Vai all’indice

Subteksti aŭ subtekstigi?

di Matthieu, 17 gennaio 2011

Messaggi: 46

Lingua: Esperanto

sudanglo (Mostra il profilo) 18 gennaio 2011 12:51:23

Bela espero, Daniel. Sed estas multe malpli koste aldoni subtitolojn ol dubli, do mi supozas ke eĉ post la fina venko oni tion ofte farus.

Sxak (Mostra il profilo) 18 gennaio 2011 13:27:43

darkweasel:en ĉi fadeno: homoj pravigas tute mallogikan kunmetaĵon per:
a) uzado en naciaj lingvoj
b) jama uzado en Esperanto
A kaj b - jes
Kaj pri b aldone vidu: http://esperanto.de/dej/asocio/nr04_04/subtitolo...
Ĉi tie estas informoj pri la grupo, kiu komencis produkti subtitolojn pli frue, ol tiu stranga ulo subite trovis, ke tiu vorto estas mallogika. Vi povas vidi, ke la homoj el tiu grupo uzas nur "subtitolo" Mi povas atesti, ke meze de 2004 jam estis kelkaj filmoj, tradukitaj de tiu grupo, kie estis uzata nur la vorto subtitolo. Krome mi povas atesti, ke inter la homoj, kiuj laboris en tiu grupo estas tre altnivelaj esperantistoj, kaj mi ege malofte iun laŭdas pri tio, kaj neniam senbaze!

horsto (Mostra il profilo) 18 gennaio 2011 21:32:56

KoLonJaNo:
Alia eblo:

subtekstigi filmon = igi filmon sub tekston

Tio preskaŭ konformas al la celata senco. okulumo.gif
Haha, do oni povus diri: supertekstigi filmon

Sxak (Mostra il profilo) 19 gennaio 2011 04:59:02

Rilate la ĉefan tremon:
Pri subtitolo: la PIVa artikolo titolo en PIV 2002 (2005 ĝis la vespero estas for de mi) havas la vorton titoli, kie la senco 3 estas "atribui titolon", do verŝajne la plej taŭga formo estas subtitoli.
Pri subteksto: PIV 2002 ne havas verbon en la artikolo teksto. Evidente la pleja taŭga sufikso ĉi tie estas -iz-. Estas ankaŭ evidente, ke tradicia vorto ĉi tie mankas. Laŭ mia opinio ĉi tie povas esti kaj -i kaj -igi. Sed mi elektus -izi.
Estas ankaŭ alia demando: Ĉu entute estas la bezono havi por tio apartan vorton? Eblas ja diri "fari, atribui" aŭ "provizi"

sudanglo (Mostra il profilo) 19 gennaio 2011 11:48:10

Estas vortoj kiuj foje (en la baza senco) aperas en ig-formo, foje ne.

Ekzemple limi/limigi, ruini/ruinigi, loki/lokigi.

Mi pensas ke la principo estas ke oni aldonas 'ig' se oni sentas ke en la specifa frazo la formo sen 'ig' ne estas klara.

Sed 'filmo subtitolita en la franca' estas tute klara.

Tamen, eble mi demandus - ĉu vi havas softvaron por subtitoligi videon?

Hispanio (Mostra il profilo) 19 gennaio 2011 12:49:45

sudanglo:Tamen, eble mi demandus - ĉu vi havas softvaron por subtitoligi videon?
Por subtekstigi miajn filmetojn mi uzas Gnome Subtitles kaj Avidemu'x. Tre bonaj programoj lango.gif

darkweasel (Mostra il profilo) 19 gennaio 2011 16:41:29

sudanglo:Estas vortoj kiuj foje (en la baza senco) aperas en ig-formo, foje ne.

Ekzemple limi/limigi, ruini/ruinigi, loki/lokigi.

Mi pensas ke la principo estas ke oni aldonas 'ig' se oni sentas ke en la specifa frazo la formo sen 'ig' ne estas klara.

Sed 'filmo subtitolita en la franca' estas tute klara.
Ĉu uzi IG aŭ ne?

marcuscf (Mostra il profilo) 22 gennaio 2011 00:11:47

Kiam mi ekkonis la vorton "subtitle" en la angla, mi iĝis ege konfuzita! Mi pensis ke la vorto estus samkiel la portugala: filmo/artikolo/rakonto/libro havas titolon (título), kaj ĉiu subseckio/ĉapitro/volumo havas subtitolon (subtítulo). Subtitolo ankaŭ povas esti pli detala teksto skribita sub iu titolo.

Povus esti simple... sed estas ne.

Ĝis nun, mi ne komprenas kiel la sama lingvo povas havi tiel malsamajn signifojn por titolo kaj subtitolo. Mi ne ĝojus se Esperanto havas la saman mallogikaĵon, tial mi preferas la vorton "subteksto" (kaj "subteksti" kun aŭ sen "ig" (ambaŭ estas klaraj)).

sudanglo (Mostra il profilo) 23 gennaio 2011 12:36:20

Mi ne vidas ke estas tiel granda salto inter la signifo de subtitolo en la senco, iu plua klarigo de la ĉefa titolo de libro, kaj subtitolo en la senco tekstumo de la son-trako de filmo. En kiu lasta senco ĝi ekzistas en multaj lingvoj.

Cetere, estus utile rezervi 'subteksto' por la senco de kromsignifo.

Plue, mi havas demandon. Kial la subtitoloj (por surduloj) je la franca televido ofte ne korespondas al la dialogoj, dum je la angla televido ili respegulas la parolatajn vortojn preskaŭ perfekte.

sudanglo (Mostra il profilo) 26 gennaio 2011 23:10:23

Necesas eviti la pensmanieron nacilingvan; necesas trakti logike la Esperantajn radikojn, laŭ iliaj veraj signifoj (ne laŭ la signifoj de la parencaj vortoj alilingvaj).
Jes kaj ne. Se vi tralegos la detalajn difinojn en NPIV vi vidos ke grandparte la Esperanto-radikoj akiris siajn signifojn de aliaj lingvoj. Kaj nature tiel. Ne ekzistis antaŭe iu izolita komunumo parolanta Esperanton kiu evoluigis sian propran vortaron.

Cetere, se vi rigardus pentraĵon en galerio vi eble scivolus kiun titolon donis al ĝi la pentristo. Vi ne demandus 'kio estas la teksto de la bildo'. Do 'subtitolo' por filmoj ne estas tiel malproksima de la baza senco. Kaj tiuj titoloj estas pli titolecaj ol tekstecej en siaj lokigo kaj longo.

Sed tio, kio preskaŭ garantias ke subtitolo estu la preferata formo (kiun rekonas NPIV per eksplicita difino) estas ke ĝi estas tre internacia formo - angle, france, germane, ktp.

Se vi trovas ke 'subteksto' estas pli klara - malpli ambigua, tiam mi devas atentigi vin pri subaŭskulti, subridi, subkompreni, kaj subrigardi kaj aliaj vortoj en kiu 'sub' havas la sencon kaŝan - kiun signifon ĝi ja povus havi en 'subteksto'.

Tio sekvigas, ke necesas kunteksto por kompreni ĉu 'subteksto de filmo' volas diri la kaŝita signifo de la filmo, aŭ subtitolo.

Torna all’inizio