Al la enhavo

Kunmetaĵaj Vortoj

de NJ Esperantist, 2010-septembro-25

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2010-septembro-27 11:58:48

rigidigi !

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-septembro-27 15:42:18

darkweasel:
NJ Esperantist:Mi iam renkontis la vorton 'trovotulo' kaj miris pri ĝi. Post tempo mi elpensis ke ĝi estas 'trov/ot/ulo.'
... sed tio estas vorto apenaŭ uzinda. La normala vorto por la ŝajne celata koncepto estas trovoto.
Tamen, ĝi estas jene: en la Sankta Biblio Mateo 26:18

vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-27 18:30:09

fakkunveno okulumo.gif

dobri (Montri la profilon) 2010-septembro-28 06:55:25

darkweasel:Enmalliberejigati! rido.gif
La vorto ŝajnas al mi tro nenatura. Se temas pri iu, kiu ĵus eniris en arestejon, tiam pli konvenus "malliberigito", do "malliberigi". La pluaj afiksoj ŝajnas al mi superfluaj.

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-septembro-28 11:56:29

vendejaro

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-29 05:13:14

dobri:
darkweasel:Enmalliberejigati! rido.gif
La vorto ŝajnas al mi tro nenatura. Se temas pri iu, kiu ĵus eniris en arestejon, tiam pli konvenus "malliberigito", do "malliberigi". La pluaj afiksoj ŝajnas al mi superfluaj.
Ne temas pri persono. Temas pri la ago esti metata en malliberejon (malliberigati ne plene samsignifas, ĉar ĝi ne nepre priparolas malliberejon). Mi mem fakte iam uzis tiun vorton, antaŭ longa tempo.

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-septembro-29 10:29:52

formiĉjo:
NJ Esperantist:vendejaro
Ĉu tio estas "mall" angle?
Jes!

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2010-septembro-30 10:45:05

samŝipano

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-septembro-30 10:58:15

NJ Esperantist:Laŭ vi, kiu estas la plej 'mojosa' kunmetaĵa vorto en Esperanto?
darkweasel:2. Facila lingvo kiom eble evitu samsonajn vortojn! En la ĉina lingvo estas multaj samsonaj vortoj, aŭ vortoj malsamaj nur laŭ la tono
Mi ŝatas "pistolo", "virgulo", "urino", "amuzo", "konveno", "sukero", "eksporti", "teismo", "kritiko", "fekulo", "senila", "fikanto", "fikulo", "perfida", "formeti", "aventuro", "retrolegi", "virusonano", "menstruo", "informo", "interna" (ideo, lol) kaj aliajn vortojn montrantajn fuŝecon de la sistemo de vortkreado en Esperanto kaj de ties Funda Mento

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-septembro-30 11:17:24

"Sammondano" estas vorto kiu plaĉas al mi.

Ĉu "librarejo" ne estus pli taŭga vorto ol "biblioteko" (kiu ŝajnas al mi tro okcidenta)?

Amike.

Reen al la supro