Zum Inhalt

Ŝi lavas ŝin mem.

von Chainy, 4. November 2010

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

Chainy (Profil anzeigen) 4. November 2010 20:27:55

Se oni diras 'Ŝi lavas ŝin mem', (ŝin, ne sin) ĉu mi pravas ke tio havas la jenan signifon:

Ŝi lavas alian virinon kaj ŝi faras tion sen helpo de iu alia homo.

Nu bone, stranga frazo, sed nur ekzemplo...

Kaj la diferenco inter:

1. Ŝi lavas sin
2. Ŝi lavas sin mem.

- Laŭ mi, la 'mem' nur emfazas la 'sin', por ke ni nepre komprenu, ke ŝi ne lavas iun aŭ ion alian krom si mem! Ĉu mi pravas?

Kirilo81 (Profil anzeigen) 4. November 2010 21:14:57

Jes, mi konsentas kun via argumentado.

"Ŝi lavas sin mem." estas iom redunda, eble por emfazi, ke neniu alia persono ludas rolon ĉi-situacie (ekzemple parolante pri juna infano, kiu ĵus lernis lavi sin).

antoniomoya (Profil anzeigen) 4. November 2010 21:28:38

Mi dirus, por eviti konfuzojn:

"Ŝi mem lavas ŝin".

Amike.

horsto (Profil anzeigen) 5. November 2010 16:29:43

antoniomoya:Mi dirus, por eviti konfuzojn: "Ŝi mem lavas ŝin".
+1

Roberto12 (Profil anzeigen) 13. November 2010 20:51:57

+1.

Ankaŭ, mi volas diri ke mi kredas ke la subaj pravas:

Ŝi mem lavas lin = "she herself washes him"
Ŝi lavas lin mem = "she washes him himself"

T.e. la adjektivo mem modifas tiun apud kiu estas ĝi.

Zurück nach oben