去目錄頁

Ĉu vi blasfemas Esperante?

vincas, 2010年8月11日

讯息: 51

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2011年4月8日下午5:05:48

horsto:
dobri: Vi povas diri:"Al mi mankas libera tempo" aŭ "Mono mankas al mi" tamen ne eblas "Mi mankas tempon" aŭ "Monon mankas al mi". Ĉu klare?
Jes, tio ne eblas. Sed vi povas diri:
tempo mankas min.
kaj
mono mankas min.

Mi tute ne rekomendas tion, sed estas eble uzi min anstataŭ al mi.
Kie vi legis, ke la prepozicion "al" vi povus anstataŭigi per akuzativo? Laŭ mia kono tio ne eblas!

Korsivo (显示个人资料) 2011年4月9日下午9:54:22

Kiel en la frazo "Kio lingvoj fari vi paroli?", "vi" ne estas akuzative "vin"?
Ĵus eraro?

Korsivo (显示个人资料) 2011年4月9日下午11:30:51

Terurĉjo:
"Kio lingvoj fari vi paroli?"
rideto.gif
What languages do you speak? lol

Ĝuste devas esti: "Kiujn lingvojn vi parolas?" aŭ "En kiuj lingvoj vi parolas?"
Saluton Terurĉo!

"Ĉu kiujn lingvojn vi parolas?", mi nur dirus ĝin

sed mi ne komprenas kial la vorto 'fari' estas uzita en la originala frazo

vincas (显示个人资料) 2011年7月11日上午10:20:17

vidas vandenis:

Lastatempe en litovio oni blasfemas ruse:
Nu,blin!
Ne ĉiuj, junaj homoj pli multe blasfemas angle.

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月11日上午10:28:48

Ĉu la litova ne havas indiĝenajn fivortojn? rido.gif

vincas (显示个人资料) 2011年7月11日下午3:23:24

Se mi ne eraras, litovoj pensas, ke litova lingvo ne havas sakraĵojn. Estas do tiaj: cent pipoj, grio aŭ grandaj farunoj, bufo, vipuro kaj similaj. Estas do kelkaj dikaj vortoj.

vincas (显示个人资料) 2013年6月4日下午5:53:09

Aŭtomata insultilo

vi, bestio! vi ne pli valoras ol dek putraĵoj ŝimaj! la ĉefkontisto neniigu vin senreste!

Stefano888 (显示个人资料) 2013年9月4日下午6:11:32

Mi preferas ne blasfemi.

Nile (显示个人资料) 2013年9月18日上午2:24:35

Ne sakrus mi.

KetchupSoldier (显示个人资料) 2014年3月14日下午9:31:00

Ne, ĉar mi ne parolas multe Esperanto.

Ankaŭ, mia franca lingvo instruistino diris ke blasfemoj en diferencaj lingvoj ne estas neniam tiel forta kiel blasfemoj en onia unua lingvo. lango.gif Mi ŝatas blasfemoj kiam ili estas kontentiga.

回到上端