Al la enhavo

Ni la katalunoj ne estas hispanoj: diferencoj inter katalunoj kaj hispanoj

de kingkat, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 03:54:33

Jes!

Fakte ni jam diris ke Ni luktis pro "alian multinacian Hispanion" aŭ reformita hispanion, sed post multe da jarojn ni estas tre lacaj... ni defendis tion almenaŭ dum 200 jaroj, sed nun ni vidas ke ni estas la nuna nacio enhavita en la hispanan ŝtaton kiu defendas tion. Fakte la kastilia kulturo kaj kastilia lingvo estas la oficialaj, kaj la eŭskioj antaŭ 200 jaroj jam defendis lia sendependecon kaj ne volas neniu reformita aŭ ne reformita hispanion.
Ni estis la nuna nacio kiu defendis historie la federacio, sed nun ni vidas ke ni parolis kontraŭ muron...
Do, laŭ nia vidpunkton, nia "hispana projekto" ne funkciis kaj estas finita.
Nun ni devas decidi se ni volas resti en hispanio sen la memdecido pri gravaj aferoj aŭ ni devas havi nian propran voĉon en eŭropo kaj en la tuta mondo.

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 04:51:24

Grava afero:

Ni ne havos la sendependecon per pafilojn aŭ per malamon.

Ni luktas kulture, feste kaj muzike:
LipDup per la independència

novatago (Montri la profilon) 2010-decembro-31 12:48:44

DaniBCN:Dum multe da jaroj la katalunaj luktis por konstrui alian Hispanion (Ne nur luktis riĉulojn en 1714 Novatago...)
Fakte mi ankoraŭ ne vidis militon, en kiu batalis riĉuloj. Riĉuloj ĉiam bataligas malriĉulojn. Riĉuloj decidas militi sed kutime ne batalas.

DaniBCN:Ekzemple: pli ol 150 leĝojn impostas trudas la kastilian en la tuta Hispanio, sed ni ne rajtas memdecidi en kiu lingvo devas esti uzita en niaj lernejoj ĉar la hispana ŝtato ekdecidis ke ni devas instui ankaŭ en la hispanan lingvon.
Mi ne scias ĉu vi ne komprenis min aŭ ĉu mi ne komprenis vin. Mi jam vidigis la katalunajn leĝojn, kiuj igas la katalunan lingvon esti la instruan rimedon en la lernejoj kaj la hispana lingvo estas nur alia lernobjekto. Miaj katalunaj amikoj, kiuj havas gefilojn en lernejo, konfirmis al mi ke en la neprivataj lernejoj, oni instruas per la kataluna kaj ke nur en kelkaj privataj lernejoj, oni instruas per la hispana se la gepatroj decidis tion.

DaniBCN:Kial la hispana ŝato devas decidi kiu lingvo ni devas uzi en nia propra lando?
La hispana ŝtato, nuntempe ne nur ne malpermesas paroli la katalunan sed ankaŭ garantias la rajton pri paroli katalunan kaj la okcitanan en katalunio. Hispanaj leĝoj diras ke ĉiu loĝanto "devas kaj rajtas" scii la hispanan, same kiel ĉiu loĝanto en katalunio "devas kaj rajtas" scii la katalunan. Tamen, la leĝoj nenion diras pri kiu lingvo, oni devas uzi, se oni ne parolas pri lernejaj aferoj.

Ĝis, Novatago.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-decembro-31 13:04:58

Ne ekzistas pli malbona blindulo ol tiu kiu ne tute volas vidi.

Amike (el suda hispanregiono)

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-31 15:36:55

antoniomoya:Ne ekzistas pli malbona blindulo ol tiu kiu ne tute volas vidi.
Eble tia blindulo havas la plej bonan aŭdokapablon (kiel sonaro) okulumo.gif
(nur ŝerce)

Novatago:Riĉuloj ĉiam bataligas malriĉulojn. Riĉuloj decidas militi sed kutime ne batalas.
Krom se ili estas kiel kavaliroj, sed nur se ili estas ankaŭ la riĉaj kore...

Mi nun kredas (bazite sur tiu ĉi interparolado) ke ne estas minacego al la plej granda parto de la kataluna kulturo kaj lingvo, sed mi sentas ke eble la problemo estas pli historia kaj kompleksa ol se la problemo estus nur kultura kaj lingva. Mi nun kredas ke multaj (sed klare ne ĉiuj) katalunoj simple ne troamas la Hispanuja registaro kaj ne samopinias pri multaj aferoj kun la Hispanuja registaro?

Eble tio estas nekomprenebla, sed mi supozas ke la ekzistado de iuj ajn ŝtatoj ankaŭ estas nekomprebla.
La hispana ŝtato, nuntempe ne nur ne malpermesas paroli la katalunan sed ankaŭ garantias la rajton pri paroli katalunan kaj la okcitanan en katalunio
La hispana ŝtato, nuntempe ne nur permesas paroli la katalunan sed ankaŭ garantias la rajton paroli katalunan kaj la okcitanan en katalunio? Tro da neoj al mi haha.

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 15:53:32

novatago:
DaniBCN:Dum multe da jaroj la katalunaj luktis por konstrui alian Hispanion (Ne nur luktis riĉulojn en 1714 Novatago...)
Fakte mi ankoraŭ ne vidis militon, en kiu batalis riĉuloj. Riĉuloj ĉiam bataligas malriĉulojn. Riĉuloj decidas militi sed kutime ne batalas.

DaniBCN:Ekzemple: pli ol 150 leĝojn impostas trudas la kastilian en la tuta Hispanio, sed ni ne rajtas memdecidi en kiu lingvo devas esti uzita en niaj lernejoj ĉar la hispana ŝtato ekdecidis ke ni devas instui ankaŭ en la hispanan lingvon.
Mi ne scias ĉu vi ne komprenis min aŭ ĉu mi ne komprenis vin. Mi jam vidigis la katalunajn leĝojn, kiuj igas la katalunan lingvon esti la instruan rimedon en la lernejoj kaj la hispana lingvo estas nur alia lernobjekto. Miaj katalunaj amikoj, kiuj havas gefilojn en lernejo, konfirmis al mi ke en la neprivataj lernejoj, oni instruas per la kataluna kaj ke nur en kelkaj privataj lernejoj, oni instruas per la hispana se la gepatroj decidis tion.

DaniBCN:Kial la hispana ŝato devas decidi kiu lingvo ni devas uzi en nia propra lando?
La hispana ŝtato, nuntempe ne nur ne malpermesas paroli la katalunan sed ankaŭ garantias la rajton pri paroli katalunan kaj la okcitanan en katalunio. Hispanaj leĝoj diras ke ĉiu loĝanto "devas kaj rajtas" scii la hispanan, same kiel ĉiu loĝanto en katalunio "devas kaj rajtas" scii la katalunan. Tamen, la leĝoj nenion diras pri kiu lingvo, oni devas uzi, se oni ne parolas pri lernejaj aferoj.

Ĝis, Novatago.
Ĝi estis kiel vi diris ĝis la lasta leĝo de la "tribunal constitucional" pri la lingvo en la lernejoj. Sed nun, ne...

Ni povas paroli la katalunan, jes (Kial ne?!) sed ekzemple dum juĝo ni devas paroli hispane kaj en aliaj aferoj.

Sed la grava afero estas, se oni devigas kompreni la kastilian en la tuta hispanio, kiel en nia lasta "estatuto" la hispana ŝtano ne permesas devigi kompreni la kataluna en Katalunio?

Ĉu la kastilia estas pli bona lingvo ol la kataluna?

La ideo de "Lengua común" estas estas malkorekta. Ĝi simple signifas ke se vi estas hispanparolanto vi povas devigi leĝe al la parolantoj de aliaj lingvoj ke ili devas paroli hispane kaj vi ne bezonas parloli siajn lingvojn... (ĉar ili jam comprenas vin)Do, kial ni ne parolas la angla en la tuta hispanio se multe da homoj comprenas tiu lingvo en eŭropo? Ĝi Estas simpla lingva imperiismo...

La nuna "lengua común" estas esperanto...

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-31 17:53:09

DaniBCN:
Ĉu la kastilia estas pli bona lingvo ol la kataluna?

La ideo de "Lengua común" ... Ĝi Estas simpla lingva imperiismo...

La nuna "lengua común" estas esperanto...
Mi simpatias por la katalana, ĉar ĝi estas tre simila al la dialekto de mia naskiĝurbo.

Tamen se mi vojaĝas en Argentinio, Venezuelo, Peruo, Kubo, Meksikio kaj aliaj landoj de latinameriko mi povas paroli nek katalane bedaŭrinde nek esperante, sed nur hispane.
Tio estas nur praktika komento.

Mi tre ŝatas kiel oni parolas la hispanan en Kubo, oni ne prononcas la s-finaĵon, sed anstataŭ oni elparolas tre malfortan "h". Tio sonas tre bela! "Lah casah de mi hermanoh"....

DaniBCN (Montri la profilon) 2010-decembro-31 18:37:26

Mi kredas ke neniu lingvo estas pli bona ol aila lingvo. Unu lingvo ne estas pli bona ĉar ĝi havas pli ol malpli da parolantoj... Do, en la suda ameriko la lingva imperiismo mortigis multe da lingvojn... Ni devas protekti la opresitajn lingvojn...

Ekzemle, mi estis internacia observisto en la suda Meksiko en vilaĝo en kiu la homoj parolas "Tzotzil". Mi serĉis vortaron de tiu lingvon en la ĉefurbo de meksiko kaj simple ne ekzistas! La homoj kiu parolas stzeltal, tzotzil ktp... en meksiko ne havas lingvaj rajtoj! Do, oni diras tiuj lingvoj "dialektoj"?
Ĉu tzotzil' estas dialekto de la hispana?

luno - luna -me'etic
Saluton - hola -shi bat
frato - hermano -ko'om

?????

Sed, krom tio, ankaŭ la hispana lingvo plaĉas al min.
Mi estis en la IJK dum la lasta somero kaj mi tre ŝatis la kuba hispana akcento kaj la hispana kuba linva estructuro!!

-qué tú me ehtá disiendo comemied·da!?

Mi tre ŝatis imiti diversajn akcentojn! La lastajn tagojn ĉe Kubo, la kubanoj kredas ke mi estas el kubo aŭ mi havas kuba familion... Ĝi estis amuza...

Kaj ankaŭ la esperanta akcento de la kubanoj ŝatis min:

-Saluton! Miaj "alumnoj" de "baile"! (amuzege)

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-01 04:29:46

DaniBCN:luno - luna -me'etic
Saluton - hola -shi bat
frato - hermano -ko'om

?????
Mmm.... Eble la originaj formoj estis (ŝerce):
Luna & Me'etic el "Vlẽu'eutniga" (bvlneŭ'eŭtniga)
Hola & Shi bat el "Hioivlath" (ĥjojvblað)
Hermano & Ko'om el "Kheoromanw" (ĥeoromanŭə)

shoko.gif Prahispantzotzillingvo estus interesa! Kompara lingvoscienco helpas nin denove! lango.gif

@ DaniBCN: ĉu ekzistas problemo ke se oni komprenas la hispanan ne bonege kaj vi devas legi kontrakton aŭ alian leĝan/juran tekston, oni nur povas legi ĝi per onia iomete malbona hispana lingvosperto, kaj eble la "leĝa lingvo" (EN: "Legalese") povas esti konfuza al la menson de la leganta katalunulo?

Mi scias ke en la anglosfero, ja estas problemo kun "legalese" ĉar la plej granda parto de la vortoj uzate en leĝaj tekstoj estas de la Franca/Latina lingvo, kaj ne estas faritaj per la uzo de simplaj anglalingvaj vortoj... Tio ja ne estas bona por la civitanoj, sed ja tre bona (kaj sekura) por la grandaj firmoj kaj la registraro malgajo.gif

novatago (Montri la profilon) 2011-januaro-01 13:53:47

DaniBCN:Ĝi estis kiel vi diris ĝis la lasta leĝo de la "tribunal constitucional" pri la lingvo en la lernejoj. Sed nun, ne...
Finfine iu agnoskas ke mi ne mensogis. Ni iras iomete antaŭen... tamen ne multe. Kiel kutime, vi ne parolas klare kaj eble senintence, vi ne eksplikas bone la aferon. Tial kaj pro mia manko de interesiĝo al ĵurnaloj, mi devis splori pri tio, kion vi parolis.

Tio, kion mi trovis, pravigas vin nur parte. Se mi ne trovis la ĝustan novaĵon, bonvole, montru al mi pri kio vi parolas.

La Konstitucia Tribunalo ne igis kontraŭleĝan la instruadon per la kataluna kaj fakte lastatempe verdiktis favore al tio. Do mi supozas ke vi parolas pri la Supera Tribunalo, kiu certe lastatempe verdiktis rilate al la afero. Tamen, ĝi ne verdiktis kontraŭ la instruadon per la kataluna sed favore al la instruado per la hispana. Ekspliki ĝin tiel tute malsamas.

La problemo estas ke 3 familioj iris al tribunalo por peti la rajton de siaj gefiloj pri havi lernejan instruadon per la hispana kaj la tribunalo pravigis ilin. La Supera Tribunalo verdiktis pri egaligi la uzadon de la hispanan kaj la katalunan, ne pri ne uzi la katalunan. Tiu estas la tribunala decido, tamen verŝajne tiu decido ŝanĝos nenion ĉar la kataluna regiona registaro jam decidis ŝanĝi nenion rilate al la afero.

Indas ekspliki ke kvankam nur 3 familioj iris al tribunalo, estas 2 politikaj grupoj kiuj ankaŭ volas ke ĉiuj en katalunio havu la samajn lingvajn rajtojn en la lernejo.

DaniBCN:Ni povas paroli la katalunan, jes (Kial ne?!) sed ekzemple dum juĝo ni devas paroli hispane kaj en aliaj aferoj.
Pri la juĝoj mi ne povas paroli ĉar mi ne scias tamen la kataluna statuto diras ke juĝistoj (inter aliuloj) devas pruvi "taŭgan kaj sifuĉan scion" pri la oficialaj lingvoj en Katalunio. (Artikolo 33-a, tiu artikolo restas netuŝita, do estas laŭleĝa)

DaniBCN:Sed la grava afero estas, se oni devigas kompreni la kastilian en la tuta hispanio, kiel en nia lasta "estatuto" la hispana ŝtano ne permesas devigi kompreni la kataluna en Katalunio?
Bonvole, montru al mi kie diras en la kataluna statuto ke la loĝantoj de katalunio ne devas kompreni la katalunan ĉar mi legis la artikolon rilate al afero kaj la statuto ne nur devigis ĝin sed ankoraŭ devigas ĝin post la verdikto de la Konstitucia Tribunalo pri la statuto. (Artikolo 6-a, tiu artikolo estas tuŝita, tamen la tribunalo nur forigis la vorton "prefera" el la artikolo, rilate al la prefero pri la kataluna super la hispana, do lingvaj devigoj estas netuŝitaj kaj lingvaj rajtoj egaliĝas).

DaniBCN:La ideo de "Lengua común" estas estas malkorekta erara. Ĝi simple signifas ke se vi estas hispanparolanto vi povas devigi leĝe al la parolantoj de aliaj lingvoj ke ili devas paroli hispane kaj vi ne bezonas parloli siajn lingvojn...
Nu, tiu signifo estas por vi. Se mi ekloĝus en Katalunio, mi lernus la katalunan, same kiel faras multaj hispanoj el aliaj regionoj kaj multaj eksterlandanoj kiuj loĝas en Katalunio. La miskompreno ĉi tie estas ke por vi la nura lingvo de Katalunio estas la kataluna tamen vi forgesas ke estas multaj katalunoj, kiuj sentas sin katalunoj kaj hispanoj, kies gepatra lingvo estas la hispana (tial argumentoj pri la angla estas nekompreneblaj). Jes, estus bona afero ke Esperanto estus la komuna lingvo, tamen ĉar la leĝo garantias la uzadon de ambaŭ lingvo en Katalunio mi, nune, ne vidas hispanan imperiismon nenie.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro