본문으로

ŝalti kaj malŝalti

글쓴이: fizikisto, 2010년 9월 10일

글: 34

언어: Esperanto

fizikisto (프로필 보기) 2010년 9월 10일 오후 9:46:55

Saluton,

Imagu ŝaltilon, per kiu vi povas ŝalti kaj malŝalti ekz. lumon. Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus? En la angla oni uzas "on" kaj "off", en la germana "ein" kaj "aus". "ŝalti" kaj "malŝalti" estas pli longaj vortoj kaj ili ne plaĉas al mi.

Amike
Klaus

utku (프로필 보기) 2010년 9월 10일 오후 10:59:37

1 kaj 0 estus sufiĉe bonaj kaj krome universalaj, tamen se estu 'vorto' estas devigite, eble povus uzati aktiva/malaktiva, sed ankaŭ ili estas longaj.

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 10일 오후 11:59:41

jes kaj ne

Hispanio (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오전 12:33:17

utku:1 kaj 0
Genjix:jes kaj ne
Mi ŝatas ambaŭ. Kaj mi aldonu unu plian: en kaj el rideto.gif

galvis (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오전 1:22:15

En la angla oni uzas "on" kaj "off", en la germana "ein" kaj "aus". "ŝalti" kaj "malŝalti" estas pli longaj vortoj kaj ili ne plaĉas al mi.
Mi aldonus :
sur - for

horsto (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오전 10:51:46

Strangaj proponoj ĉi tie. Oni ne povas diri:

La lumo estas nul (unu).

La lumo estas ne (jes).

La lumo estas for (sur).

La lumo estas el (en).

Kutime on diras:
La lumo estas (mal)ŝaltita.

Mi ne pensas ke la vorto estas tro longa. Ankaŭ en la germana oni diras ekzemple:
Das Licht ist eingeschaltet.
anstataŭ
Das Licht ist an.

sudanglo (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오전 10:58:32

Mi neniam aŭdis mallongan formon por 'on' kaj 'off' en E.

Enŝalti kaj elŝalti ŝajnas al mi la plej oftaj precizigoj de ŝalti. Mi mem tamen foje uzas forŝalti.

'Is it on?' ankaŭ povas tradukiĝi per 'Ĉu konektita?'

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오전 11:23:33

Mi legis antaŭ kelkaj jaroj ke 1 signifas kaj dio kaj jes kaj vivo kaj ŝalti kaj ... Vi povu elekti unu da multaj signifoj

sudanglo:Mi neniam aŭdis mallongan formon por 'on' kaj 'off' en E.
Tiel 1 kaj 0 signifas teknikan vorton por binaraj numeroj. Ĉiuj da ciferoj signifas ŝaltilon

horsto (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오후 12:04:45

sudanglo:
Enŝalti kaj elsalti ŝajnas al mi la plej oftajn precizigojn de ŝalti. Mi mem tamen foje uzas forŝalti.
Vi pravas, oni foje ankaŭ trovas "enŝalti" kaj "elsalti". Sed tio ne estas tre logika. "ŝalti" jam havas la signifon de "enŝalti", aktivigi, do kial la "en"? Kaj ankaŭ "malŝalti" estas pli logika ol "elŝalti", ĉu ne?
Tamen, se vi havas tian ŝaltilon, ekzemple butonon, kiun vi premas en ion por aktivigi ion, kaj kiun vi elpremas el io por malaktivigi ion, tiam "en" kaj "el" ja havas lokan signifon. Sed por la plimulto de la nuntempaj ŝaltiloj "en" kaj "el" ne plu havas signifon.
sudanglo:
'Is it on?' ankaŭ povas tradukiĝi per 'Ĉu konektita?'
Normale: "Ĉu ŝaltita?"
Aŭ ĉu vi celis: 'Is it online?'

tommjames (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오후 12:32:59

horsto:oni foje ankaŭ trovas "enŝalti" kaj "elsalti". Sed tio ne estas tre logika. "ŝalti" jam havas la signifon de "enŝalti", aktivigi, do kial la "en"? Kaj ankaŭ "malŝalti" estas pli logika ol "elŝalti", ĉu ne?
Mi aŭdis kelkajn argumentojn, ke pli bona sistemo estas:

enŝalti = aktivigi
elŝalti = malaktivigi
ŝalti = aktivigi aŭ malaktivigi, laŭ kunteksto

Tiu sistemo havas sian logikon, sed kiel vi prave elmontras "ŝalti" ja havas la signifon de aktivigo, almenaŭ en la mensoj de multegaj parolantoj. Do mi mem preferas uzi nur "ŝalti" kaj "malŝalti". Manko de neŭtrala formo ne ĝenas min.

다시 위로