ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj
од fizikisto, 11. септембар 2010.
Поруке: 28
Језик: Esperanto
Ianna (Погледати профил) 13. септембар 2010. 19.21.02
Acender: ŝalti (ekbruligi)
Apagar: malŝalti (estingi)
darkweasel (Погледати профил) 13. септембар 2010. 19.24.43
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.
fizikisto (Погледати профил) 13. септембар 2010. 19.39.01
darkweasel:Ĉar iuj ŝajne ne komprenis tion:Dankon, darkweasel! Eble en iuj lingvoj ne ekzistas mallongaj vortoj por la skribaĵoj sur la ŝaltilpozicioj? En alia fadeno http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... mi demandis pri taŭga mallongigoj en Esperanto kaj mi ŝatas scii, ĉu ekzistas mallongigitaj vortoj pri tio en aliaj lingvoj.
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.
Heliogabalus (Погледати профил) 14. септембар 2010. 04.24.07
fizikisto:Vi tute pravas. Mi miskomprenis kaj pro tio pardonpetas.darkweasel:Ĉar iuj ŝajne ne komprenis tion:Dankon, darkweasel! Eble en iuj lingvoj ne ekzistas mallongaj vortoj por la skribaĵoj sur la ŝaltilpozicioj? En alia fadeno http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... mi demandis pri taŭga mallongigoj en Esperanto kaj mi ŝatas scii, ĉu ekzistas mallongigitaj vortoj pri tio en aliaj lingvoj.
La demando de la fadeno ne estas pri la alilingvaj vortoj por "ŝalti" kaj "malŝalti", sed pri la skribaĵoj sur ŝaltiloj de elektraparatoj.
Korektante mian miskomprenon, hispane oni legas sur la ŝaltiloj:
Encendido kaj Apagado
Dankon al darkweasel kaj al fizikisto pro la klarigo.
galvis (Погледати профил) 16. септембар 2010. 12.17.09
(kun) con = ŝalti
(sen) sin = malŝalti
----------------------
(jes) si = ŝalti
(ne) no = malŝalti.
Rajta (Погледати профил) 16. септембар 2010. 17.05.20
fajron, elektran lumon, televidon, radion,...ktp:
tsukeru: ekbruligi, glui, tuŝi, ...
kesu: estingi, malaperi, ...
elektron, komutatoron, komutilon, ŝaltilon:
ireru: eniri, enigi, ...
kiru: tranĉi, ...
konektilon:
sasu / sashikomu: enmeti, piki, ...
nuku: elingigi, ...
sinjoro (Погледати профил) 17. септембар 2010. 11.50.42
wł. (de "włączać") - ŝalti
wył. (de "wyłączać") - malŝalti
glig (Погледати профил) 17. септембар 2010. 12.01.01
Ŝalti: UPALITI aŭ UKLJUČITI.
Malŝalti: UGASITI aŭ ISKLJUČITI.
mister (Погледати профил) 29. септембар 2010. 14.02.20
por maŝino sur la butono estas skribita:
Marche/Arrêt [marŝ/are] funkcio/halto.
mat956 (Погледати профил) 29. септембар 2010. 16.14.59
mister:Franclingve:Oni plej ofte diras en la franca:
por maŝino sur la butono estas skribita:
Marche/Arrêt [marŝ/are] funkcio/halto.
por ŝalti:
- "allumer" (ekbruligi) kiam temas pri lumo aŭ aparato
- "mettre en marche" (ekfunkciigi) kiam temas pri aparato (ne pri lumo)
--> el tio oni kreas la butonon "marche" (aŭ kelkfoje "on" kiam estas made-in-china-aĵo )
por malŝalti:
- "éteindre" (estingi) kiam temas pri lumo aŭ aparato
- "arrêter" (malfunkciigi) kiam temas pri aparato (ne pri lumo)
--> el tio oni kreas la butonon "arrêt" (aŭ kelkfoje "off" )