ورود به محتوا

Helpon pri traduko (de la latina)

از 黄鸡蛋, 11 اوت 2010

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 11 اوت 2010،‏ 8:00:11

Acta est fabula
Iuj el miaj amikoj demandis min pri tiu frazo...

Mi pensas ke la frazo estas la latina lingvo, sed mi ne scipovas la latinan. Ĉu iu povas helpi min?

P.S. Ŝajnas ke la frazo estas parto de la nomo de iu kanto.

white knight (نمایش مشخصات) 11 اوت 2010،‏ 8:38:02

黄鸡蛋:Acta est fabula
Iuj el miaj amikoj demandis min pri tiu frazo...

Mi pensas ke la frazo estas la latina lingvo, sed mi ne scipovas la latinan. Ĉu iu povas helpi min?

P.S. Ŝajnas ke la frazo estas parto de la nomo de iu kanto.
La frazo signifas: La okazintajo estas fablo.
(Kio iam okazis oni poste ne povas ŝanĝi.)

Sxak (نمایش مشخصات) 15 اوت 2010،‏ 4:14:22

黄鸡蛋:Acta est fabula Ĉu ne estus pli ĝuste
Acta fabula est?

darkweasel (نمایش مشخصات) 15 اوت 2010،‏ 9:54:43

Ŝak:
黄鸡蛋:Acta est fabula Ĉu ne estus pli ĝuste
Acta fabula est?
Latino havas plene liberan vortordon. Kvankam estas plej kutime lastigi la verbon, ankaŭ aliaj vortordoj estas bonaj.

(Cetere, vi fuŝegis la citaĵomarkilojn ...)

ritarita (نمایش مشخصات) 15 اوت 2010،‏ 11:50:27

Acta est fabula, plaudite! La spektaklo finiĝis, aplaŭdu!

Pli da informoj ĉe la itala Vikipedio.

crescence (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 17:34:07

La teatraĵo estas finita. Angle : "The end" !

بازگشت به بالا