לתוכן העניינים

Kunmetaĵaj Vortoj

של NJ Esperantist, 25 בספטמבר 2010

הודעות: 36

שפה: Esperanto

sinjoro (הצגת פרופיל) 27 בספטמבר 2010, 11:58:48

rigidigi !

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 27 בספטמבר 2010, 15:42:18

darkweasel:
NJ Esperantist:Mi iam renkontis la vorton 'trovotulo' kaj miris pri ĝi. Post tempo mi elpensis ke ĝi estas 'trov/ot/ulo.'
... sed tio estas vorto apenaŭ uzinda. La normala vorto por la ŝajne celata koncepto estas trovoto.
Tamen, ĝi estas jene: en la Sankta Biblio Mateo 26:18

vincas (הצגת פרופיל) 27 בספטמבר 2010, 18:30:09

fakkunveno okulumo.gif

dobri (הצגת פרופיל) 28 בספטמבר 2010, 06:55:25

darkweasel:Enmalliberejigati! rido.gif
La vorto ŝajnas al mi tro nenatura. Se temas pri iu, kiu ĵus eniris en arestejon, tiam pli konvenus "malliberigito", do "malliberigi". La pluaj afiksoj ŝajnas al mi superfluaj.

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 28 בספטמבר 2010, 11:56:29

vendejaro

darkweasel (הצגת פרופיל) 29 בספטמבר 2010, 05:13:14

dobri:
darkweasel:Enmalliberejigati! rido.gif
La vorto ŝajnas al mi tro nenatura. Se temas pri iu, kiu ĵus eniris en arestejon, tiam pli konvenus "malliberigito", do "malliberigi". La pluaj afiksoj ŝajnas al mi superfluaj.
Ne temas pri persono. Temas pri la ago esti metata en malliberejon (malliberigati ne plene samsignifas, ĉar ĝi ne nepre priparolas malliberejon). Mi mem fakte iam uzis tiun vorton, antaŭ longa tempo.

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 29 בספטמבר 2010, 10:29:52

formiĉjo:
NJ Esperantist:vendejaro
Ĉu tio estas "mall" angle?
Jes!

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2010, 10:45:05

samŝipano

fekaldemokratio (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2010, 10:58:15

NJ Esperantist:Laŭ vi, kiu estas la plej 'mojosa' kunmetaĵa vorto en Esperanto?
darkweasel:2. Facila lingvo kiom eble evitu samsonajn vortojn! En la ĉina lingvo estas multaj samsonaj vortoj, aŭ vortoj malsamaj nur laŭ la tono
Mi ŝatas "pistolo", "virgulo", "urino", "amuzo", "konveno", "sukero", "eksporti", "teismo", "kritiko", "fekulo", "senila", "fikanto", "fikulo", "perfida", "formeti", "aventuro", "retrolegi", "virusonano", "menstruo", "informo", "interna" (ideo, lol) kaj aliajn vortojn montrantajn fuŝecon de la sistemo de vortkreado en Esperanto kaj de ties Funda Mento

antoniomoya (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2010, 11:17:24

"Sammondano" estas vorto kiu plaĉas al mi.

Ĉu "librarejo" ne estus pli taŭga vorto ol "biblioteko" (kiu ŝajnas al mi tro okcidenta)?

Amike.

לראש הדף