目次へ

Kio estis Jesuo?

palaman,2010年9月23日の

メッセージ: 197

言語: Esperanto

Algis (プロフィールを表示) 2010年12月12日 9:59:15

...eble antau^ 20 jaroj estis eldonita libro "Unueco en diverseco". Kaj mi e^c havis ^gin. Sed mi ^gin donacis antau^ ol legi,esperante,ke poste denove povos a^ceti. Sed,beda^urinde,^gi el^cerpi^gis,kaj mi ne trovis plu...Tio estas nome libro pri unueco de ^ciuj religiaj instruoj. Eble denove katolika pre^gejo prizorgis ke ^gi malaperu,dezirante esti nur sola "prava" religio...
Se iu helpus al mi akiri au^ prunti tiun libreton,mi estus tre dankema

Stefano888 (プロフィールを表示) 2014年12月18日 22:45:13

Li estas profeto, reĝo, sacerdoto, la promesita Kristo de la Malnova Testamento, la dua ulo de la Triuno, Dio, kaj homo. Li estas 100% Dio kaj 100% homo. Se iu ajn volas malkonsenti kun mi pri ĉi tio, legu la skribaĵojn de la Patroj de la Eklezio.

Jen traduko de multaj el iliaj skribaĵoj en la angla.

La Patroj de la Eklezio en la Angla

Ekzistu Esperanto-traduko de ĉi tiuj skribaĵoj. Bona tasko por tradukisto!

baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年12月19日 11:21:36

Stefano888:Li estas profeto, reĝo, sacerdoto, la promesita Kristo de la Malnova Testamento, la dua ulo de la Triuno, Dio, kaj homo. Li estas 100% Dio kaj 100% homo. Se iu ajn volas malkonsenti kun mi pri ĉi tio, legu la skribaĵojn de la Patroj de la Eklezio.

Jen traduko de multaj el iliaj skribaĵoj en la angla.

La Patroj de la Eklezio en la Angla

Ekzistu Esperanto-traduko de ĉi tiuj skribaĵoj. Bona tasko por tradukisto!
la grava demando ne estas "kiu jesuo estis", sed... Kiu vi estas? Kiuj ni estas?

Paulinho (プロフィールを表示) 2014年12月19日 16:39:44

palaman domandis:
Kio estas Jesuo?: Nu, mi volas ekkoni la opniojn de la forumanoj -- do skribu "aliajn opiniojn", se mi ne sukcesis esprimi la vian en la metita respondaro.
Tre interesa temo. En Jesua tempo jam estis tiu demando. "Kia homo la homoj diras pri la Filo de la Homo?" "Kaj vi kiu vi diris ke mi estas?" (Mat 16, 13 ss).

Sendube li vekas scivolemon.

Vinisus (プロフィールを表示) 2014年12月19日 18:28:02

Jesuo en Palestino, Mahatmo Gandhi en Hindio (Barato) kaj Arbert Schweizer en Afriko estis pacaj homoj, kiuj antaŭ ol ĉio kompatis pri la suferantoj. Relate al esti filo de Dio pli precize de la (Naturo). Albert Einstein, la enigmo de la matematiko diradis: "Ne serĉu Dion en preĝejoj nek en libroj, serĉu Ĝin en la Naturo". Do ni ĉiuj de Dio estas filoj; nia patrino la Naturo senĉese konstruas kaj detruas, kelkfoje per senlima perforto, kaj kelkfoje per homeopatiaj dozoj.

Christa627 (プロフィールを表示) 2014年12月19日 23:16:26

Tiu ĉi fadeno estas de la jaro 2010!

cellus (プロフィールを表示) 2014年12月20日 6:51:34

Estas tiuj kiuj opinias ke Jesuo Kristo ne ekzistis. Aliaj pensas ke li ekzistis. Kiel vera amatoro pri tiu temo mi kredas tiujn kiuj asertas ke Paŭlo estis la kreinto de la kristanismo. Jesuo estis judo, neniam "kristano"!

Interesan aferon kiun mi legis ie estis ke ankaŭ la juda religio estis misianta dum la tempo kiam komencis nia erao!

ghibulo (プロフィールを表示) 2014年12月20日 10:22:23

baibaibibi:la grava demando ne estas "kiu jesuo estis", sed... Kiu vi estas? Kiuj ni estas?
Vi tute pravas! Jesuo konis, kion Li estas...
"Filipo diris al Jesuo: Sinjoro, montru al ni la Patro. Jesuo respondis: tiam longe mi estas kun vi, kaj vi ankoraŭ ne ekkonis min?" Jonh 14/8-9 ... kaj alie: "Mi (Jesuo) kaj la Patro estas sama." John 10/30

Li deziris, ke mi ankaŭ ekkonus "kiuj ni estas"...

"Ke ili ĉiuj estos uno, same kiel Vi, la Patro, en mi, kaj mi en Vi. Ke ili
ĉiuj uno en Ni estos" John 17/21

Paulinho (プロフィールを表示) 2014年12月20日 12:47:40

Laŭ tradicio, Jesuo estis meblojn faristo. Kial meblojn fabrikanto inspiras miliardojn da partianoj, stimulas jarcentojn de arto, skulptaĵo, arkitekturo. Li ankaŭ generis spiriton de donado kaj dividaĵo en planeda nivelo. LI generis ankaŭ (bedaŭrinde) fanatikecon, militojn, kiuj ne devus okazis, sed preteriras kion oni ekspektus el meblojn fabrikanto. Almenaŭ, estas ĉio scivola.

Paulinho (プロフィールを表示) 2014年12月20日 13:03:24

AlfRoland skribis:
Eklegis sankta viro pri korvoj ke laŭ moro
nek semas, nek ion rikoltas - kaj tamen ja nutras la Sinjor’!
Eliris sankta viro al sovaĝeja sino, sin tute laŭ tio aranĝis
Kaj diras la rakonto - ĉe dusemajna fino la korvoj ĝissate manĝis.
Tiam mi pripensis: eble la plej bona loko por la homo ne estus en la arbaro.

先頭にもどる