目次へ

Per kio oni sorbas la trinkaĵon?

黄鸡蛋,2010年9月24日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2010年9月24日 7:50:06

Hodiaŭ mi iris al restoracio kaj trinkis kokakolaon. Certe mi enmetis longan tubformaĵon por sorbi la kokakolaon. Kiel oni nomas tiun tubformaĵon? demando.gif

sudanglo (プロフィールを表示) 2010年9月24日 8:54:58

Vi povas trovi '(suĉ)ŝalmo' en la vortaroj en tiu senco - sed ŝajnas al mi ke mi plej ofte aŭdis 'trinkpajlon'.

Miland (プロフィールを表示) 2010年9月24日 10:28:30

Ŝalmo, laŭ kaj la vortaroj de Wells kaj Butler, kaj la elŝutebla NPIV (p1106).

sudanglo (プロフィールを表示) 2010年9月24日 14:32:08

Ŝajne, laŭ miaj retaj esploroj, pajlo estas multe pli konata kaj uzata radiko ol ŝalmo.

Vi elektu lauplaĉe inter ŝalmo, suĉŝalmo, trinkŝalmo, suĉpajlo kaj trinkpajlo.

Ĉar antaŭ la eltrovo de modernaj plastaj materialoj oni (ŝajne) uzis pajleron, eble taŭgas ke la flekseblaj plastaj tubetoj nomiĝu trinkpajloj.

sudanglo (プロフィールを表示) 2010年9月24日 14:35:50

Miland - kio estas la dosiero grandeco de la elŝutebla NPIV kaj ĉu vi havas ligilon.

Ĉu la afero estas pirataĵo au legitima?

KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2010年9月24日 15:16:22

Saluton!

sudanglo:Ŝajne, laŭ miaj retaj esploroj, pajlo estas multe pli konata kaj uzata radiko ol ŝalmo.
Pri tio mi konsentas.

sudanglo:Vi elektu lauplaĉe inter ŝalmo, suĉŝalmo, trinkŝalmo, suĉpajlo kaj trinkpajlo.
Nu, kutime sufiĉas unu pajlero, sed okazas, ke oni trinkas plurope el granda ujo, do bezonas plurajn pajlerojn.

sudanglo:Ĉar antaŭ la eltrovo de modernaj plastaj materialoj oni (ŝajne) uzis pajleron, eble taŭgas ke la flekseblaj plastaj tubetoj nomiĝu trinkpajleroj.
Kolonjano

sergejm (プロフィールを表示) 2010年9月24日 15:38:26

sudanglo:Miland - kio estas la dosiero grandeco de la elŝutebla NPIV kaj ĉu vi havas ligilon.

Ĉu la afero estas pirataĵo au legitima?
200MB, pdf kun pentraĵoj de skanitaj paĝoj, ofte kurbitaj ĉe bindaĵo.
Ne estas serĉilo, do trovi vorton estas malfacile.
Verŝajne, iu posedanta pareran NPIV, skanis ĝin, mi dubas ke li petis permeson por tio.
Ankaŭ estas elŝutebla NPIV-Korektendoj.pdf - tiu estas ordinara 29-paĝa PDF kun eraroj en NPIV kaj verŝajne estas legitima.

Continuum (プロフィールを表示) 2010年9月24日 16:36:54

Mi konfirmas, ke la vorto "ŝalmo" estas tute ĝusta! okulumo.gif

黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2010年9月25日 14:08:39

Dankon pro viaj respondoj. rideto.gif

Matthieu (プロフィールを表示) 2010年9月25日 17:03:50

Vikipedio nomas tion “trinkŝalmo”, sed se mi ne scius, mi volonte dirus “trinkotubo”.

先頭にもどる