Al la enhavo

Pri kioj kaj tioj.

de gregorynacu, 2011-januaro-21

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-22 19:51:45

La artikolo de Sergio Potrovskij estas interesega. Jam de longe mi pensas ke la evito de la vortoj "kioj", "ioj", kaj "tioj" estas iom neracia. Se ekzistas vera distingo inter "tiu" kaj "tio", ŝajnas ke egale utila distingo ekzistas inter "tiuj" kaj "tioj".

"Tio" signifas "tiu aĵo" sen aludo al antaŭfiksita aro, krom la universala aro de ĉio, kio ekzistas. "Tiu," aliflanke, elektas unu el iu aro, kuntekste antaŭfiksita. Do, la sama distingo povas ekzisti inter "tioj" kaj "tiuj".

Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.

Tamen, ne estas granda problemo eviti la multnombrajn formojn.

Ĉu iuj kredas ke la -OJ formoj estas malpli Eŭropecaj, kaj tial pli internaciaj ol la tabuo kontraŭ ili?

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-22 20:13:17

T0dd:Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.
Mi, anstataŭ diri "Kioj estas tioj?", preferus/preferas diri "Kiuj aĵoj (aŭ aferoj) estas tiuj?"

T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-22 20:31:46

Hispanio:
Mi, anstataŭ diri "Kioj estas tioj?", preferus/preferas diri "Kiuj aĵoj (aŭ aferoj) estas tiuj?"
Jes, efektive oni povas tute eviti eĉ la ununombajn -O tabelvortojn. Se oni forigos la tutan -O serion, Esperanto perdos neniom da esprimpovo.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-22 22:46:40

Isn't it the first duty of the budding Esperantist to learn the language as it is - in the form that has been tried and tested over 100 years.

Redakto : estis malfrue kiam mi afiŝis kaj mi ne konsciis en kiu lingvo mi skribas.

Do, en Esperanto: Ĉu ne la primara devo de la novbakita Esperantisto estas lerni la lingvon kia ĝi estas - en la formo provita, testata dum 100 jaroj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-22 23:01:33

ну конечно же это первая обязанность!!!

2 Т0дд

и еще отказаться от употребления окончаний -Е, -А, -И, -АС, -ИС, -ОС, -У. тада ваще всё будет норм.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-22 23:30:47

Saluton!

sudanglo:Isn't it the first duty of the budding Esperantist to learn the language as it is - in the form that has been tried and tested over 100 years.
(Mi petas pardonon, sed mi ne daŭrigos en la germana. okulumo.gif)

Eĉ pli grave:

Ĉu ne bonaj forumoj disponas taŭgan serĉilon por trovi rapidege kaj fidinde kaj ĝustalingve ligilojn al antaŭaj diskutfadenoj kiuj traktis la saman temon?

Ne, mi estas revulo.

Nia malbona karmo devigas nin ripeti iujn diskutojn kaj remaĉi ties argumentojn ĝis la fina malapero de tiu ĉi retpaĝaro -- kaj poste daŭrigi aliloke.

Kolonjano

gregorynacu (Montri la profilon) 2011-januaro-23 15:21:48

T0dd:Se vi montras al mi ian ekzotikaĵon, eble me diras "Kio estas tio?" kaj tiu demando estas tute taŭga. Tamen, se vi montras al mi plurajn, mi devus ne diri "Kioj estas tioj?", kvankam la logiko kaj signifo de mia demando ne ŝanĝiĝas; nur la nombro ŝanĝiĝas.
Jes! Tiu estas ĝuste, precize, la kazo pri kiu mi demandas.

Sed, laŭ la artikolo, tre interesa mi devas diri, ŝajnas ke nur la parolantoj de lingvoj kiuj ne havas certajn gramatikajn kvalitojn estas tiuj kiuj ne havas problemojn kun la formoj kioj, tioj, ioj, ktp. Do, vi kaj mi estas anglaparolantoj, kaj ni, japanoj, hungaroj, k.a. ĝenerale havas malsamajn opiniojn pri la afero ol, ekz germanoj, slavlingvaj parolantoj, kaj kelkaj aliaj.

Mi ne scias ion ajn alian lingvon krom la angla ka E, do en mia relative malscio, la ekspliko ŝajnas racia.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-24 12:01:55

En normala Esperanto 'Kio estas tioj' estus 'Kio estas tiuj aferoj'.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-24 14:42:32

gregorynacu:Do, vi kaj mi estas anglaparolantoj, kaj ni, japanoj, hungaroj, k.a. ĝenerale havas malsamajn opiniojn pri la afero ol, ekz germanoj, slavlingvaj parolantoj, kaj kelkaj aliaj.
Min ege interesas, kiel diri angle: "Kioj estas tioj?"

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-24 15:05:24

Angle oni diras 'What is that?' aŭ 'What are those (things)' - se la priparolataj aferoj estas proksimaj (fizike aŭ en alia maniero) oni diras 'What is this' aŭ 'What are these'

Sed en la angla, laŭ mia kompreno, oni ne havas apartajn formojn por 'tio' kaj 'tiu'. 'This/that' povus egale esti 'tio aŭ 'tiu'.

Plue, 'Kio esta via devo' kaj 'Kio estas viaj devoj' tradukiĝus egale per 'What'

Reen al la supro