Al la enhavo

Ni la katalunoj ne estas hispanoj: diferencoj inter katalunoj kaj hispanoj

de kingkat, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2011-januaro-02 05:12:06

DaniBCN:kastilia kulturo kaj kastilia lingvo estas la oficialaj
Ĉu vere? Ĉu la flamenka danco estas kastilia? Ĉu vi pensas ke eksterlandanoj konas multe pli bone la kastiliajn urbojn ol Barcelono, kiu estas la ĉefurbo de Katalunio? Ĉu la vojo de Sankta Jakobo estas nur kastilia? Ĉu ne estas katalunoj kelkaj el la plej famaj televidaj prezentistoj? Ĉu estas kastilianoj la plej famaj artistoj? Ĉu ne estas kataluna la plej mondfama hispana kuiristo? Ĉu tre ofte aperas Kastilio en televido, ĉefe kontraste al la televida senĉesa ĉeesto de Katalunio? Ĉu ne aperas ĉiujare la "San Ferminojn" de Pamplona, kiu estas la ĉefurbo de Navaro, en la naciaj kaj internaciaj televidkanaloj? Ĉu ne estas fama la ĥota aragona danco? Ĉu ne estas tri oficialaj lingvoj en Katalunio, du en Galegio, du en Eŭskio kaj du en Valencio?

Ĉu vere estas por vi tiel malfacile kompreni ke en Hispanujo estas multe pli ol du kaj multe pli ol tri popoloj? Ĉu vi vere pensas ke ĉiu hispano, kiu ne estas kataluno, pensas, parolas, kantas, dancas, skribas, manĝas kaj ŝercas same al la hispanoj de aliaj regionoj?

La oficiala kulturo en Hispanujo estas ĉiuj la hispanaj kulturoj kaj ĉiuj la hispanaj popoloj fieras pri siaj kulturoj. Ne postuli sendependiĝon kaj ne havi alian lingvon, ne signifas esti unu sola popolo.

Tia estas la naciista blindeco.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2011-januaro-02 05:29:28

DaniBCN:Ekzemle, mi estis internacia observisto en la suda Meksiko en vilaĝo en kiu la homoj parolas "Tzotzil". Mi serĉis vortaron de tiu lingvon en la ĉefurbo de meksiko kaj simple ne ekzistas!
Mi ne scias ĉu facile eblas aĉeti vortaron en Meksikujo, tamen simpla guglado pri la afero montras ke ekzistas vortaro de tiu lingvo.

DaniBCN:La homoj kiu parolas stzeltal, tzotzil ktp... en meksiko ne havas lingvaj rajtoj! Do, oni diras tiuj lingvoj "dialektoj"?
Ĉu tzotzil' estas dialekto de la hispana?
Tiu estas bona demando kaj ankaŭ estas bona demando el kie vi eltiris ke la Tzotzila lingvo estas hispana dialekto. Mi celas diri ke eble iu diris al vi ke tiu lingvo estas dialekto ĉar ĝi estas majaa dialekto. Se iu diris al vi ke la tzotzila estas hispana dialekto, tiu simple ne sciis pri kio parolis.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro