본문으로

Juna Afganino - rigardu!

글쓴이: glig, 2010년 10월 14일

글: 46

언어: Esperanto

zan (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오전 12:31:28

Eddycgn:La diferenco estas ke en Eŭropo vi povas elekti iun ajn religion aŭ vivi sen religio. Vi ankaŭ povas paroli kontraŭ religioj. La pensado estas libera!

En multaj islamaj landoj oni ne povas. Se oni parolas kontraŭ la religio, islamo, eble oni mortigus vin.
Tio estas la vero. Sed nur pruvas, ke islamaj landoj estas malpli moderniĝintaj ol eŭropaj landoj. Antaŭe eŭropanoj mortigis virinojn suspektante, ke ŝi estas sorĉistino. Antaŭe iuj el eŭropanoj mortigis herezulojn.

Estas vere, ke islamanoj tre ofte aĉege kondutas. Ili nur kredas, ke ilia genta malnova kutimo estas islamo. Necesas edukado. Onidire multaj islamanoj ne povas legi koranon, ĉar ĝi estas skribita per la malnova araba lingvo.

Aldone..
En japanio ne estis milito inter religioj. Do mi ne konas kiom malamas tiuj, kies familianoj kaj amikoj estis mortigitaj de aliaj religianoj. Mi antaŭvidas, ke interkompreno inter religioj estos malfacila pro reala tragedio.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 1:52:12

zan:... Antaŭe eŭropanoj mortigis virinojn suspektante, ke ŝi estas sorĉistinoj. Antaŭe iuj el eŭropanoj mortigis herezulojn.
Vi tute pravas. Ne pli sorĉistinoj, ne pli harakiro!
Tio montras ke la okcidenta kaj japana kulturoj estas ĉirkaŭ 400 jaroj antaŭe ol la islama kulturo.

dobri (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 4:25:10

Eĉ 500! En arabaj landoj oni nuntempe uzas jaron 1432. Eble la islamaj landoj kopias mezepokan Eŭropon.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오후 5:15:00

dobri:Eĉ 500! En arabaj landoj oni nuntempe uzas jaron 1432. Eble la islamaj landoj kopias mezepokan Eŭropon.
Bone observita!

zan (프로필 보기) 2010년 10월 20일 오전 9:26:29

Mi samopinias, ke japanio estas pli moderniĝinta ol islamaj landoj. Sed tio estas dank'al tio, ke japanio situas plej malproksime de eŭropo. Eŭropo ne konkeris nin. Do ni povis prosperi libere.(Al la landoj, kiujn ni iam konkeris, ni devas pardonpeti.)

En la morerna epoko islamaj landoj estas ĉiam sub la premo de eŭropo. Eŭropaj landoj kaj usono avide manĝis kaj oportune uzis la islanajn landojn. Ili ne havis ŝancon modernigi sin. Tio daŭras ankoraŭ nun.

palaman (프로필 보기) 2010년 10월 20일 오후 2:07:59

sergejm:
vincas:
maratonisto:Ankaŭ la krista religio postulas multajn stultaĵojn. Ekzemple malpermesas uzi kondomojn, malpermesas edziĝi al pastroj k.t.p.
Ĉu ortodoksismo malpermesas edziĝi al pasrtoj?
Male, ortodoksa pastro devas havi edzinon.
Pli ĝuste, li ne "devas", sed povas. Ekzistas ja pastroj-monaĥoj!
Kion devas ĉiu pastro - li devas iĝi aŭ monaĥo, aŭ edzo ANTAŬ pastriĝo. Li ne povas edziĝi POST lia pastriĝo.

Interalie, ekzistas ortodoksa pastro-monaĥo, kiu bone posedas Esperanton, kaj li okupiĝas pri tradukado de ortodoksaj tekstoj en Esperanton. Lia nomo estas Taŭriono, vidu

http://esperantistoj.com/group/ortodoksismo
kaj
http://groups.yahoo.com/group/kristana-ortodoksa-r...

marcuscf (프로필 보기) 2010년 10월 21일 오후 7:29:32

Tiu diskuto estas tre interesa. Tamen (kaj bedaŭrinde), mia komento estos ekstertema:

Eddycgn:
Vi tute pravas. Ne pli sorĉistinoj, ne pli harakiro!
Tio montras ke la okcidenta kaj japana kulturoj estas ĉirkaŭ 400 jaroj antaŭe ol la islama kulturo.
Ĉu antaŭe (pasinte) aŭ poste (future)? Tiu parto de Esperanto estas tre konfuza... Mi ne bone komprenas tion. "Iri antaŭen" tempe estas la malo ol "iri antaŭen" pozicie!

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 22일 오후 3:37:43

marcuscf:
Eddycgn:
... la okcidenta kaj japana kulturoj estas ĉirkaŭ 400 jaroj antaŭe ol la islama kulturo.
Ĉu antaŭe (pasinte) aŭ poste (future)?
Mi volis diri ke ĝi evoluis 400/500 jaroj pli ol la islama kulturo. La pozicio de la homaj rajtoj en la islama kulturo similas al la okzidenta pozicio en la jaro 1500, precipe per la superrego de la religio.

palaman (프로필 보기) 2010년 10월 25일 오후 5:51:00

marcuscf:Tiu diskuto estas tre interesa. Tamen (kaj bedaŭrinde), mia komento estos ekstertema:
Eddycgn:Vi tute pravas. Ne pli sorĉistinoj, ne pli harakiro!
Tio montras ke la okcidenta kaj japana kulturoj estas ĉirkaŭ 400 jaroj antaŭe ol la islama kulturo.
Ĉu antaŭe (pasinte) aŭ poste (future)? Tiu parto de Esperanto estas tre konfuza... Mi ne bone komprenas tion. "Iri antaŭen" tempe estas la malo ol "iri antaŭen" pozicie!
"Antaŭa" signifas pasintecon, kara amiko.
Eble, tio ŝajnas ne logika, se ni imagas tempon kiel spaca moviĝo antaŭen al nia futuro.
Tamen imagu ankaŭ, ke ni iras antaŭen (en tempo), rigardante malantaŭen! Tiuokaze la pasinteco estas antaŭ ni.

Ĉu strangas iri, rigardante malantaŭen?
Sed ni do vere ridardas malantaŭen (en pasinta tempo), ĉar ni scias pasintecon, sed ne scias futuron!

Kiu povas vere vidi futuraĵojn?

Tio estas (eble) la logiko, kiu povas klarigi ĉi-kutiman vortuzon en Esperanto sal.gif

marcuscf (프로필 보기) 2010년 11월 13일 오전 12:29:47

Dankon, palaman! Per via analogio, nun mi komprenas kiel imagi tempan moviĝon.

다시 위로