Al la enhavo

Subteksti aŭ subtekstigi?

de Matthieu, 2011-januaro-17

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2011-januaro-17 14:39:01

Kiam oni aldonas subtekstojn al filmo, ĉu oni subtekstassubtekstigas ĝin? Ambaŭ ŝajnas al mi ĝustaj, sed mi ne scias, kiu preferindas.

Antaŭdankon.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 15:34:43

Saluton!

Mutusen:Kiam oni aldonas subtekstojn al filmo, ĉu oni subtekstassubtekstigas ĝin? Ambaŭ ŝajnas al mi ĝustaj, sed mi ne scias, kiu preferindas
Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:

La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.

Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.

Kolonjano

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 16:19:19

Eble kiam M. subtekstigis la filmon li arangis ke K. subtekstu ĝin.

Mi pensas ke estas sufiĉe diri ke iu filmo estas subtekstita en la franca, se ĝi havas subtitolojn en tiu lingvo.

Cetere, eble , mi preferus 'subtitoloj' al 'subteksto'.

Almenaŭ, en la angla, subteksto de filmo povus esti iu signifo kiu kuŝas malantaŭ la ŝajna signifo. Do eblu iu filmo estas ŝajne nur porinfana amuzaĵo sed havas kiel subtekston mesaĝon anti-komunistan.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 17:48:31

Saluton!

sudanglo:Eble kiam M. subtekstigis la filmon li arangis ke K. subtekstu ĝin.
Se M. lasus K-on subtekstigi la filmon, K. unue devus eltrovi kiel fari, ke la filmo subtekstu ... rideto.gif

sudanglo:Mi pensas ke estas sufiĉe diri ke iu filmo estas subtekstita en la franca, se ĝi havas subtitolojn en tiu lingvo.

Cetere, eble , mi preferus 'subtitoloj' al 'subteksto'.
Jes, ankaŭ en la germana ni uzas Untertitel, sed kiel mi kutimas diri: Esperanto ne estas la germana nek la franca nek la angla nek ...

La (bedaŭrinde ne ĉiam malŝalteblaj) subtekstoj kutime estas pli-malpli bonaj kaj kompletaj tradukoj de la dialogoj (kiuj konsistas el frazoj, ĉu ne?) dume aŭdeblaj sam- aŭ alilingve, do tute ne titoloj (vd. la signifojn de titolo!).

sudanglo:Almenaŭ, en la angla, subteksto de filmo povus esti iu signifo kiu kuŝas malantaŭ la ŝajna signifo. Do eblu iu filmo estas ŝajne nur porinfana amuzaĵo sed havas kiel subtekston mesaĝon anti-komunistan.
Denove mi povas diri, ke, jes, ankaŭ en la germana la intelektuloj uzas la vorton Subtext tiucele.

Sed ĉar mi nur estas malklera poleto, mi atendos, ĝis iu saĝulo proponos taŭgan Esperantan terminon aŭ frapos min per ligilo al jam delonge ekzistanta difino.

Kolonjano

horsto (Montri la profilon) 2011-januaro-17 20:57:08

KoLonJaNo:

Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:

La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.

Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
Mi pensas ke ambaŭ ne estas ĝustaj:

teksti ne signifas havas tekston,
do subteksti ne signifas havas subtekston

kaj

subtekstigi filmon signifas igi la filmon subteksto

Kial ne simple esprimi tion laŭ via propono:

aldoni subtekstojn al la filmo

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 22:09:49

Saluton!

horsto:
KoLonJaNo:

Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:

La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.

Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
Mi pensas ke ambaŭ ne estas ĝustaj:

teksti ne signifas havas tekston,
do subteksti ne signifas havas subtekston
Bone.

Evidente mi paŝis en la kaptilon: Estas nur du ebloj kaj oni nepre elektu unu el ili. rideto.gif

horsto:subtekstigi filmon signifas igi la filmon subteksto
Alia eblo:

subtekstigi filmon = igi filmon sub tekston

Tio preskaŭ konformas al la celata senco. okulumo.gif

horsto:Kial ne simple esprimi tion laŭ via propono:

aldoni subtekstojn al la filmo
Do iu filmo havas iajn subtekstojn aŭ estas kun subtekstoj, ĉar iu M. igis iun K. aldoni ilin.

Bone. rideto.gif

Kolonjano

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-18 00:23:52

Se Esperanto estus adoptita mondskale, la aktoroj parolus en nia lingvo kaj ĉi tiu diskuto estus solvita laŭ la maniero, kiel Aleksandro solvis la Gordian Nodon (vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gordia_nodo).

Via,

Daniel

KoLonJaNo:Saluton!

horsto:
KoLonJaNo:

Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:

La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.

Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
Mi pensas ke ambaŭ ne estas ĝustaj:

teksti ne signifas havas tekston,
do subteksti ne signifas havas subtekston
Bone.

Evidente mi paŝis en la kaptilon: Estas nur du ebloj kaj oni nepre elektu unu el ili. rideto.gif

horsto:subtekstigi filmon signifas igi la filmon subteksto
Alia eblo:

subtekstigi filmon = igi filmon sub tekston

Tio preskaŭ konformas al la celata senco. okulumo.gif

horsto:Kial ne simple esprimi tion laŭ via propono:

aldoni subtekstojn al la filmo
Do iu filmo havas iajn subtekstojn aŭ estas kun subtekstoj, ĉar iu M. igis iun K. aldoni ilin.

Bone. rideto.gif

Kolonjano

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-18 11:15:45

Se en la angla, la franca, la germana kaj ankaŭ la hispana, oni diras 'subtitoloj', tiam mi pensas ke tio taŭgas en Esperanto.

Cetere, 'subtitolo' (surekrana teksto de filma dialogo) estas registrita en NPIV.

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-18 11:42:59

Eĉ pli: esperanta vorto estas ĝuste subtitolo. Subteksto estas fantazio de iu idisto, kiu strebas reformi Esperanton.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-18 12:18:28

en ĉi fadeno: homoj pravigas tute mallogikan kunmetaĵon per:
a) uzado en naciaj lingvoj
b) jama uzado en Esperanto

Reen al la supro