Al la enhavo

Subteksti aŭ subtekstigi?

de Matthieu, 2011-januaro-17

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-26 23:10:23

Necesas eviti la pensmanieron nacilingvan; necesas trakti logike la Esperantajn radikojn, laŭ iliaj veraj signifoj (ne laŭ la signifoj de la parencaj vortoj alilingvaj).
Jes kaj ne. Se vi tralegos la detalajn difinojn en NPIV vi vidos ke grandparte la Esperanto-radikoj akiris siajn signifojn de aliaj lingvoj. Kaj nature tiel. Ne ekzistis antaŭe iu izolita komunumo parolanta Esperanton kiu evoluigis sian propran vortaron.

Cetere, se vi rigardus pentraĵon en galerio vi eble scivolus kiun titolon donis al ĝi la pentristo. Vi ne demandus 'kio estas la teksto de la bildo'. Do 'subtitolo' por filmoj ne estas tiel malproksima de la baza senco. Kaj tiuj titoloj estas pli titolecaj ol tekstecej en siaj lokigo kaj longo.

Sed tio, kio preskaŭ garantias ke subtitolo estu la preferata formo (kiun rekonas NPIV per eksplicita difino) estas ke ĝi estas tre internacia formo - angle, france, germane, ktp.

Se vi trovas ke 'subteksto' estas pli klara - malpli ambigua, tiam mi devas atentigi vin pri subaŭskulti, subridi, subkompreni, kaj subrigardi kaj aliaj vortoj en kiu 'sub' havas la sencon kaŝan - kiun signifon ĝi ja povus havi en 'subteksto'.

Tio sekvigas, ke necesas kunteksto por kompreni ĉu 'subteksto de filmo' volas diri la kaŝita signifo de la filmo, aŭ subtitolo.

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-26 23:36:51

Ferdinand Cesarano:Ne taŭgas diri en Esperanto "subtitoloj" por esprimi "subtekstoj". Fari tion nur paŭsas (iujn) nacialingvajn formojn. Necesas eviti la pensmanieron nacilingvan; necesas trakti logike la Esperantajn radikojn, laŭ iliaj veraj signifoj (ne laŭ la signifoj de la parencaj vortoj alilingvaj).
Kial tio estas necesa?
Kaj kial oni komencas korekti la signifojn de la esperantaj vortoj de "subtitolo"? Mi povas proponi aliajn vortojn, ekzemple "piedpilko", ĉar vera signifo de ĝiaj elementoj sugestas, ke ĝi estas pilko, sed fakte ĝi estas ludo.

gregorynacu (Montri la profilon) 2011-januaro-27 00:07:02

darkweasel:en ĉi fadeno: homoj pravigas tute mallogikan kunmetaĵon per:
a) uzado en naciaj lingvoj
b) jama uzado en Esperanto
Ja, povus esti "dialog(o)teksto".

gregorynacu (Montri la profilon) 2011-januaro-27 00:18:41

Ŝak: Mi povas proponi aliajn vortojn, ekzemple "piedpilko", ĉar vera signifo de ĝiaj elementoj sugestas, ke ĝi estas pilko, sed fakte ĝi estas ludo.
Ĉu vere? Mi pensis ke piedpilko estas la nomo de la pilko kiun oni piedbatas ludante la ludon futbalo.

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-27 01:18:46

gregorynacu:
Ĉu vere? Mi pensis ke piedpilko estas la nomo de la pilko kiun oni piedbatas ludante la ludon futbalo.
Piedpilko estas ludo. Kaj pilko por tiu ludo estas piedpilka pilko ridulo.gif (fakte estas malpli stulta vorto: futbala pilko)

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-27 07:43:05

Ŝak:
gregorynacu:
Ĉu vere? Mi pensis ke piedpilko estas la nomo de la pilko kiun oni piedbatas ludante la ludon futbalo.
Piedpilko estas ludo. Kaj pilko por tiu ludo estas piedpilka pilko ridulo.gif (fakte estas malpli stulta vorto: futbala pilko)
Piedpilko estas fakte pilko por ludi iun piedpilKAdan sporton, ekzemple futbalo, rugbeo ktp.

Se la pilko estas por futbalo, tiam ĝi nomiĝas 'futbalpilko'. Por rugbeo, rugbeopilko, ktp...

Vidu ĉi tie

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-27 07:51:36

Chainy:
Piedpilko estas fakte pilko por ludi iun piedpilKAdan sporton, ekzemple futbalo, rugbeo ktp.

Vidu ĉi tie
Malĝuste/ Piedpilko estas
PIV2005:Futbalo kaj ties variantoj: usona piedpilko
Kaj mi povas referensi ankaŭ al vikipedio : jen

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-27 12:08:35

Kelkaj alia sportoj estas manpilko, korbopilko, akvopilko kaj bazpilko.

Sed fabrikanto de piedpilkoj ne estas fabrikanto de ludoj.

Do la termino devas esti interpretata laŭ la kunteksto - au se vi preferas, laŭ la konteksto ĉar ne ĉiam estas teksto (litere)kiu indikas la signifon sed la situacio.

Oni povus uzi tian argumenton (signifo laŭ kunteksto) por pravigi 'subtekstigi', tamen mi preferas ke oni diru 'filmo subtitolita en la franca' (pro kialoj jam menciitaj)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-27 12:27:14

Piedpilkado estas la sama afero kiel futbalo. Ekzistas pluraj variantoj de tiu sporto - usona kaj eŭropa piedpilkadoj, rugbeo, kaj eble aliaj, kiujn mi ne konas. La pilko, kiun oni uzas por tiu sporto, estas piedpilko.

Mi scias, ke PIV havas tute mallogikan kaj malĝustan difinon por piedpilko, sed tio ne faras ĝin ĝusta.

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-27 12:28:55

Krom PIV la vorto piedpilko troviĝas en multaj aliaj vortaroj kaj preskaŭ ĉie en la sola signifo: futbalo. Do tiu signifo estas tamen ĝusta.

Reen al la supro