Al la enhavo

Subteksti aŭ subtekstigi?

de Matthieu, 2011-januaro-17

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-27 12:55:29

Ŝak:Krom PIV la vorto piedpilko troviĝas en multaj aliaj vortaroj kaj preskaŭ ĉie en la sola signifo: futbalo. Do tiu signifo estas tamen ĝusta.
Streĉitaj formoj
Notoj pri PIV (serĉu "piedpilko")
senkulpa.gif

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-27 13:30:19

darkweasel:
Ŝak:Krom PIV la vorto piedpilko troviĝas en multaj aliaj vortaroj kaj preskaŭ ĉie en la sola signifo: futbalo. Do tiu signifo estas tamen ĝusta.
Streĉitaj formoj
Notoj pri PIV (serĉu "piedpilko")
senkulpa.gif
Mi konsentas ke tiuj vortoj estas nelogikaj kaj tiel plu. Mi mem uzas nur "futbalo" Sed estas ja fakto, ke tiuj vortoj havas longegan historion en Eo, kaj nun diri, ke piedpilko ne povas signifi futbalon nur surbaze de ies nova elpensaĵo, estas iom ekster de ies rajtoj.
2 sendependaj eo-rus vortaroj diras, ke piedpilko estas nur futbalo. Kion diras viaj vortaroj de Krause kaj Wells?
Ĉio ĉi same (eble en iom malpli alta grado) rilatas ankaŭ "subtitolo" Tiu vorto ja estas en la malnova PIV.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-januaro-27 13:35:51

sudanglo:
Cetere, se vi rigardus pentraĵon en galerio vi eble scivolus kiun titolon donis al ĝi la pentristo. Vi ne demandus 'kio estas la teksto de la bildo'. Do 'subtitolo' por filmoj ne estas tiel malproksima de la baza senco. Kaj tiuj titoloj estas pli titolecaj ol tekstecej en siaj lokigo kaj longo.
Artaĵo havas titolon kaj enhavon. Mi opinias ke la subtekstoj de filmo apartenas al la enhavo de la filmo, ne al la titolo.

sudanglo:
Se vi trovas ke 'subteksto' estas pli klara - malpli ambigua, tiam mi devas atentigi vin pri subaŭskulti, subridi, subkompreni, kaj subrigardi kaj aliaj vortoj en kiu 'sub' havas la sencon kaŝan - kiun signifon ĝi ja povus havi en 'subteksto'.
Do subtitolo estus "kaŝita titolo"?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-27 13:38:03

Jes, estas ĝuste, ke multaj uzas piedpilko kaj subtitolo en mallogikaj signifoj.

Tamen ne ŝajnas al mi bone rekomendi tiun signifon nur tial. La evoluo de Esperanto emas elpuŝi mallogikajn vortojn kaj uzi pli logikajn. Ekzemple, en la komenco oni uzis elrigardi (laŭ la germanaj aussehen, ausschauen) por aspekti. Tion hodiaŭ neniu plu uzas, ĉar oni tute prave agnoskis ĝian mallogikecon kaj malrekomendendecon. Same oni povas fari pri piedpilko kaj subtitolo.

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-27 14:10:31

darkweasel:Ekzemple, en la komenco oni uzis elrigardi (laŭ la germanaj aussehen, ausschauen) por aspekti.
Rusoj certas, ke ĝi estas paŭsaĵo el la rusa, mi ĉiam ridas, kiam mi aŭdas, ke ĝi estas rusa paŭsaĵo, ĉar mi scias, ke ĝi estas ankaŭ germana vorto ridulo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:56:48

Ŝak:Kion diras viaj vortaroj de Krause kaj Wells?
Laŭ Wells:

football - piedpilko, (game) futbalo.

Nu, tio estas, la pilko mem nomiĝas 'piedpilko' kaj la ludo 'futbalo'. Li nenion diras pri 'piedpilkado' aŭ 'piedpilko' kiel nomo de la sporto.

En la angla ni havas unu vorton por la pilko kaj la ludo (football), sed tio ŝajnus iom stranga en Esperanto.

Sed ne tre gravas. Kiel vi diris, vi mem uzas la vorton 'futbalo' - kaj ankaŭ mi dirus 'futbalo' por la ludo, kiun ludas Beckham.

Nu, usonanoj eble havus alian impreson pri la signifo de 'futbalo'...

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-27 16:11:23

Ŝak:
darkweasel:Ekzemple, en la komenco oni uzis elrigardi (laŭ la germanaj aussehen, ausschauen) por aspekti.
Rusoj certas, ke ĝi estas paŭsaĵo el la rusa, mi ĉiam ridas, kiam mi aŭdas, ke ĝi estas rusa paŭsaĵo, ĉar mi scias, ke ĝi estas ankaŭ germana vorto ridulo.gif
Kial ridi? Ĝi plej verŝajne estis paŭsaĵo el la rusa, ĉar tiu estis unu el la denaskaj lingvoj de Zamenhof, kune kun la jida.

Jes, tia formo ankaŭ ekzistas en la germana, sed la influo de la patra lingvo, la rusa, estis verŝajne pli granda.

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-27 16:19:25

Sed nun, mi ekpensis, ke la jida ja estas simila al la germana, ĉu ne? Do, ni eble diru, ke la vorto estis paŭsaĵo el ambaŭ lingvoj! ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-27 16:26:24

evidente ambaŭ lingvoj influis zamenhofon, estas sensence diskuti pri tio

Chainy (Montri la profilon) 2011-januaro-27 16:27:54

Laŭ Vikipedio:

"Laŭdevene, ĝi (la jida) estas ĝermana lingvo; tamen, multaj jidaj vortoj venis el la hebrea kaj slavaj lingvoj."

Do, oni povus diri paŭsaĵo el ĉiuj tiuj lingvoj!

Reen al la supro