Al la enhavo

Ŝi lavas ŝin mem.

de Chainy, 2010-novembro-04

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-novembro-04 20:27:55

Se oni diras 'Ŝi lavas ŝin mem', (ŝin, ne sin) ĉu mi pravas ke tio havas la jenan signifon:

Ŝi lavas alian virinon kaj ŝi faras tion sen helpo de iu alia homo.

Nu bone, stranga frazo, sed nur ekzemplo...

Kaj la diferenco inter:

1. Ŝi lavas sin
2. Ŝi lavas sin mem.

- Laŭ mi, la 'mem' nur emfazas la 'sin', por ke ni nepre komprenu, ke ŝi ne lavas iun aŭ ion alian krom si mem! Ĉu mi pravas?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2010-novembro-04 21:14:57

Jes, mi konsentas kun via argumentado.

"Ŝi lavas sin mem." estas iom redunda, eble por emfazi, ke neniu alia persono ludas rolon ĉi-situacie (ekzemple parolante pri juna infano, kiu ĵus lernis lavi sin).

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-novembro-04 21:28:38

Mi dirus, por eviti konfuzojn:

"Ŝi mem lavas ŝin".

Amike.

horsto (Montri la profilon) 2010-novembro-05 16:29:43

antoniomoya:Mi dirus, por eviti konfuzojn: "Ŝi mem lavas ŝin".
+1

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-novembro-13 20:51:57

+1.

Ankaŭ, mi volas diri ke mi kredas ke la subaj pravas:

Ŝi mem lavas lin = "she herself washes him"
Ŝi lavas lin mem = "she washes him himself"

T.e. la adjektivo mem modifas tiun apud kiu estas ĝi.

Reen al la supro