Al la enhavo

Ni la katalunoj ne estas hispanoj: diferencoj inter katalunoj kaj hispanoj

de kingkat, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-18 12:51:33

La hispanoj estas por ni tiom fremdaj kaj malsamaj, kiom la germanoj aŭ la marokanoj. Tiuj ĉi estas kelkaj karakteristikoj de la katalunoj, el kiuj multaj iĝas nin malsamaj de la hispanoj kaj faras nin deziri plenan sendependecon de Hispanio (pardonu la erarojn):

1. Ni estas nacio.

2. Ni havas propran lingvon.

3. Ni havas propran flagon.

4. Ni estas fizike malsamaj.

5. Ni volas decidi nian propran estontecon kiel nacio.

6. Ni ne volas esti ekonomie ekspluadataj.

7. Ni ne konsideras nin sisteme superaj nek pli bonaj ol aliaj popoloj aŭ nacioj.

8. Ni havas nenian komplekson de malsupereco estiel nacio.

9. Ni ne estas malfortaj nek servilaj antaŭ iu ajn pova nacio.

10. Ni volas niajn proprajn oficialajn sportajn teamojn.

11. Ni ne sentas nin identigitaj kun la hispana teamo de futbalo.

12. Ni konscias, ke Barça reprezentas Katalunion kaj Real Madrid la ĉefurbon de Hispanio.

13. Ni konsideras monarkion kiel eksmoda institucio kaj ni ne volas pagi ĝin per niaj impostoj.

14. Ni ne ĝojas nek amuzas per turmentado de bestoj kaj rigardas la taŭrolukton kiel io malkuraĝa, kruela, honta kaj propra de la Tria Mondo.

16. Ni ne emas, ke la "flamenko" estu prezentata kiel nacia danco (la nia estas la sardano).

17 Ni ne povus senti nin identigitaj per la bildo pri Hispanio prezentata en la mondo.

18. Ni ne ŝatas la hispanan kinon.

19. Ni ne ŝatas la hispanan literaturon.

20. Ni ne festenas la samajn festojn.

22. Ĝenerale ni ne sentas nin identigitaj per sia kulturo.

23. Ni ne konsideras nin la centro de l' mondo.

24. Ni ne estas fanfaronaj nek arogantaj.

25. Ni ne estas fierecaj.

276. Ni ne estas maledukitaj nek ŝatas insulti.

27. Ne ŝatas nin malŝati.

28. Ni ne estas nesciaj.

29. Ni ne estas rasistaj nek ksenofoboj.

30. Ni ne estas faŝistoj.

31. Ni ne estas imperiistoj.

32. Ni ne estas aŭtoritataj.

35. Ni ne minacas.

36. Ni ne trouzas la povon.

37. Ni ne estas malmoderaj.

38. Ni ne estas hipokritaj.

39. Ni ne estas cinikaj.

40. Ni ne uzas mensogon nek perfidon kutime.

41. Ni ne estas manipulatoraj.

42. Ni ne estas enviemaj.

43. Ni ne estas malkleraj.

44. Ni ne estas masklismaj.

45. Ni ne estas klaĉaj kaj ni ne ŝatas la programojn pri "famuloj".

45. Ni ne havas la lertecon fari la ridiklon konstante.

46. Ni ŝatas lingvojn.

KTP

Mi povus aldoni multajn plu.

NI LA KATALUNOJ NE ESTAS HISPANOJ NEK VOLAS ESTI HISPANOJ.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-18 15:05:42

kingkat:La hispanoj estas por ni tiom fremdaj kaj malsamaj, kiom la germanoj aŭ la marokanoj. Tiuj ĉi estas kelkaj karakteristikoj de la katalunoj, el kiuj multaj iĝas nin malsamaj de la hispanoj kaj faras nin deziri plenan sendependecon de Hispanio (pardonu la erarojn):
Mi ne diskutos pri viaj sentoj. Mi parolas pri la sentoj de vi mem kaj tiuj katalunoj kiuj sentas same, kiel vi. Mi nur dirus ke ne ĉiuj la katalunoj sentas tiel kaj vi ne decidas kiu estas kataluno kaj kiu ne. Mi sentas min urbano el mia urbo, tamen multaj opinias ke mi ne estas ĉar mi ne ŝatas kelkajn tradiciajn kutimojn. Ili ne havas povon sur miaj sentoj.

Ankaŭ, mi ne diskutos ĉiun punkton el via listo. Tamen la sepa punkto ridigas min post legi plene la liston. Tio krom diri ke ŝati aŭ ne ŝati aferojn el aliaj hispanaj regionoj ne rilatas al la propra deveno; tio nur rilatas al personaj ŝatoj. Tial japano povas senti sin japano kaj danci flamenkon kaj manĝi montaran ŝinkon. Via problemo rilatas al blinda malamo. Mi ne sentas min katalunon kaj laŭ mi, estas aferoj katalunaj ŝatindaj kaj ankaŭ mi ne ŝatas la flamenkajn dancojn.

Malgajigis min ĉiam, vidi kiel kelkaj miskomprenas la celon de Esperanto kaj fiuzas ĝin politike por fermiĝi anstataŭ por malfermiĝi.

Malamo estas en via koro, nek en la mia, nek en la koro de ĉiu hispano.

Ĝis, Novatago.

Continuum (Montri la profilon) 2010-decembro-18 15:17:25

Mi dirus nur unu aferon pri tiu malamaĵo:
Anstataŭigu la vorton "Ni" per "Mi", tiu estos pli sincera! rido.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-18 15:18:51

kingkat:
40. Ni ne uzas mensogon nek perfidon kutime.

NI LA KATALUNOJ NE ESTAS HISPANOJ NEK VOLAS ESTI HISPANOJ.
Ĉu "AF" estas kataluna aŭ afganistana landosimbolo??

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-18 16:00:30

kingkat:NI LA KATALUNOJ NE ESTAS HISPANOJ NEK VOLAS ESTI HISPANOJ.
Sed, ĉu ne veras ke Katalunujo estis origina parto de Hispanujo? Vi ja ne povas diri ke Katalunoj ne estas hispanoj. Hispanoj ne estas Katalunoj, sed Katalunoj estas hispanoj.

Laŭ historio, ŝajnas al mi ke Kataluno havis povo kiun aliaj partoj de la nacio Hispanujo (en kiu estis ankaŭ Kataluno) elprenis. Eble, tio estis maljusta, kaj se tio estas vera, Hispanujo devus redoni al katalunujo lia povo.

SED, se Katalunujo havis tro da povo, ol tio kiu estas justa, kial devus Hispanujo doni al katalunujo pli da povo ol tio kiu necesas?
36. Ni ne trouzas la povon.
Kial vi scias tion se vi ne havas la povon ĉar "Hispanujo ŝtelis ĝin ktp"? Mi malamas tiujn ĉi vortojn, sed: "vortoj estas malfortaj sen pruvo/sperto".
18. Ni ne ŝatas la hispanan kinon.
(...)
46. Ni ŝatas lingvojn.
(ktp)
(redaktite)
Tiuj nur estas opinioj de vi kaj ne de ĉiuj katalunoj. Eble multaj katalunoj amas hispanan kinon?

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-18 16:17:16

Por helpi vian ĉeeston en lernu! mi konsilas al vi [url=http://eo.lernu.net/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]legi la regulojn[/url] de la forumo.
En la tuta paĝaro estas malpermesite:
Uzi fivortojn aŭ ofendajn esprimojn. Tio inkluzivas salutnomojn, mesaĝojn, forum-mesaĝojn, sinprezentojn ks. La sola loko, kie povas esti fivortoj, estas "Vortlernado".
Uzi maldecajn bildojn aŭ fotojn, kiuj iel ofendas aliajn uzantojn aŭ kulturojn, por via profil-bildo.
Sendi maldecajn bildokartojn al aliaj uzantoj.
Anonci informojn, kiuj:
-Provokas nacian, rasan, religian, socian
kaj seksan malamon;
-Disvastigas, propagandas aŭ reklamas perforton, narkotaĵojn aŭ similajn substancojn;
-Iel kalumnias, ofendas iun ajn homon;
-Malrespektas rajton de persono al la privata vivo;
-Malrespektas ies aŭtorajn rajtojn, markojn aŭ licencojn. Se vi uzas kopirajtan materialon, nepre indiku la fonton.
Uzi la paĝaron por komercaj celoj. La sola loko, kie vi povas reklami iun produkton ks. aŭ informi pri ĝi, estas la forumo, sub "Pri ĉio cetera".
Uzi la mesaĝsistemon, la traduksistemon aŭ la lingvohelpantejon por reklamado aŭ por sendado de rubmesaĝoj.
Skribadi al la uzantoj post kiam ili petis vin ne fari tion. Bonvolu respekti ilian deziron.
Enmeti skriptojn, kiuj povas damaĝi la paĝaron.

Specifaj reguloj por la forumoj de lernu!:
Ne skribadu pri io, kio tute ne rilatas al la temo.
Kontrolu, ĉu la temo, kiun vi kreas, ankoraŭ ne ekzistas en la forumo.
En esperant-lingvaj fadenoj skribu nur en Esperanto.
En nacilingvaj fadenoj skribu en tiu lingvo, por kiu ĝi estas kreita. Se vi skribas en Esperanto, bonvolu traduki la tekston nacilingven.
La sola loko, kie vi rajtas uzi forumojn por komercaj celoj, estas sub la temo "Pri ĉio cetera".
Multnombraj samaj aŭ preskaŭ samaj mesaĝoj estas malpermesitaj.
Ne kalumniu kaj ne diskutu nehoneste. Ekzemple, estas malpermesite kripligi la sencon de aliaj mesaĝoj, ŝanĝi viajn komentojn kun la intenco kaŝi aŭ kripligi la sencon, provoki aliajn uzantojn malobservi la regulojn.
Ne enmetu rubaĵojn.
Obeu la administrantojn de la paĝaro. Se vi estis avertita traduki vian mesaĝon aŭ korekti ĝin, ĉar ĝi ne obeas la regulojn, faru tion. Aliokaze viaj mesaĝoj estos forĵetitaj, kaj poste vi estos blokita, kaj ne plu povos uzi la paĝaron.
Ne miskomprenu min. Mi ne sciigos al lernu! teamo pri tiu ĉi fadeno. Ĝi nur damaĝas al vi kaj bone montras kian personon vi estas. Mia intenco estas nur sciigi al vi, ke tiu ĉi loko havas regulojn kaj vi neglektis iujn el ili en via mesaĝo. La reguloj ne estas hispanaj eĉ se vi kaj viaj samideanoj ne ŝatas ilin.

Ĝis, Novatago.

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-18 16:48:04

Eddycgn:
kingkat:
40. Ni ne uzas mensogon nek perfidon kutime.

NI LA KATALUNOJ NE ESTAS HISPANOJ NEK VOLAS ESTI HISPANOJ.
Ĉu "AF" estas kataluna aŭ afganistana landosimbolo??
La listo de nacioj de Lernu! ne entenas Katalunion. Do mi uzas iu ajn simbolon; mi sentas min tiom afgano, kiom hispano aŭ franco.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-18 17:34:28

ceigered:Sed, ĉu ne veras ke Katalunujo estis origina parto de Hispanujo? Vi ja ne povas diri ke Katalunoj ne estas hispanoj. Hispanoj ne estas Katalunoj, sed Katalunoj estas hispanoj.

Laŭ historio, ŝajnas al mi ke Kataluno havis povo kiun aliaj partoj de la nacio Hispanujo (en kiu estis ankaŭ Kataluno) elprenis. Eble, tio estis maljusta, kaj se tio estas vera, Hispanujo devus redoni al katalunujo lia povo.
Origine, en la postromia iberio, ekzistis pluraj reĝlandoj. La du pli povaj estis Kastilio kaj Aragono. Katalunio, kiu tiam estis princlando, dependis el Aragono. Tiam laŭ mia scio, Katalunio havis ian memregon sed ne sendependecon. Aragono estis unu el la pli povaj reĝlandoj el eŭropo. La aragona reĝo reĝis en multaj mediteraneaj regionoj kaj katalunio ludis gravan rolon en tiu reĝado en la meditareneaj regionoj.

Hispanujo tiam ne ekzistis tiel, kiel ni konas ĝin hodiaŭ. Tamen por la eŭropanoj, ni ĉiuj estis hispanoj (eĉ la portugalanoj) ĉar Hispanio estas la latina nomo por la Iberia (greka nomo) duoninsulo.

Post la geedziĝo de la reĝoj de Kastilio kaj Aragono, ĉiuj la hispanaj reĝlandoj (krom Portugalujo) estis sub la povo de tiuj reĝoj (Isabel el Kastilio kaj Fernando el Aragono). Tamen la reĝlandoj konservis dum multaj jaroj sian reĝlandecon kaj siajn nomojn.

Mi ne memoras ĝin bone, sed mi dirus ke la unua fojo, kiun hispana imperiestro (denaske germanulo) uzis la nomon Hispanujon por la hispana imperio, la imperiestro portugala plendis pri tio ĉar Portugalujo ankaŭ estis hispana, tamen iom post iom la nomo restis por la lando, kiun hodiaŭ ni konas kiel Hispanujo.

Antaŭ 300 jaroj (pli-malpli) estis enlada milito kontraŭ Katalunio ĉar la katalunaj nobeloj kaj aliaj katalunaj riĉuloj ne volis pagi impostojn al Hispanujo (neniam temis pri kulturaj aferoj). Ili ribeliĝis kaj ekmilitis por sendependiĝi tiel. Katalunio malgajnis la militon (francoj decidis ne helpi ilin). Fakte ia ribelo simila okazis unue en Kastilio kontraŭ la germandevena hispana imperiisto.

Kaj finfine alvenis la lasta enlanda milito kaj la diktatorecon en kiu, katalunoj, same kiel aliaj hispanoj, multe suferis. Kaj jes, oni povas diri ke tiu fiulo nomita Franko, multe malamis Katalunion. Tamen la diktatoreco jam finiĝis (iuj ankaraŭ ne eksciis tiun novaĵon) kaj la hispana imperio ne ekzistas ekde pli ol 100 jaroj antaŭ. Eble Hispanujo nuntempe ne estas tiom libera, kiom mi ŝatus, sed estas facile videbla ke katalunoj rajtas libere paroli katalune, libere loĝi en katalunio, libere diri ke Katalunio ne estas Hispanujo kaj libere sperti sian kulturon.

Ĝis, Novatago.

feliz123 (Montri la profilon) 2010-decembro-18 19:09:45

Kiam vi diras "ni ne estas x", ĉu tio maleksplice signifas ke "hispanoj estas x"?

Silvestre (Montri la profilon) 2010-decembro-18 19:12:00

Ho kingkat, per tiel mesaĝoj vi malhelpas la komprenon sendependiĝi! Katalunanoj estas ĉiel, kaj per nuna vivmaniero, estas pli proksimaj al la ceteraj iberiaj popoloj ol neniam antaŭe. La plejparto el via listo estas stultaĵoj. Bonvolu repensi vian kredaron, ĉar ĝi estas hontinda.

Reen al la supro