Subteksti aŭ subtekstigi?
од Matthieu, 17. јануар 2011.
Поруке: 46
Језик: Esperanto
Matthieu (Погледати профил) 17. јануар 2011. 14.39.01
Antaŭdankon.
KoLonJaNo (Погледати профил) 17. јануар 2011. 15.34.43
Mutusen:Kiam oni aldonas subtekstojn al filmo, ĉu oni subtekstas aŭ subtekstigas ĝin? Ambaŭ ŝajnas al mi ĝustaj, sed mi ne scias, kiu preferindasMi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:
La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.
Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
Kolonjano
sudanglo (Погледати профил) 17. јануар 2011. 16.19.19
Mi pensas ke estas sufiĉe diri ke iu filmo estas subtekstita en la franca, se ĝi havas subtitolojn en tiu lingvo.
Cetere, eble , mi preferus 'subtitoloj' al 'subteksto'.
Almenaŭ, en la angla, subteksto de filmo povus esti iu signifo kiu kuŝas malantaŭ la ŝajna signifo. Do eblu iu filmo estas ŝajne nur porinfana amuzaĵo sed havas kiel subtekston mesaĝon anti-komunistan.
KoLonJaNo (Погледати профил) 17. јануар 2011. 17.48.31
sudanglo:Eble kiam M. subtekstigis la filmon li arangis ke K. subtekstu ĝin.Se M. lasus K-on subtekstigi la filmon, K. unue devus eltrovi kiel fari, ke la filmo subtekstu ...
sudanglo:Mi pensas ke estas sufiĉe diri ke iu filmo estas subtekstita en la franca, se ĝi havas subtitolojn en tiu lingvo.Jes, ankaŭ en la germana ni uzas Untertitel, sed kiel mi kutimas diri: Esperanto ne estas la germana nek la franca nek la angla nek ...
Cetere, eble , mi preferus 'subtitoloj' al 'subteksto'.
La (bedaŭrinde ne ĉiam malŝalteblaj) subtekstoj kutime estas pli-malpli bonaj kaj kompletaj tradukoj de la dialogoj (kiuj konsistas el frazoj, ĉu ne?) dume aŭdeblaj sam- aŭ alilingve, do tute ne titoloj (vd. la signifojn de titolo!).
sudanglo:Almenaŭ, en la angla, subteksto de filmo povus esti iu signifo kiu kuŝas malantaŭ la ŝajna signifo. Do eblu iu filmo estas ŝajne nur porinfana amuzaĵo sed havas kiel subtekston mesaĝon anti-komunistan.Denove mi povas diri, ke, jes, ankaŭ en la germana la intelektuloj uzas la vorton Subtext tiucele.
Sed ĉar mi nur estas malklera poleto, mi atendos, ĝis iu saĝulo proponos taŭgan Esperantan terminon aŭ frapos min per ligilo al jam delonge ekzistanta difino.
Kolonjano
horsto (Погледати профил) 17. јануар 2011. 20.57.08
KoLonJaNo:Mi pensas ke ambaŭ ne estas ĝustaj:
Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:
La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.
Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
teksti ne signifas havas tekston,
do subteksti ne signifas havas subtekston
kaj
subtekstigi filmon signifas igi la filmon subteksto
Kial ne simple esprimi tion laŭ via propono:
aldoni subtekstojn al la filmo
KoLonJaNo (Погледати профил) 17. јануар 2011. 22.09.49
horsto:Bone.KoLonJaNo:Mi pensas ke ambaŭ ne estas ĝustaj:
Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:
La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.
Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
teksti ne signifas havas tekston,
do subteksti ne signifas havas subtekston
Evidente mi paŝis en la kaptilon: Estas nur du ebloj kaj oni nepre elektu unu el ili.
horsto:subtekstigi filmon signifas igi la filmon subtekstoAlia eblo:
subtekstigi filmon = igi filmon sub tekston
Tio preskaŭ konformas al la celata senco.
horsto:Kial ne simple esprimi tion laŭ via propono:Do iu filmo havas iajn subtekstojn aŭ estas kun subtekstoj, ĉar iu M. igis iun K. aldoni ilin.
aldoni subtekstojn al la filmo
Bone.
Kolonjano
danielcg (Погледати профил) 18. јануар 2011. 00.23.52
Via,
Daniel
KoLonJaNo:Saluton!
horsto:Bone.KoLonJaNo:Mi pensas ke ambaŭ ne estas ĝustaj:
Mi estu kuraĝa kaj asertu, ke pro analogio al teksti kaj tekstigi jenaj uzoj estas pravigeblaj:
La filmo subtekstas. = Kiam vi spektos la filmon, vi vidos subtekstojn.
Mutusen subtekstigis la filmon. = M. aldonis subtekstojn al la filmo.
teksti ne signifas havas tekston,
do subteksti ne signifas havas subtekston
Evidente mi paŝis en la kaptilon: Estas nur du ebloj kaj oni nepre elektu unu el ili.
horsto:subtekstigi filmon signifas igi la filmon subtekstoAlia eblo:
subtekstigi filmon = igi filmon sub tekston
Tio preskaŭ konformas al la celata senco.
horsto:Kial ne simple esprimi tion laŭ via propono:Do iu filmo havas iajn subtekstojn aŭ estas kun subtekstoj, ĉar iu M. igis iun K. aldoni ilin.
aldoni subtekstojn al la filmo
Bone.
Kolonjano
sudanglo (Погледати профил) 18. јануар 2011. 11.15.45
Cetere, 'subtitolo' (surekrana teksto de filma dialogo) estas registrita en NPIV.
Sxak (Погледати профил) 18. јануар 2011. 11.42.59
darkweasel (Погледати профил) 18. јануар 2011. 12.18.28
a) uzado en naciaj lingvoj
b) jama uzado en Esperanto