前往目錄

Ĉu vi blasfemas Esperante?

貼文者: vincas, 2010年8月11日

訊息: 69

語言: Esperanto

darkweasel (顯示個人資料) 2011年4月1日下午7:22:37

vidas vandenis:
Eble "Ĉu Esperanto mankas sakraĵojn?"
Ĉu oni povas tiel diri?
Ne. Io, kio mankas, ne estas, kvankam ĝi devus esti. La verbo, kiun vi serĉas, estas malhavi.

marcov_villamonte (顯示個人資料) 2011年4月1日下午11:25:32

vidas vandenis:
marcov_villamonte:
vincas:
AlfRoland:
vincas:Bonvolu respondi ^_^
Interesa demando. Mi provas traduki svedan romanon al esperanto kaj unu el la malfacilaĵoj ĝuste estas trovi ekvivalentojn al la svedaj blasfemoj.
Ĉu en Esperanto mankas sakraĵojn ?
Eble vi volas diri "Ĉu en Esperanto mankas sakraĵoj?" rideto.gif
Eble "Ĉu Esperanto mankas sakraĵojn?"
Ĉu oni povas tiel diri?
La korekta frazo uzante la vorton "manki" estas : "Ĉu al Esperanto mankas sakraĵoj?" aû "Ĉu Esperanton mankas sakraĵoj"?, ĉar la signifo de "manki" estas "to be missing"( to be lacking) anglalingve...do tiufraze "sakraĵoj" estas la subjekto ĉar ĝi ne "estas,tamen devus esti" (tial ĝi mankas).

kaj "ĉu Esperanton mankas sakraĵoj" ĉar estas "al esperanto" tiu al kiu mankas la sakraĵoj...kaj en gramatiko oni diras ke laûsence oni povas anstataûigi
"al"-on per akuzativo kaj ĝi estos same komprenebla.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年4月2日下午6:41:54

Al marcov-villamonte
Mi jam konfuziĝis...
Se "Ĉu Esperanton mankas sakraĵoj",laŭ la lego de libera ordo de vortoj en Eo mi povas diri "Ĉu sakraĵoj mankas Esperanton".
Kio estas ĉi tie ne tiel?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年4月2日下午8:27:29

vidas vandenis:Al marcov-villamonte
Mi jam konfuziĝis...
Se "Ĉu Esperanton mankas sakraĵoj",laŭ la lego de libera ordo de vortoj en Eo mi povas diri "Ĉu sakraĵoj mankas Esperanton".
Kio estas ĉi tie ne tiel?
Certe ankaŭ tio eblas.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年4月2日下午8:40:05

Baldaŭ, supozeble, oni ĉiujn prepoziciojn anstataŭigos per akuzativo lango.gif .

Formo "io mankas al io" estas klara kaj komprenebla, dum "ion mankas io" aŭ "io mankas ion" estas ne tiom klaraj, kiel la unua kaj iomete dubindaj.

Krome, io sugestas min, ke manki ofte ne signifas "ne esti", sed "ne esti en necesa, sufiĉa, kontentiga kvanto".

Ekzemple: mi havas kelkajn milojn da eŭroj. sed por aĉeti novan modelon de Ferrari mi devas havi multe pli ploro.gif . do, mono mankas al mi, kvankam mi ĝin havas.

marcov_villamonte (顯示個人資料) 2011年4月3日上午3:05:09

Terurĉjo:Baldaŭ, supozeble, oni ĉiujn prepoziciojn anstataŭigos per akuzativo lango.gif .

Formo "io mankas al io" estas klara kaj komprenebla, dum "ion mankas io" aŭ "io mankas ion" estas ne tiom klaraj, kiel la unua kaj iomete dubindaj.

Krome, io sugestas min, ke manki ofte ne signifas "ne esti", sed "ne esti en necesa, sufiĉa, kontentiga kvanto".

Ekzemple: mi havas kelkajn milojn da eŭroj. sed por aĉeti novan modelon de Ferrari mi devas havi multe pli ploro.gif . do, mono mankas al mi, kvankam mi ĝin havas.
Vi pravas...sed ankaû estas klarigo pri la anstataûigo de "al" per akuzativo (kiel en la ekzemplo kiun mi skribis) nur kiam tio ne kreas ambiguaĵon ,do certe oni evitu diri "io mankas ion" ,ktp.

Ekzemplo estas tie ĉi : http://es.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/direk...

Tie oni diras "PArdonu al mi" sed oni plejofte diras "Pardonu min"

"Lia babilado malhelpis al mi fari la hejmtaskojn" kaj oni ankaû diras "Lia babilado malhelpis min fari la hejmtaskojn"

KAj mi citas tion ĉi el http://es.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/akuza... :

"Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi prepozicion per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj prepozicioj de kaj el, ĉar N mem estas almova rolmontrilo"

Tio estas preskaû ĉe la lasta parto de la paĝo.

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年4月3日上午8:38:00

Dankon al Terurĉjo kaj marcov-villamonte por klarigo.
Jes, la akuzativon en Esperanto mi aprezas .rideto.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年4月4日上午10:47:57

Kiusence manki -n estas ambiguaĵo?

dobri (顯示個人資料) 2011年4月4日下午2:05:29

darkweasel:Kiusence manki -n estas ambiguaĵo?
Sen akuzativo okazus miskompreno. Ekzemple en la frazo "Petro batas Paŭlon" ne eblas skribi simple "Petro batas Paŭlo" ĉar ne estas klare, kiu kiun batas. En Esperanto estas libera vortordo, tial eblas ankaŭ skribi "Paŭlon batas Petro"!

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年4月4日下午4:28:44

Petro batas al Paŭlo

Petro batas kontraŭ Paŭlo

Paŭlo estas batata de Petro

回到上端