Tin nhắn: 13
Nội dung: Esperanto
Miland (Xem thông tin cá nhân) 17:08:30 Ngày 25 tháng 9 năm 2010
Mutusen:.. mi volonte dirus “trinkotubo”.Ĉu oni jam uzas tiun vorton por tubformaj trinkiloj uzitaj de malsanuloj? Eble sanprofesiulaj Esperantistoj scias.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 09:41:14 Ngày 26 tháng 9 năm 2010
En kunmetaĵo aplikiĝas la principo de neceso kaj sufiĉo.
Kiu miskomprenus, supozante ke trinkpajlo estas amaso da tubetoj?
Cetere, vi povus analizi 'trinkpajlo' kiel 'trinkpajl-o', samkiel 'subtaso' ne estas taso, sed subtasa 'o'.
Kiel Zamenhof diris - la gramatikaj finaĵoj estas ankaŭ vortoj.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 08:38:38 Ngày 06 tháng 10 năm 2010
KoLonJaNo:Saluton!Mia sved-esperanta vortaro havas ŝalmo.
sudanglo:Ŝajne, laŭ miaj retaj esploroj, pajlo estas multe pli konata kaj uzata radiko ol ŝalmo.Pri tio mi konsentas.
sudanglo:Vi elektu lauplaĉe inter ŝalmo, suĉŝalmo, trinkŝalmo, suĉpajlo kaj trinkpajlo.Nu, kutime sufiĉas unu pajlero, sed okazas, ke oni trinkas plurope el granda ujo, do bezonas plurajn pajlerojn.
sudanglo:Ĉar antaŭ la eltrovo de modernaj plastaj materialoj oni (ŝajne) uzis pajleron, eble taŭgas ke la flekseblaj plastaj tubetoj nomiĝu trinkpajleroj.Kolonjano