Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-08 10:19:52
Dankon.
tommjames (Montri la profilon) 2010-septembro-08 10:28:06
antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-08 10:31:31
Genjix:"Ni esperu ke la vetero estos tiel bone kiel la lasta fojo."Mi kredas ke tiu frazo estas korekta, krom la vorto "bone". Mi dirus:
"Ni esperu ke la vetero estos tiel bona kiel la lasta fojo (aŭ lastfoje).
Amike.
sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-08 11:29:17
Ĉiukaze kutime oni uzas la akuzativon (aŭ la adverbon) kiam la senco estas je tiu okazo.
Do, 'Li ne venis la lastan mardon' aŭ 'Li ne venis marde'
Anstataŭ tiel/kiel (tamen ĝusta) vi povas diri 'same'
'Ni esperu ke la vetero same bonos kiel lastfoje.'
antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-08 11:44:56
sudanglo:'Ni esperu ke la vetero same bonos kiel lastfoje.'Tio estas, sendube, antaŭenira esperanto.
Amike.
Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-08 12:25:39
Lastfoje bone sonas.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-08 12:27:30
Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-08 19:59:40
darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-09 05:09:08
Miland:Kun klara subjekto kiel la vetero, uzu bona. Vi estus prava uzante bone, se via frazo ne havus klare difinitan subjekton, ekzemple "Ni esperu ke estos tiel bone kiel la lastan fojon".