Mesaĝoj: 47
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-18 12:51:23
Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-18 13:27:43
darkweasel:en ĉi fadeno: homoj pravigas tute mallogikan kunmetaĵon per:A kaj b - jes
a) uzado en naciaj lingvoj
b) jama uzado en Esperanto
Kaj pri b aldone vidu: http://esperanto.de/dej/asocio/nr04_04/subtitolo...
Ĉi tie estas informoj pri la grupo, kiu komencis produkti subtitolojn pli frue, ol tiu stranga ulo subite trovis, ke tiu vorto estas mallogika. Vi povas vidi, ke la homoj el tiu grupo uzas nur "subtitolo" Mi povas atesti, ke meze de 2004 jam estis kelkaj filmoj, tradukitaj de tiu grupo, kie estis uzata nur la vorto subtitolo. Krome mi povas atesti, ke inter la homoj, kiuj laboris en tiu grupo estas tre altnivelaj esperantistoj, kaj mi ege malofte iun laŭdas pri tio, kaj neniam senbaze!
horsto (Montri la profilon) 2011-januaro-18 21:32:56
KoLonJaNo:Haha, do oni povus diri: supertekstigi filmon
Alia eblo:
subtekstigi filmon = igi filmon sub tekston
Tio preskaŭ konformas al la celata senco.
Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-19 04:59:02
Pri subtitolo: la PIVa artikolo titolo en PIV 2002 (2005 ĝis la vespero estas for de mi) havas la vorton titoli, kie la senco 3 estas "atribui titolon", do verŝajne la plej taŭga formo estas subtitoli.
Pri subteksto: PIV 2002 ne havas verbon en la artikolo teksto. Evidente la pleja taŭga sufikso ĉi tie estas -iz-. Estas ankaŭ evidente, ke tradicia vorto ĉi tie mankas. Laŭ mia opinio ĉi tie povas esti kaj -i kaj -igi. Sed mi elektus -izi.
Estas ankaŭ alia demando: Ĉu entute estas la bezono havi por tio apartan vorton? Eblas ja diri "fari, atribui" aŭ "provizi"
sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-19 11:48:10
Ekzemple limi/limigi, ruini/ruinigi, loki/lokigi.
Mi pensas ke la principo estas ke oni aldonas 'ig' se oni sentas ke en la specifa frazo la formo sen 'ig' ne estas klara.
Sed 'filmo subtitolita en la franca' estas tute klara.
Tamen, eble mi demandus - ĉu vi havas softvaron por subtitoligi videon?
Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-19 12:49:45
sudanglo:Tamen, eble mi demandus - ĉu vi havas softvaron por subtitoligi videon?Por subtekstigi miajn filmetojn mi uzas Gnome Subtitles kaj Avidemu'x. Tre bonaj programoj
darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-19 16:41:29
sudanglo:Estas vortoj kiuj foje (en la baza senco) aperas en ig-formo, foje ne.Ĉu uzi IG aŭ ne?
Ekzemple limi/limigi, ruini/ruinigi, loki/lokigi.
Mi pensas ke la principo estas ke oni aldonas 'ig' se oni sentas ke en la specifa frazo la formo sen 'ig' ne estas klara.
Sed 'filmo subtitolita en la franca' estas tute klara.
marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-22 00:11:47
Povus esti simple... sed estas ne.
Ĝis nun, mi ne komprenas kiel la sama lingvo povas havi tiel malsamajn signifojn por titolo kaj subtitolo. Mi ne ĝojus se Esperanto havas la saman mallogikaĵon, tial mi preferas la vorton "subteksto" (kaj "subteksti" kun aŭ sen "ig" (ambaŭ estas klaraj)).
sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-23 12:36:20
Cetere, estus utile rezervi 'subteksto' por la senco de kromsignifo.
Plue, mi havas demandon. Kial la subtitoloj (por surduloj) je la franca televido ofte ne korespondas al la dialogoj, dum je la angla televido ili respegulas la parolatajn vortojn preskaŭ perfekte.
Ferdinand Cesarano (Montri la profilon) 2011-januaro-26 21:22:31
En Esperanto, "titolo" signfas "nomo". La ĝustaj signifoj de "subtitolo" do estas:
1e) la titolo de subsekcioj de iu verko (Tio akordas al la portugala uzo, laŭ MarcusCF.)
2e) la duanivela titolo de libro; ekz-e, la verko de Mark Twain nomata "The Innocents Abroad; or, The New Pilgrims' Process"; la verko de Mary Shelley nomata "Frankenstein; or, the Moderbn Prometheus" -- tiuj vortoj kiuj sidas post la punktokomoj konsistigas la subtitolon. (Tio akordas al iu el la uzoj anglalingvaj.)
Por la verbo kiu signifas "aldoni la subtekstojn", mi diras "subtekstigi".
Mi ne trovas utilan sencon ĉe la verbo "subteksti" -- la sola ebla senco estus "esti subteskto". Tial mi por esprimi la sencon "havi la subtekstojn" dirus ĉiam "esti subtekstigita": "La filmo estas subtesktigita", "...subtesktigitas". (Sed mi ne tro plendus pri "subtesktiĝi".)