冒险的 新实验。
Finiĝis la ducent tridek dua
第232段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-31 03:03:17

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 154
战斗在 中国
Aldone mia tuta korpo ruliĝas tiel ke en ĝi ribelas ĉio.
另外,我整个身体都卷起来,它里面的 一切都在翻腾着。
Mi min turnas al la muro malluma kaj malpura,
我 自己向黑暗和不洁的 墙 转着
firme kaptas la randon de la lito.
用劲得 抓住 床的 边缘
Ĉio for! Estu nenio, absolute nenio!
一切 都离开了。将什么也没有,决定 没有。
La kapo doloras vome kaj pulse.
头疼 呕吐而 脉动
La tempo rampas tre mal-rapide,
时间 跑得 很慢
kiel se ĝi ne volas antaŭen.
好像 它 不想 前进。
La lampo duon-lumas mucide kaj morne,
那灯泡 阴郁得 半亮着
de la mateno ĝis la nokto.
从早到晚。
Finiĝis la cent kvindek kvara
第154段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2018-oktobro-31 23:43:28

Montara Vilaĝo 272
山 村
Kaj li dis-metis siajn manojn por montri,
于是 他把他的双臂张开,以说明
kiom granda ĝi estis.
这件事 达到什么程度。
Mistifikis nin ĉiujn lia kaŝema flustro kaj larĝa gesto.
他这种诡秘的 低语和 夸张的手势,使我们起了一种神秘莫测之感。
"Vidu, Ĉu Min vere estas geniulo," li daŭrigis,
“你知道,储敏大爷 真是一个天才,”他继续说,
ŝanĝante sian mienon misteran al mieno graveca
同时 自己那种神秘的姿势 变成一种深知内幕的 重要人物的样子。
dum li rigardis niajn konfuzitajn vizaĝon.
望着 我们脸上 那种莫名其妙的 神色,
"Li el-pensis rimedon por mal-ebligi mal-agrablaĵojn,
“他 已经想出了一个办法,手脚干净一点。
kiam ili tra-pasos la urbeton.
叫他们 在通过镇上的 时候
Li volas okazigi grandiozan bon-venigan feston
他 将要以 给予他们 一次盛大的 欢迎,
nome de la loka loĝantaro,
以当地众人的 名义
por re-havigi al ili la perditan mem-respekton.
叫他们 恢复他们 已经失去了的 自尊心和面子。
Finiĝis la ducent sepdek dua
第272段 结束

Reen al la supro