Skip to the content

Kio estis Jesuo?

by palaman, September 23, 2010

Messages: 197

Language: Esperanto

Glaux (User's profile) October 9, 2010, 12:53:54 PM

Miland:Ĉu vi povas doni citaĵon el la majstro...
Mi sendube povos retrovi citaĵojn el la bonega antologio de tekstoj de Zamenhof "Mi estas homo" de Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Sezonoj, 2006). Ĉimomente, mi estas mastrumanta... jen tre universala afero okulumo.gif

cellus (User's profile) October 9, 2010, 2:31:16 PM

Glaŭ:
palaman:
En la neŭtrala spaco celita de Zamenhof, esperantisto laŭteorie devas lasi hejme sian religion, kontraŭreligiajn opiniojn, kulturajn morojn kaj kulturajn antaŭjuĝojn, kaj zorgi nur pri "tio kio estas universala".
Ĉu oni do nur povos diskuti pri la avantaĝoj de esperanto kompare al aliaj lingvoj? Tio estus sufiĉe enuiga situacio. Mi pensas ke ni povu diskuti niajn diversajn opiniojn kaj kredojn sen pro tio fariĝi malamikoj. En tiu komuna lingvo ni povas diskuti diversajn temojn sciante ke ni en la kadro de esperanto povos indiki toleremon unu al la alia.

Plue mi nur volas substreki la fakton ke la mirakloj de Jesuo ne celas prime sanigi homojn sed ili servas kiel legitimiloj por lia dieco, pro la fakto ke li estis la filo de Dio. Tio estas kion vi povas legi rekte el la Biblio kaj ĝi ne postulas speciale altan teologian scion.

Poste, ĉu li estis mita figuro Robinhudstile aŭ ankoraŭ unu el laŭvicaj profetoj – tio estas io kion oni povas diskuti se oni volas.

Ni estas unuiĝintaj en esperanto – tio sufiĉas por mi.

Glaux (User's profile) October 9, 2010, 6:23:03 PM

Miland:Ĉu vi povas doni citaĵon el la majstro...
Tre rapide, mi foliumis la libron "Mi estas homo" kaj trovis almenaŭ tion:

"Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en ĉiuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la neŭtraligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj--ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj, ĉar ĝi apartenas al la verda standardo." Zamenhof, El la parolado en la 3a Universala Kongreso (Kembriĝo, 12.VIII.1907), Mi estas homo, p.183.

Notu ke tiuepoke kongresoj estis la ununura loko kie povis renkontiĝi esperantistoj el diversaj kulturoj. Nun kongresoj estas marĝenaj kaj anekdotaj. Interreto estas la vera loko kie la homaro renkontiĝas. Do, aŭ oni estas zamenhofa, kaj oni publike toleru silente la politikajn kaj religiajn opiniojn de la aliaj, aŭ oni ne estas zamenhofa kaj oni ofendu unun la alian.

Glaux (User's profile) October 9, 2010, 6:40:57 PM

cellus:Ĉu oni do nur povos diskuti pri la avantaĝoj de esperanto kompare al aliaj lingvoj?
Laŭ Zamenhof, private, vi rajtas paroli pri ĉio ajn. Publike, ne, ĉar la celo estas neŭtraligi arbitrecon de la diversaj kulturoj. Mi opinias ke la usona filozofo J. Budziszewzki resumis tiun ideon tre klare: "Sociaj konvencioj ne estas etiko-faktoj; la moroj devas esti klare distingitaj de la moraleco". (Budziszewzki, True Tolerance: Liberalism and the Necessity of Judgment, Transaction Publishers, p.270)

Miland (User's profile) October 9, 2010, 8:37:40 PM

Glaŭ:
Miland:Ĉu vi povas doni citaĵon el la majstro...
"..ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri .. aferoj speciale religiaj.." Zamenhof
Notu ke tiuepoke kongresoj estis la ununura loko kie povis renkontiĝi esperantistoj .. zamenhofa, kaj oni publike toleru silente la politikajn kaj religiajn opiniojn de la aliaj..
Bona punkto, ĉar la kerna celo de la kreinto de Esperanto estis fari internacian pacigilon. Por dialogo inter komunumoj, necesas agi 'zamenhofe'. Sed ĉu ne eblas aliaj, normalaj, konversacioj aŭ argumentoj inter Esperantistoj, ekster la kampo de internacia diplomatio? Se jes, ne necesas kaŝi la propran opinion pri politiko aŭ religio, krom se oni opinias ke ne indas diri tion aŭ ĉi tion, pro kialoj kiuj validas en iu ajn lingva komunumo.

Algis (User's profile) October 9, 2010, 10:15:24 PM

Esperanto estas ne nur lingvo,sed ankau movado

cellus (User's profile) October 10, 2010, 9:09:24 AM

Glaŭ:
cellus:Ĉu oni do nur povos diskuti pri la avantaĝoj de esperanto kompare al aliaj lingvoj?
Laŭ Zamenhof, private, vi rajtas paroli pri ĉio ajn. Publike, ne, ĉar la celo estas neŭtraligi arbitrecon de la diversaj kulturoj.)
Do oni ne devus meti la demandon pri Jezuo.

Kompreneble esperanto ne estas juda aŭ komunisma lingvo. (Mi aŭdis ambaŭ antaŭjuĝojn) En la praktiko landoj uzis esperanton por propagandi sian politikon. Mi havis antaŭ multaj jaroj broŝurojn de la Germana Federacia Republiko kaj de La Pola Popola Respubliko. La esperanta komunumo evidente estis propagande interesa por tiuj landoj.

En kiu grado tiu forumo estas publika, se vi konsideras ke vi devas registriĝi por uzi ĝin?

Persone mi pensas ke estas bone se oni en paca maniero povas diskuti diversajn aferojn. Per tio ni lernos kompreni aliajn homojn.

Kompreneble, se mi sentas ke la veroj, kiujn mi volas priparoli, ne plaĉas al mia kundiskutonto mi povas ja pripensi ĉu mia unuavica emo estas kolerigi lin aŭ vere informi, kaj ĉu validas la koston de eventuala malamikeco.

Miland (User's profile) October 10, 2010, 10:11:39 AM

cellus:oni ne devus meti la demandon pri Jezuo.
La origina demando miaopinie temis pri la religia konvinko de la leganto, kiu estas privata afero. Scienca demando, ekzemple pri la historia aspekto de la vivo de Jesuo pli taŭgas por publika forumo, tamen neniu devis respondi al la demando de la titolo.

Paulinho (User's profile) October 10, 2010, 1:01:06 PM

Cellus skribis:
Persone mi pensas ke estas bone se oni en paca maniero povas diskuti diversajn aferojn. Per tio ni lernos kompreni aliajn homojn
.

Mi tion kredas. Respektege kaj amike mi diras mian penson. La ateistoj eble la islamanoj la siajn. Ĉiuj elprenas el tiu ĉi trezoro la novan kaj la malnovan aferon.

Glaux (User's profile) October 10, 2010, 10:49:15 PM

cellus:En kiu grado tiu forumo estas publika, se vi konsideras ke vi devas registriĝi por uzi ĝin?
Oni devas ankaŭ registriĝi por partopreni kongresojn. Ĉu tiu ĉi forumo apartenas al Esperantujo aŭ al la privata sfero? Mi voĉdonas por la unua.
Persone mi pensas ke estas bone se oni en paca maniero povas diskuti diversajn aferojn. Per tio ni lernos kompreni aliajn homojn.
Kompreneble. Sed laŭ Zamenhof, kompreni sin unu la alian ne signifas kompreni la arbitrajn morojn kaj religiajn ideojn de la aliaj, aferojn kiuj dividas la homojn (neniu akordiĝas pri tio kio estis Jesuo), sed paroli pri tio kio kreas pontojn: universalajn temojn kiel justecon, pacon, sciencojn, ktp. Sed, se oni estas bulonjisto laŭ kiu esperanto estas "nur lingvo", malplena ujo plenumebla per ĉio ajn, oni certe povas diri ke Jesuo neniam ekzistis, ke Mohameto estis pedofilo, kaj ke Dawkins estas ateisma fundamentisto.

Back to the top