Al la enhavo

Ni la katalunoj ne estas hispanoj: diferencoj inter katalunoj kaj hispanoj

de kingkat, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-23 12:02:27

Vesna:Mi miras pri SENSENCA diskuto anstataŭ ignoro de mesaĝoj de iu, kies sola ideo en la mondo estas provoko kaj insulto.
Ĝi ne estas tute sensenca - estas iuj subdiskutoj kiuj estas interesa kaj la konflikto inter malsamaj ideoj, kiu povus krei bonan rezolucion (mi esperas malgajo.gif). Ankaŭ, Novatago ne ignoris la mesaĝo kaj aldonis la regulojn al tiu ĉi temo (mi pensas).

Esperinde, ni povas lerni tion kiu estas la veraj ĝenoj en la menso de kingkat, kaj kingkat povas lerni tiojn kiujn aliaj homoj tie ĉi sentas pri tiaj ideoj.

Do, eble estas "silver lining" (arĝenta subŝtofo - angla idiomo por "bonaĵo de/el pli granda malbonaĵo")?
Mi miregas, ke neniu klakas sur "butono" -spam mesaĝo
Mi ne kredas ke estas publika avizo se oni uzas la "spam" butonon, do tio ne estas certa.
maldeca homo
Oj, oj, la homo ne estas maldeca, la agoj (kaj vortoj) de la homo estas maldecaj rideto.gif.

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-23 18:04:26

ceigered:
Vesna:Mi miregas, ke neniu klakas sur "butono" -spam mesaĝo
Mi ne kredas ke estas publika avizo se oni uzas la "spam" butonon, do tio ne estas certa.
[/quote]Tiun butonon/ligilon ankaŭ oni rajtas uzi por mesaĝoj kiuj neglektas la regulojn. Eĉ en la angla vorto spam estas io pli ol nedeziritaj komercaj mesaĝoj. Se oni ne uzas ĝin kaj iu el la Lernu! teamano ne legas la afiŝon (tio ne maleblas), la afiŝoj ne estos forigitaj.

Ĝis, Novatago.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-23 21:22:09

Ni esperantistoj ekfaros el li bona homo!
Li estas senkonsola, li necesas amikojn...

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-24 01:58:57

novatago:
ceigered:
Vesna:Mi miregas, ke neniu klakas sur "butono" -spam mesaĝo
Mi ne kredas ke estas publika avizo se oni uzas la "spam" butonon, do tio ne estas certa.
Tiun butonon/ligilon ankaŭ oni rajtas uzi por mesaĝoj kiuj neglektas la regulojn. Eĉ en la angla vorto spam estas io pli ol nedeziritaj komercaj mesaĝoj. Se oni ne uzas ĝin kaj iu el la Lernu! teamano ne legas la afiŝon (tio ne maleblas), la afiŝoj ne estos forigitaj.

Ĝis, Novatago.
Mi estas iomete konfuzata - mi volis diri ke eĉ se oni uzas la "spam" butonon, aliaj homoj eble ne scius tion ĉar la uzado de tiu butono ne kreus avizon kiu dirus "iu uzis tiun butonon" al la publiko. Do, eble multaj homoj jam uzis la "spam" butonon, kaj ni ne scias tion pro tio.

Mi bedaŭras, mi havas tro da lingvoj en mia kapo nune, kaj mi ne povas trovi la ĝustajn esperantajn vortojn por skribi kompreneble (aŭ tiel mi sentas).

cellus (Montri la profilon) 2010-decembro-24 04:28:20

Mi pensas ke ĉiu kiu ne pensas ke la mesaĝo estas sensenca, povas ja ignori lin. Le legu, ne skribu, se al vi ne plaĉas.

Koncerne la realan demandon, mi konatiĝis kun kelkaj katalunoj, kaj al miaj nespertaj perceptoj ne estas ia speciala diferenco inter hispano kaj kataluno.

Kiel esperantistoj ni devas de propra sperto scii ke homoj el iu certa lando ne estas similaj. Ĉiuj svedoj ekzemple ne estas kiel mi (kio probable estas beno al la mondo!)

Tie ĉi ni provas krei unu rondon familian el ĉiaj naciecoj kaj etnikaj apartenaĵoj. Nun en la Eŭropa Unio ĉiuj regionoj povas pliprofundigi sian kunlaboron. Bruselo tre ŝatas tiajn kunlaborojn!

Mi deziras al ĉiuj agrablan julon/kristnaskon kaj novan jaron!

Cellus

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-24 09:12:03

ceigered:Mi bedaŭras, mi havas tro da lingvoj en mia kapo nune, kaj mi ne povas trovi la ĝustajn esperantajn vortojn por skribi kompreneble (aŭ tiel mi sentas).
Mi legis la frazon tro rapide kaj eble iomete dormeme. Do, mi kulpas.

ceigered:Mi ne kredas ke estas publika avizo se oni uzas la "spam" butonon, do tio ne estas certa.
Eble estus bonaĵo ke tiaj avertoj ekzistus.

Ĝis, Novatago.

LVX (Montri la profilon) 2010-decembro-26 15:43:35

Nun estu sincera, kiam Hispanujo fariĝis tutmondan ĉampionon de futbalo, ĉu vi ne ĝojgi almenaŭ iomete?

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 01:43:58

Saluton al ĉiuj kaj pardonu min por mia baza esperanto.

1- Mi ankaŭ estas kataluna kaj postulas sendependecon de mia lando, sed mi kredas ke tiu mesaĝo tute malhelpas al la disvastigadon de la kataluna movado. Mi malamas la hispanan ŝtaton sed mi ne malamas la hispanan popolon aŭ lian lingvon. Mi ekzemple ŝatas flamenkon, hispana literaturon kaj hispanan kinon, ni de devas malami aliajn kulturojn por ami nian propran kulturon.

2-Eddycgn: "AF" ne estas la kataluna landosimbolo, sed, ĉi tie en lernu (kiel en UEA) ni ne rajtas havi nian propran secion. Do ni devas elekti se ni devas aperi kiel hispanuloj aŭ elekti alian nacion...
Mi tute ne komprenas kial en esperantujo, la homaro devas memdefini per ŝtatojn... La hispana ŝtaton ekzemple malpermesis la oficialeco de nia lingvo en eŭropo, kaj ni devas havi "ES" en nia landosimbolon, ankaŭ en la Esperanto Movado?

3-Dum multe da jaroj la katalunaj luktis por konstrui alian Hispanion (Ne nur luktis riĉulojn en 1714 Novatago...) Ni luktis pro multinacian aŭ federalan ŝtaton, sed ĝi ne funkciis.
Mi ŝatas kastilian kulturon (ankaŭ mi ŝatas pola kulturon) sed mi ne estas kastilia. Sed, se por esti hispana ni devas anstataŭi nia kataluna kulturob por la kastilia kulturo, pardonu min sed mi ne volas esti hispana kaj mi volas memdecidi la estonteco de mia lando...
Ekzemple: pli ol 150 leĝojn impostas la kastilian en la tuta Hispanio, sed ni ne rajtas memdecidi en kiu lingvo devas esti uzita en niaj lernejoj ĉar la hispana ŝtato ekdecidis ke ni devas instui ankaŭ en la hispanan lingvon.
La kataluna registraro decidis post la morto de Frako la uzo de nia propra lingvo en niaj lernejoj. Kaj nun la plimulto de la reprezentantoj (demokratike elektita) en kataluna ankaŭ defendas la saman. Kial la hispana ŝato devas decidi kiu lingvo ni devas uzi en nia propra lando?
Ĉu ni devas respekti la "lingvaj rajtoj" de la gepatroj? Ĉu vere? Do kial "amazig" ne estas oficiala lingvo en Hispanio se la ŝtato enhavas "Ceuta" kaj "Melilla"?

Do, multe da katalunuloj simple volas memdecidi la estonteco de nia landdo. Ni estas nacio, kvankam la hispanaj juĝistoj decidas kontraŭdemokratie ke ne...
Andoro havas la katalunan kiel oficialan lingvon kaj Hispanio ne decidis pri la lingvan politikon de tiun lando ĉar ĝi estas alia ŝtato, ĉu ne? Do eble ni devas havi nian propran ŝtaton...

Mi scipovas la kastilian, mi ŝatas ĝin, sed ĝi ne estas mia lingvo nek mia kulturo... Mi ankaŭ scipovas la anglan kaj mi ne estas angla. la kataluna estas la propra lingvo de nia lando. (Ankaŭ la hispana estas parolita!!!) Jes, kaj ankau la Amaziga, la urdua, kaj pli ol 300 lingvojn estas parolita en barcelono...
Ni luktis pro "alian multinacian Hispanion", sed post multe da jarojn ni estas tre lacaj... Nun ĝi estas tre malfrue...
por lingva kaj kultura demokratio ni devas diri Ĝis Hispanio! (sen malamo)

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 01:55:23

LVX:Nun estu sincera, kiam Hispanujo fariĝis tutmondan ĉampionon de futbalo, ĉu vi ne ĝojgi almenaŭ iomete?
Tute ne, ĉar la hispana selekzio malpermesas la ekzisto de la kataluna selekzio (ne okazas la saman en britio ekzemple) , kaj hispano venkis kun multe da katalunaj futbalistoj kiu povus venki la tutmondan ĉampionon survestante nian propran flagon.
Eble kataluna povus venki kun sia mema selekzion tiujare...

Tiu venko, la sama jaro kiu la Hispana ŝtaton malpermesis niajn proprajn leĝojn, estas tre grava venko de la hispana naciismo. Nun la postcivilmilita flago estas normala flago pro tio... Antaŭ nun la faŝistoj montris tiun flagon

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-31 03:32:36

Do, eble, se la ŝtato de Hispanujo reprezentus la katalunan loĝantaron pli bone, ĉu vi (la katalunoj kiuj volas sendependiĝi el Hispanujo) estus kiel feliĉa kiel vi sendepediĝis?

Mi komprenas, de viaj penspunktoj, ke la problemo estas ke vi sentas ke vi ne povas direkti vian propran destinon kiel komunaĵo - ĉu mia kompreno estas bona?

Do, ĉu reformita Hispanujo (eble pli kiel la EU/UUEE?), kie la regionoj havas pli da povo, estas egale bona kiel sendependa Katalunujo? Eble tio estus pli bona ol sendependa Katalunujo, ĉar vi ankoraŭ havus interrilatojn kun la aliaj regionoj de historia Hispanujo, sed vi povus havi vian propran "memon" (bazita sur la anglalingva koncepto, "self").

Mi komprenas ke eŭropaj nacioj historie havas fortajn centrajn regpovojn, kiel Francujo, ne tute kiel ĉiuj la nacioj de la historia Anglosfero. Do, eble tiu ĉi interparolado estas konfuzita por mi okulumo.gif

Reen al la supro