К содержанию

fantazia ludo en eo

от hoplo, 5 мая 2007 г.

Сообщений: 63

Язык: Esperanto

andreasvc (Показать профиль) 21 мая 2007 г., 10:59:13

galvis:Saluton:
tempo-fari-havi-legemulo-perdi
Legemulo havas multa da tempo, kaj faras vojaĝojn al malproksimaj kaj perditaj mondoj.

Vortoj:
violonĉelo, problemo, perforto, veli, rampi

NORDULINO (Показать профиль) 21 мая 2007 г., 11:04:34

Legemulo, kiu ne havis tempon fari alie ol legi librojn, subite perdis siajn okulvitrojn. Ho ve!

andreasvc (Показать профиль) 21 мая 2007 г., 11:13:44

Mielo:(Pardonon ! Vi pravis, mi volis skribi: aŭrore.)
Sed, ankoraŭ, kaj la eo-angla vortaro, kaj la eo-eo vortaro de lernu ne konas ĉi tiun vorton. Do, mi miras, kie vi trovis tian vortan? Kaj kion ĝi signifas?

horsto (Показать профиль) 21 мая 2007 г., 15:44:13

andreasvc:
Mielo:(Pardonon ! Vi pravis, mi volis skribi: aŭrore.)
Sed, ankoraŭ, kaj la eo-angla vortaro, kaj la eo-eo vortaro de lernu ne konas ĉi tiun vorton. Do, mi miras, kie vi trovis tian vortan? Kaj kion ĝi signifas?
Aŭroro estas la Esperanta vorto por la roma diino de la matenruĝo (Aurora). Aŭrori signifas eklumi de la ruĝa matena suno.

white knight (Показать профиль) 26 мая 2007 г., 8:53:15

NORDULINO:Legemulo, kiu ne havis tempon fari alie ol legi librojn, subite perdis siajn okulvitrojn. Ho ve!
Bonvolu skribi novajn vortojn!

Belapo (Показать профиль) 26 мая 2007 г., 9:04:09

fromaĝo
mistifiki
alko
Finnlando
akordiono

Mielo (Показать профиль) 26 мая 2007 г., 10:39:10

horsto:
andreasvc:
Mielo:(Pardonon ! Vi pravis, mi volis skribi: aŭrore.)
Sed, ankoraŭ, kaj la eo-angla vortaro, kaj la eo-eo vortaro de lernu ne konas ĉi tiun vorton. Do, mi miras, kie vi trovis tian vortan? Kaj kion ĝi signifas?
Aŭroro estas la Esperanta vorto por la roma diino de la matenruĝo (Aurora). Aŭrori signifas eklumi de la ruĝa matena suno.
Jes, aŭoro estas parto de tago, kiam la suno vekiĝis. Sed, ĝi ne estas ĉiam ruĝa. rido.gif

La Reta vortaro skribas:

1. Matena krepusko, matenruĝo: aŭroro kun rozkoloraj fingroj (konsiderata kiel manifestiĝo de la samnoma diino, beletra metaforo).
2. (figure) Esperiga komenciĝo: ĉe la aŭroro de la vivo; la aŭroro de novaj tempoj

Ĉu vi ne konas la faman rusan ŝipon, kiu nomo estis Aŭrora ?

Urho (Показать профиль) 26 мая 2007 г., 17:37:01

Belapo:fromaĝo
mistifiki
alko
Finnlando
akordiono
Ili manĝis pecon da fromaĝo kaj mistifikis unun personon ĉe tablo per rakonti pri la vivo de iu alko en suda Finnlando, aŭskultante samtempe sonojn belegajn de akordiono.

Jen miaj vortoj

Kalevala
epopeo
traduko
nacia
Suomio

Urho (Показать профиль) 27 мая 2007 г., 5:34:11

Urho:Kalevala
Suomio
Mi iomete helpas vijn:

Suomio = Finnlando;
Kalevala ( bonvolu vidi http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalevala )

Terurĉjo (Показать профиль) 27 мая 2007 г., 6:55:29

Inter multegaj naciaj epopeoj, jam tradukitaj en preskaŭ ciujn mondajn lingvojn, ekzistas la unika epopeo de la glora suomia popolo, kiu nomiĝas Kalevala, kaj en kiu forestas milito kaj bataloj.

Mi prenis libron, malfermis ĝin kaj elektis vortojn: reĝo, suba, frunto, tempo, atingi.

Provu okulumo.gif !

Наверх