Į turinį

Subteksti aŭ subtekstigi?

Matthieu, 2011 m. sausis 17 d.

Žinutės: 46

Kalba: Esperanto

sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 17:19:53

Weasel, vi tute pravas dirante ke en la evoluo de Esperanto certaj formoj estis elpuŝitaj favore al aliaj, car iel la Esperantistoj trovis ilin nekontentigaj.

En la kazo de 'elrigardi' (por aspekti) probable estis sentate ke tio estas problemeca ĉar ĝi eble povus signifi rigardi elen. La ideo de direkto estas forte ligita al la ago rigardi.

Tamen oni retenis 'eldoni' (eldoni librojn/ eldonisto) probable ĉar la sento estis ke ne estas alia senco kiu povus kaperi la vorton. Por distribui oni ja povas diri disdoni.

Probable la vorto futbalo estis adoptita por povi distingi inter la pilko kaj la sporto. Sed mi sentas ke en la nuna Esperanto 'piedpilko' ankaŭ estas retenata en la luda senco. Cetere, kiel vi nomus la ludon korbopilko aliel.

En la kazo de 'subtitolo' mi tute ne vidas kiel povus estiĝi miskompreno - sed paroli pri la subtekstoj de iu filmo povus ja principe estigi necertecon.

La granda evoluiga forto estas ne tiom logiko kiom la klareco kaj evito de miskompreno. Kaj oni ne povas preteratenti kio okazas en aliaj Eŭropaj lingvoj kiam oni taksas klarecon.

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 17:28:17

sudanglo:
Tamen oni retenis 'eldoni' (eldoni librojn/ eldonisto) probable ĉar la sento estis ke ne estas alia senco kiu povus kaperi la vorton. Por distribui oni ja povas diri disdoni.
Efektive eldoni ne ŝajnas al mi ekstreme mallogika. Eldonisto ja kvazaŭ donas librojn al aliuloj - kaj eldonas ilin, ĉar ili antaŭe estis nur en la eldonejo. Jes, tiu klarigo estas iom stranga, sed ĝi funkcias.

sudanglo:Probable la vorto futbalo estis adoptita por povi distingi inter la pilko kaj la sporto.
Multege pli facile: piedpilko por la pilko kaj piedpilkado por la sporto.

sudanglo:Sed mi sentas ke en la nuna Esperanto 'piedpilko' ankaŭ estas retenata en la luda senco.
Eble, sed tio ne signifas, ke ĝi estu rigardata kiel bona. Temas nur pri ofta, sed mallogika uzo.

sudanglo: Cetere, kiel vi nomus la ludon korbopilko aliel.
Korbopilkado.

sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 27 d. 18:03:33

Korbopilkado certe okazas dum iu matĉo, sed mi pensas tamen ke korbopilko estas la nomo de la sporto. Kaj mi preferus korbopilkisto al korbopilkadisto.

Estus iom peze devi aldoni 'ad' al ĉiuj nomoj de la diversaj pilko-sportoj.

Sxak (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 28 d. 03:13:41

Chainy:
Kial ridi? Ĝi plej verŝajne estis paŭsaĵo el la rusa, ĉar tiu estis unu el la denaskaj lingvoj de Zamenhof, kune kun la jida.
Ĉar estas videble, ke ilia aserto estas bazita nur sur ilia scio de la rusa. Tamen multegaj tiaj kunmetaĵoj en Eo estas ne rusaj, sed multlingvaj. Ekzemple elteni
Sed inter la germana kaj la rusa estas multege da similaj identaj nelogikaj kunmetaĵoj kaj nur parteto da ili trafis en Eon

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 28 d. 08:07:27

sudanglo:Korbopilkado certe okazas dum iu matĉo, sed mi pensas tamen ke korbopilko estas la nomo de la sporto. Kaj mi preferus korbopilkisto al korbopilkadisto.
'Korbopilkadisto' certe estas iom tro longa vorto! Mi rimarkis, ke en Vikipedio oni uzas 'korbopilkADo' por la sporto, sed 'korbopilkisto' por la ludistoj. Do, iom konfuza situacio!

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 28 d. 12:36:36

Chainy:
sudanglo:Korbopilkado certe okazas dum iu matĉo, sed mi pensas tamen ke korbopilko estas la nomo de la sporto. Kaj mi preferus korbopilkisto al korbopilkadisto.
'Korbopilkadisto' certe estas iom tro longa vorto! Mi rimarkis, ke en Vikipedio oni uzas 'korbopilkADo' por la sporto, sed 'korbopilkisto' por la ludistoj. Do, iom konfuza situacio!
Kial?
La homoj, kiuj faras tiun sporton, korbopilkas. Ili estas do korbopilkistoj. La ago (do la sporto) nomiĝas korbopilkado, kaj oni ludas ĝin per korbopilko.

Atgal į pradžią