前往目錄

Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?

貼文者: Altebrilas, 2010年10月15日

訊息: 67

語言: Esperanto

Koracio (顯示個人資料) 2010年10月29日下午12:35:12

En Afganio, la internacia koalicio militis pri la justeco, libereco, ktp. La milito estis gajnita, sed la ekoniomio ne estis rekonstruita, kaj la homoj ne povas labori pro doni panon al familianoj. Ili havas liberecon, justecon, ktp., sed ili ne havas panon. Do ili volas, ke talibanoj reiru. La koalicio forgesis la marlovan piramidon.

zan (顯示個人資料) 2010年10月30日上午9:08:45

Laŭ mi sur la tero neniam ekzistas(is,os) militoj por justeco, libereco, ktp. Tio estas nur preteksto. Oni ĉiam batalas pro sia avideco.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月30日下午2:15:53

Estas kulpoj ambaŭflanke. Finfine, ĉiuj deziras trudi sian vivstilon kaj valorojn al popolo, sen klare averti ĝin pri la pagenda prezo.

Milito por petrolo, instigo al egoismo; Ĉantaĝo je perfido, instigo al malamo; Inter ambaŭ restas sufiĉe da loko por la saĝuloj...

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月2日下午9:31:45

Imagu, ke oni donus landon al esperantistoj, kaj ke oni proponus al ili vivi tie.

1. Ĉu vi konsentus?

Laŭ via deziro:

2. Al kiu ekzistanta lando similus tiu esperantista lando?

3. Kiuj valoroj, principoj, idealoj aperus en tia lando?

4. Kio estus deviga, kio estus malpermesata?

zan (顯示個人資料) 2010年11月4日上午1:33:53

2. Al kiu ekzistanta lando similus tiu esperantista lando?
...Israelo.. neatendita trudanto por la origina loĝantaro.
3. Kiuj valoroj, principoj, idealoj aperus en tia lando?
...kaoso tamen sen milito..tio estas bona por mi.
4. Kio estus deviga, kio estus malpermesata?
...Mi nur deziras, ke homaj rajtoj estu respektataj.
1. Ĉu vi konsentus?
Eĉ se la lando estus belega por mi, mi ne konsentus pro la respondo al no-2.

Greedn (顯示個人資料) 2010年11月4日下午4:14:23

Altebrilas:
2. Al kiu ekzistanta lando similus tiu esperantista lando?

3. Kiuj valoroj, principoj, idealoj aperus en tia lando?

4. Kio estus deviga, kio estus malpermesata?
Mi jam skribis en ui fadeno pri simila temo:

2. Kristianio estas la plej kapabla loko por esperantlandanoj.

3. Libereco, gefrateco, interhelpado.

4. Neniu devigita, kaj malpermesata devas esti mortigoj, ŝteloj kaj personaj aŭtojn se temas pri malgranda loko kiel Kristianio.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月4日下午5:15:03

Kompreneble, mi ne celis temigi okupadon de lando kontraŭ la volo de ĝiaj enloĝantoj!

Mi ja scias, ke esperantistaro estas por la paco, la internacia frateco, la homrajtoj, ktp, sed sen precizigi kio ekzakte estas malantaŭ tiaj vortoj.

Mi celis pli precize la temojn, kiuj dividas la homojn, kaj vidi ĉu oni povas trovi metodon por solvi tiajn malkonsentojn.

Mortpuno, Eŭtanazio, gejedziĝo, tolero al mildaj drogoj, minimuma rento por ĉiuj, socia asekuro, virina egaleco, ktp...

Ĉu la rajto havi rimedojn por manĝi estas parto de la homrajtoj aŭ ĉu estas kulpa la homo kiu ne trovas laboron?

Multe da tiaj demandoj estas malfacile solveblaj, kaj laŭ mia persona opinio, ni devas uzi racion por trovi principojn kiuj konvenas al ĉiuj por solvi ilin.

palaman (顯示個人資料) 2010年11月5日下午3:12:18

Altebrilas:Imagu, ke oni donus landon al esperantistoj, kaj ke oni proponus al ili vivi tie.
Eble, estus preferinde komenci apartan temon por ĉi tiu interesa demando.

Tiam multaj partoprenantoj povus rimarki ĝin kaj respondi vian demandaron.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年11月5日下午11:50:31

Saluton!

Se vi kreas tiun fadenon, mi partoprenos. sal.gif

zan (顯示個人資料) 2010年11月8日上午7:13:16

Altebrilas: Mortpuno, Eŭtanazio, gejedziĝo, tolero al mildaj drogoj, minimuma rento por ĉiuj, socia asekuro, virina egaleco, ktp...

Ĉu la rajto havi rimedojn por manĝi estas parto de la homrajtoj aŭ ĉu estas kulpa la homo kiu ne trovas laboron?
Mi tute konsentas. Ĉiu estas interesa temo diskutinda esperante.

回到上端