Skip to the content

Per kio oni sorbas la trinkaĵon?

by 黄鸡蛋, September 24, 2010

Messages: 13

Language: Esperanto

Miland (User's profile) September 25, 2010, 5:08:30 PM

Mutusen:.. mi volonte dirus “trinkotubo”.
Ĉu oni jam uzas tiun vorton por tubformaj trinkiloj uzitaj de malsanuloj? Eble sanprofesiulaj Esperantistoj scias.

sudanglo (User's profile) September 26, 2010, 9:41:14 AM

Kolonjano - pajlo konsistas el pajleroj, kiel neĝo konsistas el neĝeroj. Sed tio ne devigas ke oni diru 'trinkpajlero' anstataŭ 'trinkpajlo'

En kunmetaĵo aplikiĝas la principo de neceso kaj sufiĉo.

Kiu miskomprenus, supozante ke trinkpajlo estas amaso da tubetoj?

Cetere, vi povus analizi 'trinkpajlo' kiel 'trinkpajl-o', samkiel 'subtaso' ne estas taso, sed subtasa 'o'.

Kiel Zamenhof diris - la gramatikaj finaĵoj estas ankaŭ vortoj.

cellus (User's profile) October 6, 2010, 8:38:38 AM

KoLonJaNo:Saluton!

sudanglo:Ŝajne, laŭ miaj retaj esploroj, pajlo estas multe pli konata kaj uzata radiko ol ŝalmo.
Pri tio mi konsentas.

sudanglo:Vi elektu lauplaĉe inter ŝalmo, suĉŝalmo, trinkŝalmo, suĉpajlo kaj trinkpajlo.
Nu, kutime sufiĉas unu pajlero, sed okazas, ke oni trinkas plurope el granda ujo, do bezonas plurajn pajlerojn.

sudanglo:Ĉar antaŭ la eltrovo de modernaj plastaj materialoj oni (ŝajne) uzis pajleron, eble taŭgas ke la flekseblaj plastaj tubetoj nomiĝu trinkpajleroj.
Kolonjano
Mia sved-esperanta vortaro havas ŝalmo.

Back to the top