Ujumbe: 46
Lugha: Esperanto
Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 1:30:19 alasiri
darkweasel:Mi konsentas ke tiuj vortoj estas nelogikaj kaj tiel plu. Mi mem uzas nur "futbalo" Sed estas ja fakto, ke tiuj vortoj havas longegan historion en Eo, kaj nun diri, ke piedpilko ne povas signifi futbalon nur surbaze de ies nova elpensaĵo, estas iom ekster de ies rajtoj.Ŝak:Krom PIV la vorto piedpilko troviĝas en multaj aliaj vortaroj kaj preskaŭ ĉie en la sola signifo: futbalo. Do tiu signifo estas tamen ĝusta.→ Streĉitaj formoj
→ Notoj pri PIV (serĉu "piedpilko")
2 sendependaj eo-rus vortaroj diras, ke piedpilko estas nur futbalo. Kion diras viaj vortaroj de Krause kaj Wells?
Ĉio ĉi same (eble en iom malpli alta grado) rilatas ankaŭ "subtitolo" Tiu vorto ja estas en la malnova PIV.
marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 1:35:51 alasiri
sudanglo:Artaĵo havas titolon kaj enhavon. Mi opinias ke la subtekstoj de filmo apartenas al la enhavo de la filmo, ne al la titolo.
Cetere, se vi rigardus pentraĵon en galerio vi eble scivolus kiun titolon donis al ĝi la pentristo. Vi ne demandus 'kio estas la teksto de la bildo'. Do 'subtitolo' por filmoj ne estas tiel malproksima de la baza senco. Kaj tiuj titoloj estas pli titolecaj ol tekstecej en siaj lokigo kaj longo.
sudanglo:Do subtitolo estus "kaŝita titolo"?
Se vi trovas ke 'subteksto' estas pli klara - malpli ambigua, tiam mi devas atentigi vin pri subaŭskulti, subridi, subkompreni, kaj subrigardi kaj aliaj vortoj en kiu 'sub' havas la sencon kaŝan - kiun signifon ĝi ja povus havi en 'subteksto'.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 1:38:03 alasiri
Tamen ne ŝajnas al mi bone rekomendi tiun signifon nur tial. La evoluo de Esperanto emas elpuŝi mallogikajn vortojn kaj uzi pli logikajn. Ekzemple, en la komenco oni uzis elrigardi (laŭ la germanaj aussehen, ausschauen) por aspekti. Tion hodiaŭ neniu plu uzas, ĉar oni tute prave agnoskis ĝian mallogikecon kaj malrekomendendecon. Same oni povas fari pri piedpilko kaj subtitolo.
Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 2:10:31 alasiri
darkweasel:Ekzemple, en la komenco oni uzis elrigardi (laŭ la germanaj aussehen, ausschauen) por aspekti.Rusoj certas, ke ĝi estas paŭsaĵo el la rusa, mi ĉiam ridas, kiam mi aŭdas, ke ĝi estas rusa paŭsaĵo, ĉar mi scias, ke ĝi estas ankaŭ germana vorto
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 3:56:48 alasiri
Ŝak:Kion diras viaj vortaroj de Krause kaj Wells?Laŭ Wells:
football - piedpilko, (game) futbalo.
Nu, tio estas, la pilko mem nomiĝas 'piedpilko' kaj la ludo 'futbalo'. Li nenion diras pri 'piedpilkado' aŭ 'piedpilko' kiel nomo de la sporto.
En la angla ni havas unu vorton por la pilko kaj la ludo (football), sed tio ŝajnus iom stranga en Esperanto.
Sed ne tre gravas. Kiel vi diris, vi mem uzas la vorton 'futbalo' - kaj ankaŭ mi dirus 'futbalo' por la ludo, kiun ludas Beckham.
Nu, usonanoj eble havus alian impreson pri la signifo de 'futbalo'...
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 4:11:23 alasiri
Ŝak:Kial ridi? Ĝi plej verŝajne estis paŭsaĵo el la rusa, ĉar tiu estis unu el la denaskaj lingvoj de Zamenhof, kune kun la jida.darkweasel:Ekzemple, en la komenco oni uzis elrigardi (laŭ la germanaj aussehen, ausschauen) por aspekti.Rusoj certas, ke ĝi estas paŭsaĵo el la rusa, mi ĉiam ridas, kiam mi aŭdas, ke ĝi estas rusa paŭsaĵo, ĉar mi scias, ke ĝi estas ankaŭ germana vorto
Jes, tia formo ankaŭ ekzistas en la germana, sed la influo de la patra lingvo, la rusa, estis verŝajne pli granda.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 4:19:25 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 4:26:24 alasiri
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 4:27:54 alasiri
"Laŭdevene, ĝi (la jida) estas ĝermana lingvo; tamen, multaj jidaj vortoj venis el la hebrea kaj slavaj lingvoj."
Do, oni povus diri paŭsaĵo el ĉiuj tiuj lingvoj!
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 4:47:36 alasiri
Se ne, kial en tiom da lingvoj oni parolus pri subtitoloj?
Kaj se estus io en la mondo kiun oni povus etikedi per 'subtitolo' uzante la kaŝan sencon de 'sub', oni frontus la saman problemon, kio ekzistas por 'subteksto' - sed mi pensas ke ne ekzistas io en la mondo kion oni povas tiel etikedi.
Subtitoloj povus principe esti kaŝaj titoloj se tiaj ekzistus, sed ili ne ekzistas.