去目錄頁

Plifaciligado De Frazo

Abusonhhoson, 2010年11月7日

讯息: 14

语言: Esperanto

mihxil (显示个人资料) 2010年11月8日下午11:09:57

sudanglo: Ne ĉiam - rapidi estas plena verbo kiel kuri.
Bona ekzemplo, do eĉ tiu 'regulo' ne absolutas.

sergejm (显示个人资料) 2010年11月9日上午6:14:25

Nur reguloj de Fundamento estas absolutaj, aliaj verŝajne havas esceptojn.
Pri 'kiuristas' mi eraris.

sudanglo (显示个人资料) 2010年11月9日下午12:53:04

Mi legis ekzemplon de verbigo de adjektiva radiko kiu tre plaĉis - estis tre elvokiva - kaj portis multi pli da signifo ol esti plus adjektivo.

Rigardu, io nigras en la angulo. Oni sentas misteron, eĉ minacon en tio.

amemulo (显示个人资料) 2010年11月21日下午4:05:28

sudanglo:
Ekz. ĉe adjektiva radiko efektive estas (preskaŭ?) ĉiam tiel ke '/radiko/i' simple signifas 'esti /radiko/a'.
Ne ĉiam - rapidi estas plena verbo kiel kuri.

'La trajno rapidis for en la tunelon' ne signifas ke la trajno estis rapida, sed ke la trajno forveturis rapide.

'Kontinui povas esti pli ol esti kontinua'. li kontinuis.
Ĉu ne "la trajno rapidis" signifas ke la trajno iras rapide, do ke la trajno estas rapida?
nelogikas rapidi malrapide. (sed verdire ja eblas)
Ho, la esperanta vortaro de ĉi tiu retpaĝo difinas "rapida"n kiel "faranta en malgranda tempo". Tio ne ĝustas ĉu ne?

回到上端